Ĉu vi scias? | Hans-Georg Kaiser | Germanio

(GMT+08:00) 2018-05-21 14:21:33     Redaktoro:Li

Ĉu vi scias?

Verkis Hans-Georg Kaiser

 

Estis iam malgranda knabo en eta vilaĝo kun dudek domoj kaj gastejo. La knabo havis la nomon Erik. Kiel ĉiuj vilaĝaj knaboj li estis aventurulo, knabo, kiu nepre volis scii, kio tio estas, la mondo. Bunta ĝi estis kaj neimageble bela. Sed ekzistis ankaŭ aferoj, kiuj ne estis en ordo.

Ekzemple tie estis la patro. Ĉar Erik ankoraŭ ne lernis vuali per pseŭdosciencaj klarigoj sociajn maljustaĵojn per densa nebulo, li simple nomis lin la malica patro. Tiu estis kiel juna viro, en la lastaj monatoj de la Dua Mondomilito, laŭdire ano de la fifamaj SS-trupoj de la Germana Regno. La avino vidis la tatuaĵon sur lia brako. Kaj la patrino de Erik eĉ asertis, ke li servis kiel skribisto en koncentrejo. Sed pri tio Erik sciis kompreneble nenion.

La patro ĉiutage trinkis multajn bierojn kaj krome brandojn kaj verdajn mentlikvorojn. Do la patro drinkadis, kaj se li estis ebria, li batis la patrinon de Erik. Li batis ŝin tiel senrespekte kaj tiom forte, ke la patrino ofte malesperiĝis, tiel ke ŝi konsideris la vivon puno kaj ofte eĉ plorsingulte larmis. Tiam la malgranda Erik ĉiufoje mankaresis ŝin kaj diris: „Nu, ne ploru, panjo, vi ja havas ankoraŭ min, mi estas ĉe vi. Ĉio ankoraŭ fariĝos bona, vi vidos, panjo."

Kion alian fari? La patro estis ja kiel peza pluvoporta nubo en la ĉielo, neforigebla. Se li ekfuriozis, tiuokaze ne eblis retiriĝi, ĉar la loĝejo por tio estis tro malgranda. Tiajn fulmotondrojn oni devis elteni, tiukaze helpas nenio. La knabo povis fuĝi en alian domon, se li ankoraŭ ĝustatempe foriris, tion li povis fari, sed li ne povis forpeli la fulmotondron for de la patrino, tio ne eblis. De kie preni kiel knabeto tiom fortajn pugnojn?

Venis la tago, kiam la patrino de Erik tiom malesperiĝis, ke ŝi prenis hakilon por mortbati la patron. Sed kiam ŝi minacis lin per la hakilo, li nur ridis. Li ŝiris la hakilon el ŝia mano kaj ĵetis ĝin tra la fermita loĝoĉambra fenestro en la korton.

„Per hakilo oni hakas brulŝtipojn, fiulino, sed ne dishakas homon per ĝi", diris gaje la potenca neatakebla patro. Estis ankaŭ por li mem neskribita leĝo, ke neniu kapablas venki lin.

Ne tre malproksime de tiu vilaĝo troviĝis alia vilaĝo. Kaj en tiu vivis la avino de Erik. La avino estis bonkora, ja ŝi estis pli ol tio. Ŝi estis sanktulino por Erik. Tiom ofte, kiom eblis, Erik vizitis la avinon kaj ĝuis tie mem karesojn de la avino, kiu dorlotis lin kvazaŭ li estus la propra infano.

Kiam iutage denove giganta ŝtormo traskuis la gepatran hejmon, Erik decidis forlasi ĝin por ĉiam. Plej prefere li estus kaŝinta sin ie, kie neniu povus trovi lin. Sed tio ne eblis. Por la plej proksima urbo li bezonus sepmejlajn botojn, sed tiujn li ja ne havis. Tial Erik decidis fuĝi al la amata avino.

Rapide li iris el la domo, kaj eĉ pli rapide for el la vilaĝo, kiu tute ne plaĉis al li. Li estis nervoza kaj timema kaj lia koro batis kiel martelo en lia brusto. Nur kiam li estis jam pli ol cent metrojn post la enirŝildo de la forlasita vilaĝo, Erik profunde elspiris. Estis somero kaj la ĉielo estis perfekte blua. Kelkaj nuboŝafoj tie supre marŝis en la sama direkto kiel li. Li rigardis tion kiel bonan antaŭsignon. Li ekjubilis kaj laŭte kantis iujn melodiojn, kiuj venis en lian kapon. Tiun pri la majskaraboj, pri tio, ke super la nuboj la libero devas esti senlima. Li imitis birdovoĉojn, kiel li lernis tion de la gajaj pepantoj mem. Hehe kaj hoho! Kiel belege estas la vivo! Haha kaj hoho! Erik trumpetis sian vivoĝojon en la mondon.

Dekstre kaj maldekstre de la vojo ondadis orflave la spikokampoj. Elegante riverencante la tigoj kliniĝis antaŭ Erik, kvazaŭ ili volus diri: „Ĉe Dio en la alto! Vi estas ja efektive kuraĝa bubo!"

Ja fulmo kaj tondro! Bela estas la vivo, tute eksterordinare bela. Erik kantis tiel laŭte kiel li povis. Se li ne kantis, li imagis la koleran vizaĝon de la patro. Sed li eĉ ne iomete timis lin. Neniam denove mi reiros, li pensis, neniam, malica patro, pri tio certu!

Erik iris fajfante, kuris, ĵetiĝis en la tritikon kaj ree iomete kuregis. Pli kaj pli li rapidis. Tie antaŭe videblis jam la pinto de la preĝejo. Tie antaŭe estis ja la avino, tie antaŭe estis ĉio, kio post li ne estis. Pli kaj pli grande elformiĝis la tegmento de la preĝejo kaj el ĝi la preĝejo mem kaj laste la tuta vilaĝo. Ĉar estis la plej bela vilaĝo en la vasta pejzaĝo, kiun li povis imagi, li ankoraŭfoje haltis. Li ĝuis la vidaĵon per vaste malfermitaj okuloj. Ĉio estis tiom intima al li. Nur poste li kvazaŭ kiel moŝto eniris en la vilaĝon. Li, la reĝo de tiu vilaĝo! Li, la imperiestro de la mondo! Ĉu li ne efektive pravis? Ĉu ne vere la reganto de la mondo estas tiu, kiu kiel Erik ekmarŝas al pli bona vivo!?

La avino sciis kiel akcepti malgrandan reĝon, kiu almarŝis sen sceptro, sed kun multe da apetito! Ŝi tuj kunvokis pluajn gastojn, malgrandajn kaj grandajn, nudapiedajn kaj sandalportantajn. Ankaŭ la dombestoj ĝojis pri lia alveno. Eĉ la koko afable kokerikis sian saluton, kvankam ĝi ne alfajfeblas kiel hundo, kiel ĉiu scias. Mentoteo atendis la gravan gaston. La manĝotablo estis plena de bonaĵoj. Kaj Erik ne lasis nomi sin festfuŝulo! Li manĝis kiel triopo, tiel ke li baldaŭ havis la senton, ke li tuj krevos. Kiam la gastoj ĉiuj jam adiaŭis kaj foriris kaj li fine sidis sola kun la avino, ŝi diris al li: „Erik, estas jam tre malfrue, nun vi devos iri hejmen, ĉar alikaze la patro... la patrino... nu, Erik, estu prudenta!"

Sed Erik eĉ ne pensis pri tio esti prudenta. La vorto efikis al li kiel ruĝa tuko al bovo en areno: „Kion? Reiri? Mi? Neniam! Ne al la malica patro. Li nur venu! Mi, Erik, restos ĉi tie! Tio estas mia firma decido!" La avino ridetis rezignante kaj atendis, kio okazus.

Vesperiĝis kaj noktiĝis, sekvis tre bela tago, kaj denove vesperiĝis. Sed tiam alvenis la patro, la fulmotondro, la ŝtormo, la uragano. Li tiom furiozis, ke eĉ la kuraĝa avino ne provis kontraŭdiri ion. Gardante ŝi stariĝis antaŭ la knabo. Sed la patro fine kaptis la filon kaj tiris lin per elementa forto kun si. La knabo hirtiĝis kaj kriis. Obstine li provis rezisti. Sed la patro tiris lin brutale post si.

Post la forlaso de la vilaĝo li kaptis lin de malantaŭe sur la ŝultroj kaj puŝadis lin antaŭen. La fortika patro estis jam denove ebria, ĉar li trinkis gluton post gluto el brandoboteleto. Iom li ŝanceliĝis kiel granda arbo kaj kriaĉis: „Filo havu hejme sian lokon, perfidulo, hejme! Ĉu vi komprenas tion, friponeto, ĉu vi komprenas tion? Hejme, fiulo!"

Erik tremis je la tuta korpo, ĉar la patro estis ebria kaj tial des pli danĝera. Erik plorsingultis, pro malespero kaj honto. La malica patro trotis malantaŭ li. Pli kaj pli malheliĝis. La tritikotigoj ĉe la vojrando apenaŭ plu videblis. Eble ili ankaŭ nur kaŝiĝis, ĉar estis certe tro dolorige por ili devi vidi kiel malgranda reĝo inter kruelaj homoj devas suferi.

„Hejmen! Hejmen! Kanajlo! Mi rompos al vi la ostojn, kiam ni estos hejme, certu pri tio!"

Sub la feraj manoj de la patro la knabo devis iri kliniĝinte. Pri fuĝo eĉ ne estis penso en tiu momento.

„Hejmen! Hejmen! Fuĝinto!"

Sub maljuna kverko, kiu staris sola meze de la du vilaĝoj la fereca mano stopis la knabon. Kaj poste batis peza pugno ie el la malhelo sur lian vizaĝon. La knabo havis la senton, kvazaŭ granda ŝtono rompiĝus sur lia kapo. Por momento li vidis nenion plu. Li turnis sin lante flanken, por eviti plian baton. Kaj iom poste ekis fajna tintado en lia kapo, iel tiel, kvazaŭ iu en tre tre fora distanco tintigus gracilajn sonoriletojn. Per unu fojo perdiĝis la doloro kaj granda kvieto disvastiĝis en li. Li ekvidis nun klare kristale flavajn steletojn, kiuj dancis tiel gaje antaŭ liaj okuloj, kavazaŭ ili volus okulumi al li mesaĝon: „Malgranda Erik, ne estu malĝoja. Almenaŭ ni, la malgrandaj steletoj estas viaj amikoj. Ni forprenis la doloron de vi. Se denove iu batos vin, ni helpos al vi plian fojon. Kaj se iu kantos la kanton: „Ĉu vi scias, kiom da steletoj staras en la granda firmament'?, tiam vi ja nun scias, kiom da ili estas, tiam vi ne devos unue nombri ilin."

Kiom da steletoj staras,

kara, sur la firmament'?

Kiom da nubetoj faras

preterflugon en la vent'?

Ilin ĉiujn nombris Dio,

ke ne fine manku iu

en la granda tuta kvant'.

Ili pravas, pensis la malgranda Erik. Malĝoje li rigardis al la vizaĝo de la patro, kiu rigardis lin mirigite. La malĝoja rigardo de la knabo per unu fojo sobrigis lin. Konsternite kaj plena de honto li konsciiĝis subite, ke li batis ĝis nun ankoraŭ neniam serioze la filon.

„Kio estas, filo mia? Kial vi tiel strange rigardas min?"

„Patro, mi havas demandon al vi, ĉu vi scias, kiom da steletoj staras tie en la ĉielo, ĉu vi povus nombri ilin por mi?"

„Kial vi demandas tiel strange? Filo, kion vi havas? Kiel mi sciu tion? Ĉu ĉio estas en ordo je vi? Estas tro multaj, filo mia."

Sed la filo respondis: „Ne, patro, estas nur malmultaj, tre malmultaj, mi ĝuste vidis ilin antaŭ mi, tiom proksime, kvazaŭ ili saltus el miaj okuloj."

Ili rigardis sin reciproke dum momento kaj poste ili iris silente hejmen al la patrino, kiu jam plena de timo atendis ilin.

 

Rimarko: La verso estas el la germana kanto „Dio scias", teksto: Wilhelm Hey (1816) Kanto, kiu ĉiam tre impresis min pro sia tre humana mesaĝo. Mi ĉiam sentas min persone alparolita, se mi aŭdas la kanton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin