Tri brasikoj (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-06-11 09:59:58     Redaktoro:Ema

Tri brasikoj

 

Verkis Mo Yan

Tradukis Vejdo

Vintre de la 1967-a jaro, matene proksime al la Printempa Festo, mia patrino, suspirante, levis sian rigardon de tempo al tempo al tiuj tri brasikoj pendantaj sur la muro. Tiujare mi estis dekdu-jara. Fine ŝi fiksis la rigardon sur la tri brasikojn kaj okule ekzamenis ilin. Farinte decidon, ŝi petis al mi alporti korbon.

"Panjo..." mi triste demandis: "ĉu vi volas..."

"Hodiaŭ okazas vilaĝa foiro," mia patrino peze diris.

"Sed vi promesis, ke ni konservu ilin por la Printempa Festo..." Antaŭ ol mi finis la vortojn, miaj larmoj torente elfluis. "Ni kreskigis cent kaj kvar brasikojn, forvendis cent kaj unu, kaj nun restas nur tri... Vi diris, ke ni konservu ilin por prepari raviolojn dum la Printempa Festo..." mi diris plorsingulte.

Proksimiĝinte al mi, ŝi levis la baskon kaj forviŝis larmojn de sur mia vizaĝo. Tra miaj okuloj vualitaj de larmoj, mi vidis la patrinon demeti la du pli grandajn brasikojn de la muro. Fine la plej malgranda brasiko, ronda kiel bonza kapo, demetiĝis de la ligna hoko sur la muro kaj enŝoviĝis en la korbon. Mi bone konis la brasikon. Kvankam ĝi estis malgranda, ĝi tamen kunvolviĝis tre plene kaj strikte. Kiam ni kolektis ĝin, la patrino, frapetante ĝin, emociplene diris al mi: "Jen vidu ĝin, vidu ĝin..." Tiumomente la vizaĝo de la patrino radiis de ĝojego, kvazaŭ ŝi frapetus la infanon jam elkreskintan post multe da suferoj.

Sur la vojo al la foirejo vento blovis ostpike kaj la suno lumis malforte, kvazaŭ estingiĝonte en ajna tempo. Miaj manoj baldaŭ fariĝis sensentaj pro frosto. Kaj pro tio la korbo falis de miaj manoj sur la teron, kaj la malgranda brasiko saltis el la korbo, ruliĝis en la blanke glaciiĝintan sulkon apud la vojo, kaj difektis al si la radikon. La patrino donis manfrapon al mia kapo, hastis al la sulka fundo, zorgeme levis ĝin ambaŭmane kaj metis ĝin en la korbon. Konsciiĝinte pri mia kulpego, mi plore diris: "Mi ne intence faris tion, vere ne intence..." Ŝia kolermieno mildiĝis, kaj anstataŭ bati kaj skoldi min, ŝi diris per varma tono: "Kia sentaŭgulo nur ŝtopita per nutraĵoj!"

Fine ni atingis la bazaron. Ŝi metis la korbon apud Avo la Sepa kaj urĝis min al la lernejo. Kiam mi volis foriri, mi vidis maljunulinon iri al niaj brasikoj. Ŝi demandis pri la prezo de la brasikoj per delikata kaj raŭka voĉo kaj ekskuis la kapon. Ŝajnis, ke ŝi konsideris la prezon pli alta. Sed anstataŭ foriri ŝi kaŭriĝis, levis la eluzitan ŝaffelon kaj elekte turnis tiujn tri brasikojn. Ŝi deŝiris de la plej malgranda brasiko la radikon, kiu, kvankam difektita, estis ankoraŭ ne rompita, kaj poste ŝi pikis la brasikojn unu post la alia per sia fingro simila al sekiĝinta bastoneto, dirante kun tordita buŝo, ke niaj brasikoj ne tre strikte kunvolviĝas. La patrino diris per trista voĉo: "Ho, bofranjo, se vi malŝatas, ke tiuj brasikoj ne strikte kunvolviĝas, do ĉirkaŭiru en la bazaro kaj trovu, kie ankoraŭ troviĝas la brasikoj, kiuj kunvolviĝas pli strikte ol la niaj."

Mi ekbrulis de abomeno al la maljunulino, pensante, ke ŝi ne nur fingre pikis niajn brasikojn, sed ankaŭ grimacmiene plendis pri nestrikta kunvolviĝo de niaj brasikoj. Mi nereteneble elsputis tiujn vortojn: "Se ili kunvolviĝus pli strike, ili fariĝus rondaj ŝtonoj!" La maljunulino rigardis min surprizite. Mia patrino, turninte la kapon, riproĉis al mi: "Vi infaneto, ne diru tiel krude al la maljunulino!"

La maljunulino provis deŝiri la velkintan eksteran folion de la plej malgranda brasiko. Pro tio mi tre koleriĝis kaj akre diris: "Ne deŝiru ĝin, alie al kiu ni vendu ĝin?"

"Kia infano! Kial vi parolas tiel eksplodeme?" la maljunulino murmure diris, sed ŝi ne ĉesis deŝiradon.

Finfine ŝi sukcesis deŝiri la velkintan eksteran folion kaj riveliĝis la delikata kaj blanka interno de la brasiko. Se oni elfaros raviolojn per tia brasiko, kiel bongustaj ili estos! La maljunulino stariĝis kun la brasiko en la manoj kaj petis al la patrino pesi ĝin. Post pesado ŝi diris: "Mi ne scipovas kalkuli."

Pro kapdoloro, la patrino ne sukcesis ĝuste kalkuli kaj diris al mi: "Shedou, vi kalkulu."

Mi trovis herbotigon kaj kalkulis per ĝi sur la tero laŭ la multipliko, kiun mi ellernis antaŭ nelonge. Mi anoncis la rezulton kaj la patrino komunikis ĝin al ŝi.

"Ĉu vi ne miskalkulis?" la maljunulino diris, fiksante sian nefideman rigardon sur min.

"Do vi mem kalkulu," mi kontraŭdiris.

"Kiel krude vi infano parolas!" murmurante, ŝi elpoŝigis malpuran mantukon, malfaldis ĝin kaj malkovris ligaĵon da monbiletoj. Ŝi ŝmiris la fingron per salivo kaj nombris monbiletojn unu post la alia. Poste ŝi enmanigis la nombritajn monbiletojn al la patrino.

Post lernohoroj, mi apenaŭ transpasis la sojlon, kiam mi vidis la patrinon sidantan stupore antaŭ la forno. Tiuj tri brasikoj kuŝis en la korbo. Tiu plej malgranda brasiko, pro la foliokovro deŝirita, jam multe difektiĝis de frosto. Mi tuj sentis sinkon de la koro, sciante, ke io plej malbona okazis. Levinte la kapon, ŝi min rigardis per ruĝetaj okuloj. Post longa momento ŝi diris per la voĉo, kiun mi neniam forgesis: "Kiel vi povus fari tion, infano? Kial vi povus kalkuli pli je dek cendoj?"

" Panjo!" Mi plore diris: "Mi..."

"Hodiaŭ vi humiligis min," ŝi diris, kun du larmeroj sur la vango.

Tio estas la unua fojo, ke mi vidis la firman patrinon faligi larmojn. Ĝis nun, kiam mi pensas pri tio, mi ankoraŭ sentas pezan doloron en la koro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin