Nokta ankrejo ĉe la ponto Acero
Verkis Zhang Ji (ĉ. 715 – ĉ. 779)
Tradukis Minosun
Dum grakas korvoj en l' aero prujna, lun' subiras.
Kontraŭ ŝiplampoj kaj aceroj bordaj dorm' suspiras.
La templo Hanshan froste staras ekster Gusu-urbo,
Noktmeze l' eksonor' en fremdan barkon sin entiras.