Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §12-09

(GMT+08:00) 2018-06-06 15:05:39     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§12

§12-09

Jiang Lümian faris viziton al Ji Che kaj diris:

将闾勉见季彻曰:

"La princo de la regno Lu diris al mi: 'Bonvole donu al mi instruojn.' Mi ĝentile rifuzis, sed li insistis. Mi diris al li ion, sed mi ne scias, ĉu miaj vortoj estis ĝustaj aŭ ne. Nun lasu al mi ripeti ilin al vi. Mi diris al la princo de Lu: 'Vi devas esti modesta kaj ŝparema kaj promocii tiujn, kiuj estas justaj kaj lojalaj sen antaŭjuĝo kaj partieco. Se vi agos tiamanere, kiu el la popolo kuraĝos esti malobeema?'"

"鲁君谓勉也曰:请受教。辞不获,既已告矣,未知中否,请尝荐之。吾谓鲁君曰:必服恭俭,拔出公忠之属,而无阿私。民孰敢不辑?"

Aŭdinte tion, Ji Che sin ektordis de ridego kaj diris:

季彻局局然笑曰:

"Tio, kion vi postulas al la imperiestro aŭ reĝo, estas tiel vana, kiel la provo de la manto, kiu levas siajn antaŭajn krurojn en la vojsulko por haltigi la ĉaron. Tiuokaze li kvazaŭ alte elmontros tro da bonaĵoj, kiuj altiros sennombrajn aspirantojn!"

"若夫子之言于帝王之德,犹螳螂之怒臂以当车辙,则必不胜任矣。且若是,则其自为处危,其观台多物,将往投迹者众。"

Kun granda miro Jiang Lümian demandis:

将闾勉觑觑然惊曰:

"Konfuzita de viaj vortoj mi vin ne komprenas. Mi esperas, ke vi donos al mi koncizan klarigon."

"勉也茫若于夫子之所言矣。虽然,愿闻先生之言其风也。"

"Regante super la mondo," respondis Ji Che, "la granda saĝulo donas liberecon al la menso de la popolo, por ke la popolanoj povu sin edifi kaj plibonigu siajn morojn, instigas ilin elradikigi siajn malbonajn inklinojn kaj starigi al si aspirojn, kvazaŭ ili farus ĉion el sia denaska naturo, tute sen scii kial. Tiuokaze, kiel li devus bezoni respekti la instruojn de la reĝoj Yao kaj Shun kaj sekvi iliajn paŝojn? Se li volus, ke la popolo havu la virton de la reĝoj Yao kaj Shun, li devus kvietigi la menson de la popolo."

季彻曰:"大圣之治天下也,摇荡民心,使之成教易俗,举灭其贼心,而皆进其独志。若性之自为,而民不知其所由然。若然者,岂兄尧舜之教民,溟滓焉弟之哉。欲同乎德而心居矣。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin