Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §12-06

(GMT+08:00) 2018-05-25 16:55:59     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§12

§12-06

Kiam la reĝo Yao regis super la mondo, Bocheng Zigao ricevis la titolon princo. Kiam la reĝo Yao transdonis la tronon al la reĝo Shun kaj la reĝo Shun transdonis la tronon al la reĝo Yu, Bocheng Zigao eksiĝis el sia posteno kaj sin okupis je terkulturado. Kiam la reĝo Yu iris viziti lin, tiu estis laboranta sur la kampo. Li rapide alpaŝis al li kaj staris tie, dirante:

尧治天下,伯成子高立为诸侯。尧授舜,舜授禹,伯成子高辞为诸侯而耕,禹往见之,则耕在野。禹趋就下风,立而问焉,曰:

"Majstro, kiam la reĝo Yao regis super la mondo, vi ricevis la titolon princo. Kiam la reĝo Yao transdonis la tronon al la reĝo Shun kaj poste la reĝo Shun transdonis la tronon al mi, vi eksiĝis el via posteno kaj vin okupis je la terkulturado. Ĉu mi povus demandi, kial vi faris la eksiĝon?"

"昔尧治天下,吾子立为诸侯,尧授舜,舜授予,而吾子辞为诸侯而耕,敢问其故何也?"

"Kiam la reĝo Yao regis super la mondo," respondis Bocheng Zigao, "la popolo laboris diligente sen ricevi rekompencon kaj time respektis la aŭtoritatecon sen esti minacata per puno. Nuntempe vi rekompencas kaj punas, sed la popolo ne estas plu humana. La virto estas en dekadencado kaj la punaj leĝoj estas starigitaj. La malordoj, kiuj daŭros ĝis la estontaj epokoj, komenciĝis ekde vi. Kial do vi ne tuj foriru de mi? Ne interrompu mian laboron." Ĉe tio li rekomencis sian plugadon kaj ne plu donis atenton al la reĝo Yu.

子高曰:"昔尧治天下,不赏而民劝,不罚而民畏。今子赏罚而民且不仁,德自此衰,刑自此立,后世之乱,自此始矣。夫子盍行邪!无落吾事。"挹挹乎耕而不顾。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin