DORMANTA BELULINO
Verkis de Luiza CAROL, virino 71 jar-aĝa el Israelo
Edelvejso, flor-reĝino,
belulin' endormigita,
kara floro sekigita
en la libro de avino;
nobla blanka sonĝulino,
sonĝ-grimpant' sur griza grejso,
dormu, dormu edelvejso
en la libro de avino,
Edelvejso, flor-reĝino,
belulin', kuraĝulino.
Foje grimpis vi kuraĝe
apud cervo kaj cervino
ĝis la nesto de l' aglino…
Dormu, dormu nun surpaĝe,
flor-poemo de l' montaro
sur la blanka paĝ' kuŝanta
nek velkinta nek vivanta,
poem-flor' de l' poemaro,
Edelvejso, flor-reĝino,
belulin', kuraĝulino.
En la sonĝ' viaj okuloj
vidas birdojn, vidas sunon,
vidas stelojn, vidas lunon,
montopintojn en nebuloj…
En la sonĝ' viaj oreloj
aŭdas arbojn, aŭdas fontojn,
aŭdas grilojn kaj marmotojn
kaj murmurojn de riveroj...
Edelvejso, flor-reĝino,
belulin', kuraĝulino.
Ĉiam juna kaj kuraĝa,
ĉiam saĝa kaj serena,
scivolema, esperema,
sen bedaŭroj kaj senaĝa,
edelvejso nobla, pura,
flor-reĝin' kun ora krono,
kun helverda alp-bastono
kaj mantelo blankvelura,
Edelvejso, flor-reĝino,
belulin', kuraĝulino.