Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §12-10

(GMT+08:00) 2018-06-07 17:20:37     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§12

§12-10

Zigong, post sia vojaĝo en la regno Chu en la sudo, revenis al la regno Jin. Kiam li pasis preter la suda bordo de la rivero Hanshui, li vidis, ke maljunulo laboras en sia legoma ĝardeno. El tunelo, kiu kondukis al la fundo de la puto, li alportis akvon per vazo por akvumi la legomojn. Li faris laboron penigan, sed la rezulto estis malgranda. Zigong diris al li:

子贡南游于楚,反于晋,过汉阴,见一丈人,方将为圃畦,凿隧而入井,抱瓮而出灌,骨骨然用力甚多,而见功寡。子贡曰:

"Troviĝas speco de maŝino, per kiu oni povas akvumi cent parcelojn en unu tago. Se vi ĝin uzos, vi ne devos labori tiel peze, sed la efiko estos multe pli bona. Ĉi vi volus havi unu?"

"有械于此,一日浸百畦,用力甚寡而见功甚多,夫子不欲乎?"

"Kia do ĝi estas?" demandis la legomĝardenisto levante la okulojn sur Zigong.

为圃者仰而视之曰:"奈何?"

"La maŝino estas farita el ligno. Ĝi estas peza en la malantaŭo kaj malpeza en la antaŭo. Ĝi levas la akvon, kvazaŭ oni ĝin tirus, kaj la akvo elverŝiĝas tiel rapide, kiel la bolanta akvo superrandiĝos de kaldrono. Ĝi estas nomata putakvo-levilo."

曰:"凿木为机,后重前轻,挈水若抽,数如佚汤,其名为槔。"

La ĝardenisto ŝanĝis sian vizaĝkoloron pro kolero kaj diris kun rikano:

为圃者忿然作色而笑曰:

"Mi lernis de mia instruisto, ke tiu, kiu uzas inĝenian maŝinon, devas fari inĝeniajn agojn, kaj ke tiu, kiu faras inĝeniajn agojn, devas havi inĝenian menson. Tiu, kiu havas inĝenian menson, certe ne plu posedas la purecon, nek la simplecon en la koro, kaj sekve perdas la trankvilon de la spirito, kaj tiu, kiu havas maltrankvilon en la spirito, ne atingos la Taŭon. Mi ne uzas la putakvo-levilon ne pro tio, ke mi ne konas la avantaĝon de tiu maŝino, sed pro tio, ke mi hontus ĝin uzi."

"吾闻之吾师,有机械者必有机事,有机事者必有机心。机心存于胸中,则纯白不备。纯白不备,则神生不定。神生不定者,道之所不载也。吾非不知,羞而不为也。"

Hontigite, Zigong mallevis la kapon kaj respondis nenion.

子贡瞒然惭,俯而不对。

Post iom da tempo la ĝardenisto demandis:

有间,为圃者曰:

"Kiu vi estas?"

"子奚为者邪?"

"Mi estas disĉiplo de Konfuceo."

曰:"孔丘之徒也。"

"Ĉu vi estas unu el tiuj," diris la ĝardenisto, "kiuj volus rivali kun la saĝulo per siaj scioj, superi aliajn per fanfaronado kaj akiri al si reputacion en la mondo ludante kaj kantante solojn? Se vi nur forgesos vian spiritan menson kaj forĵetos vian fizikan formon, vi certe povos alproksimiĝi al la Taŭo! Nun ke vi ne povas regi eĉ vin mem, kiel do vi povus regi la mondon? Foriru de mi! Ne interrompu mian laboron!"

为圃者曰:"子非夫博学以拟圣,于于以盖众,独弦哀歌以卖名声于天下者乎?汝方将忘汝神气,堕汝形骸,而庶几乎!而身之不能治,而何暇治天下乎?子往矣,无乏吾事。"

Pro honto ŝanĝiĝis la vizaĝkoloro de Zigong. Deprimita kaj embarasita, li marŝadis tridek liojn, antaŭ ol li revenis al sia antaŭa animstato.

子贡卑陬失色,琐琐然不自得,行三十里而后愈。

Iu disĉiplo de Zigong demandis:

其弟子曰:

"Kio estas tiu homo? Kial vi perdis vian sinregadon pro li kaj reakiris ĝin nur post paso de unu tago?"

"向之人何为者邪?夫子何故见之变容失色,终日不自反邪?"

"Antaŭe mi pensis, ke mia instruisto Konfuceo estas la sola saĝulo en la mondo, kaj ne sciis, ke troviĝas ankaŭ tia maljuna homo. Mi lernis de mia instruisto, ke la saĝulo devas adapti siajn agojn al la cirkonstancoj kaj konduki siajn laborojn al la sukceso, atingante la plej bonajn rezultojn per la plej malgrandaj penoj. Kaj tamen la diroj de la maljunulo estas malsamaj ol la doktrino de mia majstro. Tiu, kiu alkroĉiĝas al la Taŭo, estas sendifekta en sia virto; tiu, kiu estas sendifekta en sia virto, estas sendifekta en sia korpo; tiu, kiu estas sendifekta en sia korpo, estas sendifekta en sia menso; kaj tiu, kiu estas sendifekta en sia menso, sekvas la vojon de la saĝulo. Li vivas inter la popolo ne sciante, al kia celo li iras. Kiel perfekta estas lia kompleta simpleco! Li forgesis sukceson kaj profiton, li forgesis artifikojn kaj ruzaĵojn. Tia homo ne iras tien, kien li ne volas iri, nek faras tion, kion li ne volas fari. Li restas indiferenta eĉ se ĉiu en la mondo laŭdas lin kaj aprobas, kion li faris. Li neniel ofendiĝas eĉ se ĉiu en la mondo kontraŭstaras al li kaj kondamnas, kion li faris. La laŭdo kaj la kondamno en la mondo lin ne profitigas, nek malprofitigas. Tia homo posedas perfektan virton, dum mi estas nur homo kun menso tiel influata de aliaj, kiel la ondoj moviĝantaj en la vento."

曰:"始以为天下一人耳,不知复有夫人也。吾闻之夫子,事求可,功求成,用功少,见功多者,圣人之道。今徒不然。执道者德全,德全者形全,形全者神全,神全者圣人之道也。托生与民并行,而不知其所之。茫乎搞备哉!功利机巧必忘夫人之心。若夫人者,非其志不之,非其心不为,虽以天下誉之,得其所谓,骜然不顾。以天下非之,失其所谓,傥然不受。天下之非誉,无益损焉。是谓全德之人哉。我之谓风波之民。"

Reveninte al la regno Lu, li rakontis sian aventuron al Konfuceo, kaj tiu diris:

反于鲁,以告孔子。孔子曰:

"Tiu homo estas sekvanto kaj praktikanto de la doktrinoj de la majstro Ĥaoso. Li konas nur sian simplecon kaj nenion alian. Li scias kulturi nur internan memon kaj ne sian eksteran memon. Renkontiĝante kun tia homo, kiu, vere simpla kaj pura en la menso, jam revenis al sia denaska naturo sin tenante je la senagado kaj konservas sian naturan staton meze de la homoj de la mondo, kiel vi povus ne esti surprizita? Kiel do mi kaj vi povus kompreni la doktrinojn de la majstro Ĥaoso?"

"彼假修浑沌氏之术者也。识其一不知其二,治其内不治其外。夫明白入素,无为复朴,体性抱神,以游世俗之间者,汝将固惊邪。且浑沌氏之术,予与汝何足以识之哉?"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin