Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §12-02

(GMT+08:00) 2018-05-15 08:16:52     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§12

§12-02

La Majstro diras: "La Taŭo loĝas en la silenta abismo, klara kaj pura. Sen la Taŭo, la muzikiloj el metalo kaj ŝtono ne sonoras kaj, eĉ se ili eligas sonojn, ili ne sonoras, krom se ili estas ekfrapitaj de la Taŭo. Kiu do povas determini tiajn kvalitojn de ĉiuj estaĵoj en la mondo? La homo kun reĝeca virto gardas ĉiam sian simplan naturon kaj hontas implikiĝi en mondecaj aferoj. Li radikas en la origina fonto de la Taŭo kaj estas sufiĉe inteligenta por penetri en la landon de mistero. Tial lia virto estas profunda, kaj lia menso estas reagema al la ekstera mondo tiam, kiam ĝi estas stimulita. Sekve, sen la Taŭo la fizika formo estas senviva, kaj sen la virto la vivo ne brile manifestiĝas. Ĉu do tiu, kiu konservas sian fizikan formon, plene disvolvas sian virton kaj evidentigas la grandan Taŭon, ne vere posedas la reĝan virton? Granda kaj impona, li subite aperas kaj rapide moviĝas sekvate de la estaĵoj de la mondo. Tia ja estas la homo kun la reĝeca virto!

夫子曰:夫道,渊乎其居也,寥乎其清也。金石不得无以鸣,故金石有声,不考不鸣。万物孰能定之?夫王德之人,素逝而耻通于事,立之本原,而知通于神,故其德广。其心之出,有物采之。故形非道不生,生非德不明。存形穷生,立德明道,非王德者邪?荡荡乎忽然出,勃然动,而万物从之乎!此之谓王德之人。

La Taŭo aspektas mallume kaj profunde kaj sonas silente kaj trankvile. Kaj tamen li povas sola vidi la lumon en la mallumo kaj aŭdi la harmonion en la silento. Tial en la plej profunda profundo estiĝas la estaĵoj; en la plej mistera mistero ekzistas la esenco. En sia rilato kun la estaĵoj en la mondo la Taŭo, kvankam malplena, kontentigas ĉiajn bezonojn iliajn; kvankam rapide moviĝanta, ĝi estas la loĝejo de ĉiuj estaĵoj, grandaj kaj malgrandaj, longaj kaj mallongaj, proksimaj kaj malproksimaj."

视乎冥冥,听乎无声,冥冥之中,独见晓焉。无声之中,独闻和焉。故深之又深,而能物焉。神之又神,而能精焉。故其与万物接也,至无而供其求,时骋而要其宿,大小长短修远。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin