Odo al la aŭtunaj koloroj (trad.)| Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-05-15 09:07:37     Redaktoro:Li

Verkis Jun Qing

Elĉinigis Vejdo

Laŭ sunperiodoj ĵus forpasis Aŭtuna Ekvinokso, kaj iom pli da malvarmeto subite sentiĝas. Matene, kiam mi promenis laŭ la mara bordo, mi kvazaŭ sentis, ke la maro estas pli lazura ol antaŭe, kaj la ĉielo pli alte malproksima ol antaŭe.

Mi returnis mian kapon kaj rigardis al la monteto Gumo, ho, tie regas pli forta aŭtuna pejzaĝo. Kiel aminda aŭtuna pejzaĝo! Mi vere ne komprenas, kial Ou Yangxiu*, kiu verkis Odo al aŭtuna voĉo, priskribis la aŭtunon per tiel sombra kaj trista tono. Miaopinie, la printempo kun pompantaj floroj estas vere aminda, tamen la aŭtuna pejzaĝo plenaj je melonoj kaj fruktoj des pli ĝojigas.

La aŭtuno prezentas pli vigloplenan vidaĵon ol la printempo.

La aŭtuno riĉas je pli da brilaj koloroj ol la printempo.

Jen vidu la arbaron de persimonoj en la valo de la okcidento. Kiel okulplaĉe ruĝan koloron ĝi montras! Ĝi vere ruĝe blindigas la okulojn, kvazaŭ fajra maro. Multaj poetoj kaj pentristoj de antikveco kaj nuntempo laŭdas la ruĝan koloron de aceraj folioj. Tamen ĝi estas multe malpli bela ol la ruĝaj persimonoj.

Ankaŭ pomoj, mondfamaj bananpomoj estas tiom ruĝaj, tiom freŝaj kaj tiom ŝatvekaj. Kaj la grandaj pomoj Orkrono ore brilas en flava koloro sur vasta tero. Kratagarboj estas plene ŝarĝitaj per ruĝaj agatsimilaj beroj. Des pli buntaj estas la vinberoj: tiuj nomataj "kristalo" estas delikate longaj, verdaj kaj kristale travideblaj, verŝajne skulptitaj el kristalo kaj gemŝtono; tiuj nomataj "ruĝa rozo" estas briletaj en purpuro, rondgrasetaj kaj amindaj, verŝajne similaj al grapoloj da purpuraj perloj...

Aĥ, kiel ĉarma aŭtunpejzaĝo!

Mi ŝatas ĉarmajn kaj buntajn aŭtunajn kolorojn, ĉar ili simbolas ne nur maturecon, pompecon kaj prosperon, sed ankaŭ plezuron, ĝojon, riĉecon kaj potencon.

Ha, kiel ebriigaj estas la ĉarmaj kaj buntaj aŭtunaj koloroj! Kiel inspira estas la vidaĵo de ĝojiga prospero!

Ĉi tie mi neniel povas vidi la tristan vidaĵon de "la aŭtunaj koloroj estas malhelaj kun malserenaj nebulo kaj nuboj", nek la ĉagrenigan senton pri la trista aŭtuno de "igi la sanecan vizaĝon de homoj malhele sulkoplena kaj la nigrajn harojn grize blankaj", priskribitajn de Ouyang Xiu.

Tio, kion mi vidas, estas nur la diverskoloran pejzaĝon de bona rikolto kaj la prosperan panoramon de strebado kaj viglado, ĉar ĉi tie la aŭtuno ne estas la simbolo de homa emo al maljuniĝo, sed la marko de prosperado. Kiam mi skribas ĉi tien, mi subite ekkomprenas, kial Ouyang Xiu priskribis la aŭtunon tiel severa kaj trista, ĉar li skribis ne pri la aŭtuna sezono, sed pri la impreso pri siaj epoko kaj socio reflektitaj en sia menso.

Mi povas aŭdace aserti, ke, se li vivus en nuntempo, lia eseo "Odo al la aŭtuaj voĉoj" certe entenus tute malsaman enhavon kaj tute malsaman kolorgamon.

Mi amas la aŭtunon.

Mi amas la aŭtunon de nia epoko.

*Ou Yangxiu (1007-1072): ĉina politikisto, literatoro kaj historiisto de Norda Song-dinastio

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin