Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §12-08

(GMT+08:00) 2018-06-05 16:50:02     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§12

§12-08

Konfuceo demandis Laŭzi, dirante:

夫子问于老聃曰:

"Iuj asertas, ke ili sin kulturas laŭ la Taŭo, sed ili fakte agas kontraŭ ĝi. Ili aprobas tion, kio estas neaprobinda, kaj konfirmigas sin al tio, kio estas nekonfirmigebla. La sofisto diris: 'La malmoleco de blanka ŝtono povas esti apartigita disde ĝia blankeco, kio estas tiel evidenta kiel la fakto, ke la suno kaj la luno pendas en la ĉielo.' Ĉu tia homo povas esti nomata saĝulo?"

"有人治道若相放,可不可,然不然。辩者有言曰:离坚白,若悬寓。若是则可谓圣人乎?"

"Tia homo," diris Laŭzi, "estas kiel eta funkciulo, kiu estas ŝarĝita per siaj devoj. Li lacigas sian korpon per sia metia laboro kaj lasas al la zorgoj ronĝi lian menson. La hundoj, kiuj lertas en ĉasado de vulpoj, malĝojas pro sia ĉeniteco; la simioj, kiuj estas facilmovaj, estas enkaptitaj en la monta arbaro. Lasu al mi diri al vi, Konfuceo, kion vi ne povas aŭdi kaj kion vi ne povas diri. Ekzistas tiel multaj homoj, kiuj havas kapon kaj piedojn sed nek menson, nek orelojn, dum ekzistas preskaŭ neniu, kies fizika formo povas kunekzisti kun la senforma Taŭo. La moviĝo kaj halto, la vivo kaj morto, la ruiniĝo kaj prosperiĝo, ĉiuj estiĝas per si mem kaj ekster la homa rezonado, kaj tamen, eĉ se estus ia rego super ili, ĝi certe dependus de la homo mem. Forgesi la eksterajn estaĵojn kaj forgesi la naturon signifas forgesi la "memon". Tiuj, kiuj jam forgesis sian "memon", povas esti konsiderataj kiel homoj, kiuj identigas sin kun la naturo."

老聃曰:"是胥易技系劳形怵心者也。执留之狗成思,猿狙之便,自山林来。丘,予告若而所不能闻与而所不能言。凡有首有趾,无心无耳者众,有形者与无形无状而皆存者尽无。其动止也,其死生也,其废起也。此又非其所以也。有治在人,忘乎物,忘乎天,其名为忘已,忘已之人,是之谓入于天。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin