Tempa Rakonto (trad.) | Pej Piaŭ | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-06-25 09:30:02     Redaktoro:Ema

Tempa rakonto

 

Verkis Zhang Xiaofeng

Tradukis Pej Piaŭ

Se oni lasas unu kuirpoton da rizo resti ĝis la dua tago, ĝi perdas iom da vaporo; se ĝis la tria, ĝi supozeble malbongustas; se ĝis la kvara, ni preskaŭ povas trovi, ke ĝi jam acidiĝas; kaj se tiel plu, ĝi ŝimiĝas.

Kio ŝimigas la kuirpoton da rizo? Estas tempo.

Sed, kiam en Shaoxing, Zhejiang, junaj geedzoj estas naskintaj filinon, ili enmetas ĵarojn da rizvino en la kelo. Dek sep aŭ ok jarojn poste, kiam la filino elkreskas, tiu rizvino fariĝas bona trinkaĵo por la nupto de la filino. Ĝi havas belan kaj imagvekan nomon: Ruĝo de Filino.

Kio do faras el tiu ordinara rizo bonodoran kaj plenkorpan vinon? Estas tempo.

Ĉu la tempo, efektive, estas magiisto bonkora aŭ perversa? Ambaŭ ne. La tempo simple estas multipliko: ĝi oblige grandigas la originan nombron. La rizo, kiu unu fojon ekmalbongustiĝas, kun ĉiu tago degeneras kaj fetoras senhalte. Dum la bona vino, se okazas al ĝi aromiĝo, kun ĉiu minuto ĉiam plu aldonas al si bonodoron.

En la homa tero iam ni vidis ankaŭ, ke naiva knabo, unu fojon ekdegeneranta, neeviteble dronas pli kaj pli profunden, kaj fine iĝas abomeninda kaj perversa. Sed male la tempo ade aldonas al la homoj sopirantaj je bonkoreco mildan rideton, pardoneman rigardon, naturan elegantecon kaj sagacan ĉarmon.

Ili estas sama rizo kuirita, sed kie diferencas malbona rizo kaj bona vino? Jen nur iom da gisto.

Ili estas same naskitaj de gepatroj, sed iu degeneras kiel brutalo, dum alia evoluas kiel bonulo. Kio efikas sur la lasta? Jen estas aspiro pri vero, bono kaj belo, en la profunda koro neniam malstreĉita.

Kiel la tempo traktas vin kaj min? Ĉi tio dependas de tio, per kia sinteno ni mem kalkulas kun nia atendo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin