Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §12-11

(GMT+08:00) 2018-06-14 09:37:20     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§12

§12-11

Sin direktante orienten al la vasta maro, Obskuro renkontiĝis sur la marbordo kun Venteto, kiu demandis:

谆芒将东之大壑,适遇苑风于东海之滨。苑风曰:

"Kien vi iras?"

"子将奚之?"

"Al la vasta maro," respondis Obskuro.

曰:"将之大壑。"

"Kial?" demandis Venteto.

曰:"奚为焉?"

"La vasta maro," diris Obskuro, "estas la loko, kiun oni neniel plenigas per enverŝo de akvo, nek malplenigas per ĉerpado. Mi iras tien por turisma vojaĝo."

曰:"夫大壑之为物也,注焉而不满,酌焉而不竭。吾将游焉!"

"Majstro," diris Venteto, "kvankam vi ne interesiĝas pri la estaĵoj kun horizontalaj okuloj (la homoj) , mi volus, ke vi diru al mi ion pri la regado de la saĝulo."

苑风曰:"夫子无意横目之民乎?愿闻圣治。"

"La regado de la saĝulo," respondis Obskuro, "konsistas en la jeno: loki siajn regnoficistojn en konvenaj postenoj, promocii siajn regnoficistojn laŭ iliaj talentoj, fari konscience esploradon antaŭ ol li entreprenas ion, paroli kaj agi konforme al la principo de la natura evoluo de la estaĵoj. Se tiel estas, la tuta mondo pliboniĝas per si mem. Sufiĉas, ke li nur svingas sian manon aŭ movas siajn okulojn, kaj la popolo de ĉiuj direktoj venos kaj obeos al li. Tio estas nomata 'la regado de la saĝulo'."

谆芒曰:"圣治乎?官施而不失其宜,拔举而不失其能,毕见其情事而行其所为,行言自为而天下化。手挠顾指,四方之民莫不俱至,此之谓圣治。"

"Mi volus, ke vi diru al mi ion pri la virtulo," demandis Venteto.

"愿闻德人。"

"La virtulo," respondis Obskuro, "pensas pri nenio restante hejme kaj konsideras nenion marŝante ekstere. Li donas nenian atenton al la ĝusteco kaj malĝusteco, bono kaj malbono. Profitigi la mondon estas por li ĝojo, kaj satigi la deziron de la mondo estas por li kontento. Li aspektas tiel afliktita, kiel infano perdinta sian patrinon, kaj tiel necerta, kiel vojaĝanto perdinta sian vojon. Li havas superabundon da riĉaĵoj kaj nutraĵoj, sed li ne scias, de kie ili venas. Jen kia estas la virtulo."

曰:"德人者,居无思,行无虑,不藏是非美恶。四海之内,共利之之谓悦,共给之之谓安。惆乎若婴儿之失其母也,傥乎若行而失其道也。财用有余而不知其所自来,饮食取足而不知其所从,此谓德人之容。"

"Ĉu do vi volus diri ion pri la homo kun la spirito supernatura?" demandis Venteto.

"愿闻神人。"

"Tia homo," respondis Obskuro, "rajdas sur la lumo kaj malaperas en la lumo kune kun la formoj de ĉiuj estaĵoj. Tio estas nomata la 'universala prilumiteco'. Kiam lia vivo kaj liaj naturaj dispozicioj venas al sia fino, li ĝuas plenan ĝojon kun la ĉielo kaj la tero kaj malaperas kun ĉio en la mondo. Kiam ĉio en la mondo revenas al sia vera naturo, tio estas nomata 'ĥaosa mallumo'."

曰:"上神乘光,与形灭亡,是谓照旷。致命尽情,天地乐而万事销亡,万物复情,此之谓混冥。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin