ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO TRIA
La konservo de la vivo
养生主
§12
§12-03
Dum sia vojaĝo al la nordo de la Ruĝa Rivero, la Frava Imperiestro supreniris sur la montaron Kunlun kaj rigardis suden. Reveninte li trovis, ke lia nigre brila perlo (la Taŭo) perdiĝis. Inteligento estis sendita por ĝin serĉi, sed li ĝin ne trovis. Akravido estis sendita por ĝin serĉi, sed li ne sukcesis. Elokvento estis sendita por la samo, sed ankaŭ li ne sukcesis. Finfine la Stulto estis sendita por tio, kaj li ĝin trovis. La Flava Imperiestro diris: "Kiel strange estas, ke eĉ Stulto povis ĝin trovi!"
黄帝游乎赤水之北,登乎昆仑之丘,而南望还归,遗其玄珠,使知索之而不得,使离朱索之而不得,使吃诟索之而不得也。乃使象罔,象罔得之。黄帝曰:"异哉,象罔乃可以得之乎?"