Ma-ma
Verkis Feng Yitong
Tradukis Zhuang Qixiong
Troviĝas en vokaloj via vasto
Kaj en ĉi konsonantoj via mildo.
Per l' inaj nomoj lakte belskribitaj
Vin literumas sankta la vivbildo.
Mi ĉiam vin alvokas pro malvarmo,
Malsato, kaj eĉ en kriza situaci'.
La kodo de espero, karesnomo de prizorgo kaj sindono,
Sub la ĉielo blua la mondlingv' unika estas vi.
Vi, panjo, ma-ma,
Oferas ĉion kion vi posedas
Al ni sen avaro,
Vi tamen nur okupas spacon la plej pokan
En dikvoluma "la Vortmaro".