Lasu min eniri (trad.)| Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-05-22 15:41:46     Redaktoro:Ema

Lasu min eniri

Verkis Yisu*

elĉinigis Vejdo

 

*Yisu: ĉindevena fekunda verkistino, nun loĝanta en Kanado

 

Polica inspektistino Perlo Fang kunvenis kun siaj subuloj.

"Tiu ĉi kazo rilatas al mortigo pro venĝemo inter sekretaj bandoj. Ĝi kaŭzas maltrankvilecon ĉe urbanoj. Estas necese solvi la kazon kiel eble plej baldaŭ."

Frapinte je la pordo, la sekretario subite eniris kaj flustris kelkajn vortojn en ŝian orelon.

Ŝi montris iom surprizitan mienon kaj diris al siaj kolegoj: "Pardonon. Mi devas forresti dum dek minutoj."

Ŝi forlasis la kunvenejon kaj rapideme eniris la oficejon. Apenaŭ ŝi eniris, jam aŭdiĝis: "Perlo, ĉu vi fartas bone?"

Ŝin kaptis surprizo kaj ĝojo. "Kia vento alportis vin ĉi tien, majstro Yang? La alveno de vi gravulo donas al nia oficejo gloran brilon!"

La nomata majstro, kiu estis mezaĝulo kun paro da brilaj okuloj, eksplodis per ridego.

Li diris: "Perlo, via kapablo jam superas la mian. Kia modesteco!"

Fang alportis kafon. "Vi jam tro flatis min. Por kia afero vi turnas vin al mi, majstro Yang? Ĉu mi povas fari ion por vi?"

Majstro Yang diris: "Mi volas revenigi vin al la sekcio pri murdaj kazoj por solvi kriman kazon."

Fang levis alten unu brovon.

"Vespere de la lasta merkredo la filino de parlamentano Zhou Guangxing estis murdita. Ĉu vi scias pri tio?"

"Mi legis pri tio en ĵurnalo."

"Ĝis nun la kazo troviĝas en gordia nodo. Zhou sin turnis al la buroestro por plendi. La estro alvokis min kaj ordonis al mi bone trakti ĝin."

Perlo duonvoĉe diris: "Ĉiutage ni traktas kelkajn kazojn de murdado. Ni egale penas ilin solvi."

"La estro sankciis, ke vi laboru en mia sekcio dum unu semajno."

"Mi estas enketanta kazon de murdo inter sekretaj bandoj."

La majstro ekridetis. "Portempe flankenmetu ĝin."

Perlo ne povis doni decan respondon.

"Perlo, vi estas mia plej bona lernanto. Mi anticipas, ke vi povos solvi la kazon en sepdek du horoj."

Li metis stakon da dokumentoj sur la tablon, kio signifis premon sur ŝi.

"Mi volas reiri al la ĉefsidejo. Mian traktadon bezonas la kazo pri ĉeno da knabinaj perdiĝoj en la distrikto Daqing."

Perlo akompanis sian majstron al la pordo.

Turninte sian kapon, li demandis: "Ĉu vi havas koramikon?"

Ŝi lin enpuŝis en lifton.

Reirinte en la kunvenejon, ŝi diskutis kun siaj kolegoj, kiel enketi la kazon. Poste ŝi diris al sia asistantino Wang Mei: "Prenu mian respondecon. Bone faru meritojn por promociiĝo. Mi estas transpostenigota por solvi kazon de murdo."

"Ĉu tiu kazo pri la filino de parlamentano Zhou?"

"Ha, kiel sagaca vi estas!"

"Inspektistino Fang, kunportu min."

"Ne, ĉi tie mankas manoj."

"Vi des pli bezonas min," la asistantino persistis.

"Ni devas solvi la kazon en sepdek du horoj."

"Tio ne estas malfacila por ni," certis Wang Mei.

"Bone, sekvu min."

Ili sidiĝis en la oficejo kaj disfaldis la dokumentojn sur la tablo.

Post legado Wang Mei stuporiĝis. "Kiel feroca murdinto!"

Perlo Fang sin tenis senparola.

Tiuj estis konfidencaj dokumentoj.

Zhou Ziyu, deknaŭjara junulino, estis murdita en sia hejmo. La murdilo estis golf-klabo, kiu rompiĝis pro troa forto de la murdinto. Tamen li ne kontentiĝis pri tio. Li enŝovis la rompitan klabon en ŝian kolon kaj volvis ŝiajn harojn ĉirkaŭ ŝia kolo. La kapo de la junulino aspektis kiel ĵetrompita torto, tro tragika por vidi.

"Kiu, kiu tiom ŝin malamas?"

Fang demetis la foton kaj asertis: "Ŝi estas murdita pro amo."

"Sed vidu la dokumenton. Polico konsideras, ke oni entrudis la domon kaj faris rabadon, ĉar troviĝas perdoj de riĉaĵoj."

"Ne, mi certas, ke ĝi estas la murdo pro amafero. Li certe enamiĝis kun ŝi tiom arde ĝis ekstremeco, ke li naskis tian profundan malamon."

"Ni serĉu ŝian koramikon."

"Jen estas ŝia foto antaŭ murdo."

"Ha, kiel bela junulino."

En la foto ŝi havis belan rideton, brilajn okulojn, blankajn dentojn kaj longajn harojn pendantajn ĝis la ŝultroj.

"Telefonu al la rezidejo de parlamentano Zhou. Ni iros al lia hejmo morgaŭ matene."

Wang Mei jesis kaj foriris.

Perlo Fang eligis suspiron. Ĉiufoje kiam ŝi alfrontis tian murdon, ŝi ekhavis miksitajn sentojn.

Ŝi eltrovis kelkajn suspektindaĵojn en la kazo.

Iom poste Wang revenis. "Mi jam aranĝis la viziton je la oka de la morgaŭa mateno."

"Tiel frue?"

"Parlamentano Zhou kaj lia edzino forlasos la hejmon. Kaj ili estos liberaj dum tiu tempdaŭro."

"Ĉu ili ankoraŭ loĝas en tiu domo?"

"Ili planas translokiĝi alien por eviti la lokon, kie restas tragika vidaĵo por ili."

Ili ambaŭ esploradis la kazon ĝis la profunda nokto.

"Jen vidu, Wang Mei. La koramiko de Zhou Ziyu nomiĝas Bai Shaobin. Policanoj jam pridemandis lin kelkfoje, sed li havas pruvon de alibio. Tiuvespere li, kiel volontulo, lakis murojn en preĝejo. La pastro estas atestanto."

"Ĉu aliaj en la domo aŭdis tion, kiam la junulino estis murdita de entrudinto?"

"Laŭ policaj registroj parlamentano Zhou kaj lia edzino feriis aliloke kaj la servistino hazarde libertempis, tiel nur ŝi sola troviĝis en la domo."

"Tiu golf-klabo, la murdilo, apartenas al parlamentano Zhou. La klab-sako estis metita ĉe la pordo kaj la murdinto eltiris klabon el ĝi kiel murdilon."

"La alarmsonorilo estis malŝaltita, la pordego ne havis postesignojn de perforta malfermado per iloj, kaj en la domo troviĝis neniaj piedsignoj aŭ fingropremaĵoj."

"Estas ne mirinde, ke oni ne povas solvi la kazon, ĉar la sola suspektato havas la pruvon de alibio."

"La krimo certe estas farita de ŝia konato."

Wang Mei kaŝite ekoscedis.

"Tempas por ni fini la deĵoron."

Frumatene ili ambaŭ iris kune al la familio Zhou.

Sinjorino Zhou persone malfermis la pordon por ili.

La trista patrino rigardis tiujn du junulinojn civile vestitajn en blankaj ĉemizo kaj kakia pantalono, kun neŝminkita vizaĝo kaj iom infaneca mieno.

Je ekvido de tiuj junaj knabinoj ŝi subite sentis, ke estos nenia espero solvi la kazon, kaj nereteneble faligis malĝojajn larmojn.

Perlo Fang mallaŭte konsolis: "Sinjorino Zhou, bonvole fidu nin."

Sinjorino Zhou nur kapjesis kaj kondukis ilin en la domon.

La domo aspektis lukse kaj impone. Ne ĉiuj parlamentanoj havis tian luksan rezidejon. Tamen sinjoro Zhou estis konstanta sukcesinto en komercado.

Polica inspektistino Fang kaj ŝia asistantino faris esploradon en la domo.

"Ĉu troviĝis ĉi tie la malgranda monŝranko, kiu jam perdiĝis?"

"Jes. Ĝi troviĝis sub la malsupra breto de la libroŝranko en la kabineto. Ĝi, kun pezo de cent funtoj, estis transportita la tuta."

Se oni transportis tiel pezan objekton, oni devus forlasi siajn piedsignojn. Tamen la sekcio de pruvokolektado akiris nenion. Estis evidente, ke la krimulo jam purigis la lokon de murdado.

La krimulo bone konis la rezidejon de la familio Zhou kiel sian propran hejmon.

Tiam parlamentano Zhou eniris kaj laŭte kriis kun kolerego: "La krimulo certe estas Bai Shaobin. Kiu alia povus esti murdinto krom li? Kion vi policanoj faras, irante tien kaj alien?"

Sinjorino Zhou lin fortiris.

Perlo Fang dronis en pensoj.

Post momento sinjorino Zhou revenis kaj diris al la policanoj: "Ziyu kaj Bai Shaobin jam rompis la rilaton. Post someraj ferioj Ziyu estus vojaĝonta al Havardo por studado."

Jen videblis la fuzeo al la murdado.

"Kia estas Bai Shaobin en kondutado?"

Kvankam premata de ekstrema sufero, sinjorino Zhou sin tenis eleganta. "Mi ne volas klaĉi malantaŭ lia dorso. Vi pli bone mem faru enketon pri tio."

Fang ekbalancis la kapon.

Tiumomente parlamentano Zhou sin ĵetis antaŭen kaj kriis: "Kiu povus esti la murdinto krom Bai Shaobin? Li kaptis la okazon de nia vojaĝo kaj entrudis nian domon por ĝeni nian filinon. Li eĉ aŭdacis peti de ŝi la manon! Li eĉ aroge deziris edziĝi al mia filino! Kiel bela revo..."

Denove lia edzino fortiris lin kun ruĝiĝinta vizaĝo.

Fang diris adiaŭ al ili.

Wang Mei diris kun amara rideto: "Ni rikoltis nenion."

"Ni ĉiuj scias, kiu murdis ŝin, sed ni ne havas pruvojn."

"Ni faru viziton al Bai Shaobin."

En universitato Bai Shaobin estis fama luktisto, brava kaj fortika. Kiam polica inspektistino Fang venis al la universitato, li estis luktanta kun kunlernanto en la sportejo. Lia belaspekta staturo kaj muskoloplena korpo klarigis, kial li povis allogi multe da junulinoj.

La instruisto de korpa ekzercado defendeme diris: "Jam estas la kvara fojo por policanoj pridemandi lin. Mi vere ne komprenas, kial vi policanoj ĉiam alkroĉiĝas al li. Li estas bona studento, morale kaj akademie. Ĉu malriĉeco estas peko?"

"Ĉu lia familio estas malriĉa?" Fang demandis .

La instruisto aldonis: "Jes. Li loĝas en malalt-renta loĝejo. Liaj gepatroj estas blu-kolumaj laboristoj laborantaj sur konstruejo. Tamen li mem estas ambicia. Ĉiujare li akiras stipendion pro sia plej bona rekordo en la klaso. Polico traktas lin maljuste!"

Tiam venkinte la rivalon en la sportejo, Bai Shaobin aliris, deviŝante ŝviton.

"Ĉu via policana moŝto ankoraŭ havas demandon por mi?"

"Bonvole venu ĉi tien."

Li diris: "Pri murdo de Ziyu mi sentas samajn ĉagrenon kaj indignon kiel ŝiaj gepatroj. Mi sopiras, ke vi policanoj solvu la kazon kiel eble plej baldaŭ."

Fang rigardis lin senvorta.

"Mi amas Ziyu kaj ni jam gefianĉiĝis private. Kiam Ziyu atingus la aĝon de dudek unu jaroj, ni tuj geedziĝus."

"Parlamentano Zhou oponas ĉi tiun aferon."

"Li malestimas min, sed tempo pruvos mian koron. Li sciiĝos, ke mi estas entreprenemulo kaj elkore amas Ziyu. Li akceptos min."

"Sed nun ĉio jam fariĝis pasintaĵo."

Li turnis sian vizaĝon kaj faligis larmojn.

"La vesperon de lasta merkredo, t.e. la dekan ĝis dek duan de la dektria tago de tiu ĉi monato, kie vi troviĝis?"

Li levis la kapon. "Mi faris volontulan laboron en la preĝejo Mingxin."

"Ĝis tiel malfruaj horoj?"

"Mi jam diris al vi policanoj, ke mi lakis murojn por la preĝejo. Mi ekis tiun laboron nur post kiam kredantoj forlasis. Mi laboris de la naŭa ĝis la tagiĝo sen forlasi la preĝejon. Vi povas pridemandi la pastron Petro."

Fang ekbalancis la kapon.

Ŝi subite demandis: "Ĉu ŝi estas dorlotata filino?"

"Multaj junulinoj esperas cedemon de la koramiko," Bai respondis.

"Oni diras, ke ŝi estus studonta en Havardo?"

"Post geedziĝo ŝi ankaŭ povus studi."

"Geedziĝo koncernas du personojn. Neeblas geedziĝi por unu persono. Ĉu vi deziras geedziĝi nur viaflanke?"

Bai mallevis la kapon. "Nun Ziyu jam mortis. Eble vi pravas diri tion."

Fang signis, ke la pridemando finiĝu.

Wang Mei diris: "Nenion ni akiris, ĉar li havas pruvojn."

"Bai Shaobin estas tro profundmensa, tro nekonsternebla kaj tro nedubema."

Wang ekridis. "Do, kion ni faru?"

"Ni malkaŝu liajn antecedentojn. Sendu kolegojn pridemandi liajn gepatrojn, kaj akiri de liaj kunlernantoj informojn pri lia kondutado. Ni vizitu pastron Petro."

La pastro, jam mezaĝa, estis simple vestita, kun afabla mieno. Li vere ne estis tia persono, kian policanoj suspektis.

"Tiun vesperon Bai Shaolin okupiĝis pri lakado ĉi tie. Mi iradis tien kaj reen, kaj kelkfoje mi alportis kafon al li. Li neniam forlasis ĉi tien. Sur la muro pendas horloĝego kaj mi konsultis la tempon laŭ ĝi."

"Ĉu vi ne forlasis dum la tutaj ok aŭ naŭ horoj?"

"Malantaŭ la preĝejo estas mia loĝejo. Mi ripozis tie nur kelkan tempon."

"Kiel longe?"

"Tri dek minutojn. Mi certe endormiĝis. Kiam, vekiĝinte, mi preparis la morgaŭan predikon, mi vidis lin ankoraŭ en laborado."

"Kioma horo tiam?"

"La dekunuan horon nokte."

Jen fera pruvo de alibio.

"Ĉu ni povus pririgardi vian dormoĉambron?"

"Bonvolu iri laŭ ĉi tiu flanko."

Lia loĝejo konsistis el unu ĉambro kaj unu haleto, treege simpla kaj senornama. Iu vokis elekstere kaj la pastro eliris.

"Kiel simpla kaj mizera vivo!"

"La pastro sin tenas en simpla vivo. Jen vidu. Li havas nek privatan komputilon nek telefonilon. Malnovaj mebloj estas alies donacoj kaj la televidilo vera malnovaĵo. Li vere meritas nian respekton."

Perlo Fang ĉirkaŭrigardis. "Ne troviĝas pendhorloĝo."

Wang Mei tuj levis la kapon. "La pastro konsultas tempon laŭ la horloĝo ekster sia loĝejo."

"Tio signifas, ke li tute ne certis, ĉu li dormis duonhoron aŭ unu horon. Bai Shaobin povis plifruigi aŭ malfruigi la tempon de la horloĝo."

"Kiom da tempo oni bezonas iri kaj reiri de ĉi tie al la rezidejo de la familio Zhou? Tuj sendu iun por akiri la informon pri la trafika stato de la lasta merkredo."

"Ni reiru al la policejo unue."

Vidinte ilin, la kolegoj aliris renkonte fari raporton: "La gepatroj de Bai scias nenion pri tio, kion ilia filo faris ekstere. Li ne estas la filo sindonema al siaj gepatroj, kaj li malofte hejmeniras. Liaj najbaroj diras, ke li estas saĝa kaj kompetenta, sed li ĉiam volas grimpi supren por promociiĝo ĝis la ekstremeco de perdiĝo de humaneco, kaj ke li tute ne salutas siajn najbarojn nek donas respekteman rigardon al ili, aspektante fieraĉe."

"Li vere estas tute alia ol kian ni vidas," diras Wang Mei.

"Kiam li studis en universitato, li havis koramikinon, kies familio vivas pli aŭ malpli bone kaj kies patro estas estro de mezlernejo. Sed kiam li konatiĝis kun Zhou Ziyu, li tuj fremdiĝis de la antaŭa koramikino, tiel ke ŝi deprimiĝis la tutan jaron kaj regresis en studado."

"Venigu ŝin por pridemandado."

Alia kolego raportis: "La trafika buroo informis, ke lastmerkrede estis glata la trafiko al la strato Hongmian pere de la strato Hongdu. Oni bezonis nur unu horon, maksimume unu horon kaj dek minutojn por ir-reiro de la strato Hongdu al la strato Hongmian."

Polica inspektistino eklevis la kapon. "Do, li devis stiri aŭtomobilon."

Wang Mei tuj iris akiri informon, kaj post malpli ol kvaronhoro ŝi raportis: "Li havas motorbiciklon kun licencplato MB70784."

"Tamen motorbiciklo ne povas transporti monŝrankon. Sendu serĉi tiun malgrandtipan monŝrankon en herboj ĉirkaŭ la domo. Mi kredas, ke ĝi estas forĵetita nemalproksime."

"Tuj sendu serĉi ĝin."

Tiam alvenis Yu Jinyun, la antaŭa koramikino de Bai Shaobin.

Fang ŝin salutis.

Fraŭlino Yu, kun blanka haŭto, aspektis milde kaj bele. Sed kiam oni menciis Bai Shaobin, ŝi montris sin ĉagrena.

"Fraŭlino Yu, kia li estas?"

"Saĝa, sagaca, ambicia kaj diligenta."

"Ĉu li malhavas mankojn?"

"Li malamas sian devenon. Nur kiam li volas veki kompaton ĉe oni, li mencias siajn malriĉajn gepatrojn. Li tro penas grimpi supren por promociiĝo ĝis tia grado, ke mi eĉ sentis timon kelkfoje."

"Ĉiurimede?"

"Povas diri tiamaniere. Ĉar li forlasis min por ĉasi Zhou Ziyu, mi ne diras bonajn vortojn por li."

"Ĉu li amas Zhou?"

"Li amas ŝian familian riĉecon. Li iam diris al mi: "Zhou Ziyu havas ĉion, kion oni volas!' Ekde tiu tago li trompe montras sin afabla kaj komplete obeema al ŝi."

"Sed finfine Zhou decidis forlasi lin, ĉu ne?"

Fraŭlino Yu diris objektive: "Mi ne scias, kio okazis poste, ĉar mi kaj li ne plu renkontiĝis."

Kiel longe ili intime rilatis inter si?"

"Li rompis kun mi pli ol unu jaron."

"Dankon, fraŭlino Yu."

Tuj post ŝia foriro, policano raportis: "La monŝranko jam estas trovita."

Fang ekbalancis la kapon.

Kun dikfingro levita, Wang Mei diris: "Vi ja estas magia inspektistino."

Kompreneble Fang ekridetis je tiuj flataj vortoj.

Montrante la foton ĉeloke faritan, la policano raportis: "Ĝi estas enterigita en la fosaĵo sub la vojeto irita de neniu, ĉirkaŭ kvindek metrojn proksime al la domo de la familio Zhou."

"Ĉu troviĝas radspuro de motorbiciklo sur la tero ĉirkaŭe?"

"Kiel mirakle vi antaŭvidas, inspektistino Fang! Feliĉe ne pluvis dum ĉi tiuj tagoj. La sekcio de pruvokolektado asertas, ke tiuj spuroj de la pneŭoj apartenas al la sama speco de la motorbiciklo de Bai Shaobin."

Wang Mei urĝe diris: "Mi iru peti la ordonon de traserĉado."

Aŭdinte, ke la polico jam trovis novajn indikaĵojn, geedzoj Zhou tuj rapidis hejmen. Tiam ili jam ŝanĝis sian sintenon al Perlo Fang.

Policano trovis en la ĉambro de Bai Shaobin taglibron apartenantan al Zhou Ziyu.

"Mi decidas rompi kun Shaobin."

"Li ĉiam senĉese mencias geedziĝon. Mi apenaŭ atingis la aĝon de dek naŭ jaroj. Ĉu geedziĝo estas tre frua por mi? Miaj gepatroj diras prave, ke plibone estas por mi daŭrigi studadon. Mi rifuzis lian peton."

"Li subite fariĝas kruda kaj malĝentila. Ĉiutage li atendas min ĉe la lerneja pordo kaj ne volas rompi kun mi."

"Mi sentas iom da timo kaj mi ne kuraĝas diri tion al miaj gepatroj. Li diris, ke li ne forlasas min."

Wang Mei demetis la taglibron.

"Ĝi ankaŭ estas pruvo."

Tamen inspektistino Fang diris: "Ni devas trovi atestanton al lia kazo."

Wang Mei diris: "Do, ni pridemandu pastron Petro ankoraŭfoje."

Post salutado Fang mallaŭte demandis al la pastro: "Ĉu vi havas kutimon dormeti?"

Li respondis: "Ankaŭ mi trovas tion stranga. Tiun nokton mi subite sentis dormemon."

Fang ekridetis. "Vi diris, ke vi faris kafon por Bai Shaobin. Ĉu vi trinkis kafon?"

"Jes, Shaobin alportis tujmanĝan kafpulvoron kaj donacis al mi."

"Post trinkado de kafo vi iris al loĝejo dormi, ĉu ne?"

"Mi spektis televidan programon de novaĵoj kaj post momento mi endormiĝis. Kiam mi vekiĝis, la programo de novaĵoj jam finiĝis. Mi malŝaltis la televidilon kaj irinte al la halo, mi vidis Shaobin ankoraŭ en laborado."

"Vi havas nek brakhorloĝon nek alarmhorloĝon, pastro."

La pastro ekridetis. "Ne deziro, ne bezono."

Reirinte al la policejo, Fang diris: "Estas evidente, ke oni enmetis dormigilon en kafon. Pastro Petro dormis almenaŭ du horojn."

"Proksime al tagiĝo, kiam la pastro ripozis, Bai Shaobin malfruigis la tempon de la horloĝo kaj foriris."

"Ĉu tiel simple?"

"Por mistifiki la puraniman pastron sufiĉas nur la plej simpla rimedo."

"Kiel longe li konatiĝis kun la pastro?"

"Nur unu aŭ du monatojn. Li estas tre laborema kaj tiuj en la preĝejo konsideras lin bona junulo."

"En certa senco li vere estas diligenta kaj progresema."

Wang Mei protestis: "Progresemo dependas de lia klopodado, sed ne de alies rilatoj."

Fang diris: "Kafo estas jam eltrinkita kaj la glasoj pure lavitaj. El tio ni ne kolektis pruvojn."

"Nek piedspuro nek fingropremaĵoj restas ĉe la krima loko. Kia ruzemulo!"

Rideto ludis sur la vizaĝo de Fang. "Ne forgesu lian motorbiciklon."

Wang Mei eklevis la kapon.

"Lia motorbicklo jam estas trenita al la sekcio de pruvokolektado, tiel ke oni povas ekzameni, ĉu la koto sur ĝi estas identa kun tiu sur la vojeto, kie li forĵetis la monŝrankon."

"Sed tiuj ĉiuj pruvoj estas nur nominalaj. Ajna defendanta advokato povas senkulpigi lin kontraŭ ili."

"Jes," Fang diris, "necesas por ni teni lian motivon."

"Venigu lin al la policejo por pridemandado."

Fang diris: "Malaltigu la temperaturon de la klimatizilo kaj urĝu lin trinki teon de tempo al tempo."

Tiumomente la kolego el la sekcio de pruvokolektado alvenis kun raporto: "La pneŭ-spuro de la motorbiciklo kaj kota samplo estas identaj kun tiuj ĉe la krima loko. La posedanto de la motorbiciklo vere aperis ĉe la krima loko."

Fang sin tenis silenta.

Ŝi sola reiris al la oficejo, enpensiĝante.

Iom poste ŝia asistantino frapis je la pordo. "S-ro Bai jam estas invitita ĉi tien."

Fang eniris la ĉambron por pridemandado. Ĉifoje ŝi trovis, ke Bai Shaobin montras maltrankvilecon unuafoje.

Sidiĝinte kontraŭ li, ŝi mallaŭte diris: "Se iu volas venki sin mem, tio ne estas facila. Mi komprenas, kio pezas sur lia koro."

Bai diskrete diris: "Mi jam malkaŝis ĉion, kion mi scias."

Tamen Fang diris laŭ alia temo: "De infaneco mi elkreskis en la vilaĝo de malalt-rentaj domoj. Mia patro estis ordinara komizo. Kiel nova enmigrinto kaj pro malalta klereco li ne povis havigi al si pli bonan okupon. Ni familianoj devis fari ŝparadon en ĉiuj aferoj, sed ni nek aĉetis kredite nek prunteprenis. Malgraŭ tio ni estis ankoraŭ malestimataj de aliaj."

Bai subite eklevis la kapon kaj videble li komprenis tian mizeran vivon.

"Ĉu vi havas la saman senton? Kiel ajn bone ni faras, iu ĉirkaŭ ni ĉiam esprimas, ke li havas altan devenon kaj bonan familian fonon, kaj pro tio li estas pli supera al ni."

Bai ektusis. "Nuntempe oni egale konkuras unu kun la alia. Heroo ne konas la familian devenon."

Fang fikse rigardis lin. "Ĉu jes? Vi havas elstaran atingon en studado, sed parlamentano Zhou ne volas, ke lia filino rilatu kun vi."

Post momento da silento Bai diris: "Li havas antaŭjuĝon."

"Li konsideras, ke vi neniam revus venki vian humilan devenon."

"Li eraras."

"Li sendus sian filinon al Usono por plua studado, sed vi povas fari nenion pri tio. Ĉu vi kapablus iri al Usono ĉasi ŝin? Ne, vi ne povas."

Bai diris kontraŭvole: "Mi havas povon aĉeti flugbileton."

Li trinkis multe da akvo, sed li ankoraŭ sentis soifon. Fang senĉese verŝis teakvon por li.

Fine li diris: "Mi volas iri al klozeto."

Fang respondis: "Momenton. Mi ankoraŭ ne finparolas."

Bai vole nevole sidiĝis denove.

"Mi aŭdis, ke vi estis blinde obeema al Ziyu. Ĉiutage post lecionoj vi akompanis ŝin lerni du horojn en biblioteko, kaj pro tio ŝi faris grandan progreson en studado kaj sukcesis pasi la ekzamenon de fama universitato. Vi indus je granda merito."

Liaj okuloj montris tristecon.

"Sed," Fang eligis suspiron, "vi ne havas ŝancon eniri tian internacian superan altlernejon."

Li sin tenis senparola, kun firme pugnigitaj manoj.

"Estas Zhou Ziyu, kiu utiligis vin. Vi skribis la lecionojn por ŝi ĝis la profunda nokto, kaj akompanis ŝin tien kaj ĉi tien, kiel servosoldato, sed ŝi decidis forlasi vin kaj vojaĝi al Usono. Ŝi kaj ŝia patro primokis vin..."

Bai abrupte stariĝis.

"Vi esperas, ke la pordo de la familio Zhou malfermiĝu por vi. Vi atendis ekster la pordo kaj zorgeme oferis viajn servojn, ĉar vi konsideris, ke via sorto pliboniĝus. Dum la tempo de pli ol unu jaro via deziro eniri la pordon pli kaj pli intensiĝis. Sed dum nur unu nokto via espero pereiĝis, vi perdis ĉion kaj vi devis entrepreni de la komenco."

El lia gorĝo eliĝis klak-sonoj.

Fakte la plej granda bato al li ne estis perdi Ziyu, sed la pordo, ĉu? Malantaŭ la pordo troviĝas lukseco kaj riĉeco, tiel proksime kaj ankaŭ malproksime. Vi povas aŭdi muzikon kaj spekti la pejzaĝon ene. Vi nur esperas, ke Ziyu povu kunporti vin tra la pordo, sed ŝi ne plenumis la promeson.

Bai subite diris: "Kiam mi konatiĝis kun ŝi, ŝi nur staris sur la nivelo C en studado, tial la instruisto, kiu helpis ŝin plibonigi, povis fari nenion pri ŝi. Ĉiutage mi helpis ŝin ordigi notojn, lecionojn kaj raportojn. Post unu jaro ŝi jam atingis la nivelon A."

Fang ridete diris: "Ŝi vere ne devus piedbati vin for."

Liaj okuloj malseketiĝis. "Kial ŝi ne lasis min eniri la pordon?"

Fang lin rigardis. "Ĉar vi ankoraŭ ne estas sufiĉe bona."

Bai petis: "Mi volas iri al klozeto."

"Sidiĝu. Mi tuj finparolos. Lastmerkrede kiam vi informiĝis, ke ŝiaj gepatroj forvojaĝis kaj la servistino feriis, vi, post bona elektado de la temp-atestanto, vin turnis al ŝi ĉe ŝia hejmo. Ĉe la pordo vi surportis gantojn kaj ŝukovrilojn. Apenaŭ ŝi malfermis la pordon, vi komencis ŝin ĝeni. Sed ŝi rifuzis vin. Pro timo ŝi volis repuŝi vin per la golf-klabo sin apoganta ĉe la pord-angulo, sed vi forkaptis ĝin kaj uzis ĝin kiel krimilon."

Fab-grandaj ŝvitgutoj falruliĝis de la frunto de Bai Shaobin.

Bluaj vejnoj riveliĝis sur lia frunto. "Ŝi kriis al mi 'For!' kaj prenis min kiel hundon."

"Kiom da batoj vi donis al ŝia kapo?"

Bai respondis: "Mi ne scias. Mi trafis ŝin nur per unu bato. Ŝia sango elŝpruciĝis. Sen ajna sono ŝi malpeze sidiĝis kun krucitaj kruroj rezignacie. Ŝi havis trankvilajn trajtojn, kvazaŭ sciante, ke ŝi devas pagi, kion ŝi ŝuldis."

"Kie troviĝas la sangmakulita vesto, kiun vi surhavis tiam?"

"Mi jam forbrulis. Mi jam respondis ĉiujn viajn demandojn. Ĉu mi povas iri al klozeto?"

Fang kapjesis. "Bonvole."

La kriminala kazo estis solvita ĝuste en sepdek du horoj, nek pli nek malpli.

La prokuroro perpleksiĝis. "Bai ĉiam ruzeme malkonfesis, kion li faris. Kial li subite konfesis sian krimon?"

"Ĉar li urĝe volis iri al klozeto."

"Inspektistino Fang vere emas ŝerci."

"Li fakte ne estas tiel firma kiel li mem konsideras. La premo de rimorso pri la krimo iompostiome pliiĝis kaj lin sidigis maltrankvile sur la pingloj. Finfine li faciligite elverŝis ĉion, kiel li faris en klozeto."

La prokuroro ekskuis la kapon. "Ne, tiaj sangmalvarmaj krimuloj, kia li, ne sentas rimorson."

Fang eklevis la kapon. "Do, mi devas diri, ke la leĝa reto povas kapti ĉion kriman."

La prokuroro akceptis ŝian klarigon. "Prave kaj trafe vi diris."

Post du tagoj parlamentano Zhou kaj lia edzino invitis polican inspektistinon Fang al sia hejmo por trinki teon kaj esprimi ilian dankemon.

Sinjorino Zhou diris: "Kvankam Ziyu neniam revenus, la krimulo jam estis arestita laŭ la leĝo. Ni sentas nin iom pli faciligitaj ol antaŭe."

Fang restis senparola.

"Vi vere estas kapabla. Ni jam sendis leteron al la policestro por peti, ke li laŭdu vin per rekompenco."

Fang ne restis tie longe.

Ŝi ne ŝatis tian sintenadon de tiuj homoj, kiuj respektas la riĉajn kaj malestimas la malriĉajn.

Ŝi ankoraŭ memoris, ke, kiam ŝi revenis post penplena studado en fremlando per stipendio, iu demandis duonmoke kaj duonŝerce: "Ĉu la universitato, kie vi studis, estas diplomfabrikejo!" Se Perlo Fang hazarde havus klabon en la mano tiam, ŝi eble, pro kolerego, disbatis per la klabo tiun homon kaj lian buŝon en kaĉon.

Ŝi hasteme forlasis la rezidejon de la hipokrita sinjoro Zhou.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin