Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §12-04

(GMT+08:00) 2018-05-17 08:38:57     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§12

§12-04

La instruisto de la reĝo Yao estis Xu You; la instruisto de Xu You estis Nie Que; la instruisto de Ye Que estis Wang Yi; la instruisto de Wang Yi estis Bei Yi.

尧之师曰许由,许由之师曰啮缺,啮缺之师曰王倪,王倪之师曰被衣。

La reĝo Yao demandis Xu You, dirante:

尧问于许由曰:

"Ĉu Ye Que povas esti la reĝo? Mi petos Wang Ni, ke tiu invitu lin."

"啮缺可以配天乎?吾藉王倪以要之。"

"Tio estos danĝera por la regno!" diris Xu You. "Kiel homo, Ye Que estas inteligenta kaj sagaca. Liaj talentoj multe superas tiujn de aliaj, kaj li scias interpreti la naturon pere de homaj penoj. Li estas lerta en evitado de eraroj, sed li ne scias iliajn kaŭzojn. Se oni konfidos al li la regadon, li sin turnos al la homa inĝenieco kaj neglektos la naturon. Li rilatigos ĉion al sia mem en la traktado de ĉiuj aferoj; li adoros la sciojn kaj kursekvos ilin; li estos pelata de la aferoj kaj dronos en ili; li estos sklavo de la cirkonstancoj kaj de la aferoj; li submetiĝos al ĉiuj influoj kaj havos nenian fiksan ideon. Kiel do li povos esti taŭga por fariĝi la reĝo? Li povos esti ministro, sed li ne povos esti la reĝo. Lia regado estos la kaŭzo de malordo — katastrofo por la ministroj kaj ruinigo por la regno."

许由曰:"殆哉圾乎天下。啮缺之为人也,聪明睿知,给数以敏,其性过人,而又乃以人受天。彼审乎禁过,而不知过之所由生。与之配天乎?彼且乘人而无天。方且本身而异形,方且尊知而火驰,方且为绪使,方且为物陔,方且四顾而物应,方且应众宜,方且与物化而未始有恒。夫何足以配天乎?虽然,有族有祖,可以为众父,而不可以为众父父。治乱之率也,北面之祸也,南面之贼也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin