Al la nordo (trad.) | Fangfang | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-06-25 09:22:15     Redaktoro:Ema

                 

                                  Al la nordo

                             

                              Verkis Shu Ting

                            Elĉinigis Fangfang

rozo en frusomero

tanĝas la lir-kordojn de marondoj

por navigi al neatingebla la nivelo

grizaj nuboj kiel favoj

plene kovras la vizaĝon de l' ĉielo

grup' da mevoj

svingas blankajn la flugilojn por ŝi

 

do ekiru

la sunet' de mia deziro

se vi falos en subiro

restu sur la brust' de l' maro

super meduza litvualo

certe muĝos verda ond-spaliro

 

lasu min alŝvebi

per la vent' glatigita de l' sunbrilo

min forblovu kun trankvilo

per varmflua forto

al la nordo

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin