Mia kunvojaĝanto | Eto | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-05-15 09:15:13     Redaktoro:Li

Mia kunvojaĝanto

—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*

Verkis Eto

 

Vi kaj mi

sur vivovojo

renkontiĝis hazarde

por la unua fojo

ĉe streta rojo.

 

Tiam vi

kun korpo eta

ekis homan vojaĝon

en manier' vegeta

per paŝ' malpreta.

 

Komence

vi plendis al mi

pri mia ir' rapida

kelkfoje jen kun plorkri'

jen sen energi'.

 

Tiam vi

ege bezonis

mian helpeman manon

kaj mi ofte ĝin donis

ĉiam vin spronis.

 

Kun tempo

fariĝis vere

stabilaj viaj paŝoj.

Vi iradis leĝere

kaj eĉ fiere.

 

Vi multe

plenkreskis alte

kaj aspektis tre sane,

vi marŝadis ekzalte

plue senhalte.

 

Post jaroj

mi elĉerpita

min sentis senkonscie

en ago tre hezita,

ne plu ekscita.

 

Nuntempe

mi jam senila

ne povas iri glate

nek antaŭen trankvile

marŝi facile.

 

Devancis

min jen vi jame

per longaj firmaj paŝoj.

Mi ĝojas por vi same,

laŭdas vin ame.

 

Rigardas

jen mi de fore

la dorsfiguron de vi,

dum mi lamas langvore

kaj malfervore.

 

Deziras

mi al vi ido

antaŭenmarŝi pluen

por pli granda merito

jen kun memfido.

 

**Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin