Miaj kvar sezonoj (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-07-04 15:29:37     Redaktoro:Ema

Miaj kvar sezonoj

Verkis Zhang Jie

Tradukis Vejdo

La homa vivo similas la kvar sezonojn de la jaro.

Printempe mi per miaj maldikaj kaj malgrasaj brakoj tenis la jam rustiĝintan kaj obtuzan plugilon sur tiu ĉi terpeco. La arbradikoj, ŝtonpecoj, kiuj kuŝis profunde en la tero, solide frapiĝis kontraŭ mia plugil-kapo kaj oble konsumis mian forton, tiel ke mi ŝvitis tra la tuta korpo kaj miaj kvar membroj tremetis, kaj mi tre volus tuj kuŝiĝi sur la ĵus plugitan grundon. Tamen mi komprenis, ke mi ne rajtas esti evitema, ĉar la vivo estis donita al mi de la Ĉielo kaj samtempe ankaŭ la respondeco. Mi ne bezonis demandi pri la kialo nek pensis pri tio, ĉu estiĝos rezulto. Mi devis ne malŝpari mian tempon por vane lamenti pri mia malfacila vivo senfine, nek plendi al mi mem pri tio, kiel mia sorto estas tiom malbonŝanca kaj donis al mi ĉi tiun aridan terpecon. Tio, kion mi faras, estis firme grinci miajn dentojn, silenteme premi mian tutan forton en la plugilon. Mi neniel deziras, ke iu anstataŭu min, ĉar en tiu ĉi mondo ĉiu havas sian terpecon, kiun li mem devas kultivi.

Ĉiutage, rigardante la teron kovrantan miajn semojn, mi imagis, kiel ili ĝermos, kreskos, disfloros kaj fruktoportos, kiel gravedulino sopire atendanta sian naskiĝontan bebon. Mi sciis, ke, se oni povas sopiri kaj atendi, ili povas fari penojn por strebi al la celo.

En la somero, pro sekego, starante sur kamprando, mi malpacience atendis la venton el la sudo, kiu sendos nubojn portantajn pluverojn. Kiel malpacience mi atendis ĝis miaj okuloj trostreĉiĝis!

Finfine la vento alblovis, sed ĝi estis iom forta kaj forblovis la nubon portantan pluverojn super alian terpecon. Mi malamis, malamis, ke mi ne povus salti en altan aeron kaj kapti tiun nubon por peti de ĝi unu pluvguton al mi. Kia fantazio! Mi ekkomprenis, ke tiu fantazio similas al tio, ke mi levus min de la tero, tirante miajn kapharojn.

Pro tio, mi ne plu revadis, kaj mi povis fari nenion alian ol serĉi fonton sur la terpeco, sur kiu mi vivas. Sen plenaj preparoj mi hasteme suriris la vojon. Mi ne volis paroli pri la malfacilaĵoj de mi spertitaj. Kiam mi atingis la fonton, mi trovis, ke mi ne kunportas la ujon por enteni akvon. Nur pro miaj trosimpla kaj trovarma kapo okazis al mi multe da eviteblaj tragikaj eraroj. Vere mi ne povis ne eviti ilin. Tio, kio vere pikis al mi la koron, estis, ke mi ne povis ne eviti ilin.

Mi piedfrapis la teron, pripentis kaj amare ploris. Mi vere volis disŝiri min mem en pecojn. Sed ĉu tio utilas? Do mi devis ekiri de komenco denove. Tiujn supraĵajn spertojn mi devis bati en mian kapon per duobla pago pli ol aliaj. Mi ne devus kulpigi per tio aliajn homojn kaj la ĉielon. Mi havigos al mi horon por ekzameni min mem.

Senrimede mi nur rigardis, ke sub la atako de senkompata hajlo tiuj miaj rizspikoj, kiuj ĵus komencis spikiĝi multe malproksime de maturiĝo, baraktadis balanciĝante sur la maldikaj kaj malfortaj tigoj, sed ne kapablis deŝiri sin de la tero, kiu nutris kaj firme retenis ilin, kaj ili mortis junaj, neniam spertinte la guston de maturiĝo.

Iam kun disetenditaj brakoj mi volus formi grandan reton per la haŭto kaj karno de mia tuta korpo por ŝirmi miajn junverdajn plantidojn kontraŭ forta vento, pluvego, hajlo... Sed troa bonkoreco kondukas al kapkonfuziteco kaj malsaĝeco. Parco eliminas nur malfortulojn. Eĉ se vi protektas ilin kontraŭ ĉifoja katastrofo, ili sinkos en la alian. Dume la fortuloj daŭras vojiri ĝis la fino.

Aŭtune mi faris rikolton kiel aliaj. Rigardante tiujn malplenajn rizgrajnojn, mi nutris acidan kaj amaran ĝojon interne. Sed mi ne deprimiĝis aŭ perdis kuraĝon pro tio, ke miaj rizgrajnoj estis malpli plenaj ol tiuj de la aliaj. Mi tenis ilin ambaŭmane kaj alpremis ilin al mia sino, kvazaŭ novnaskitan mian memon.

La riĉaj kaj bonkoraj najbaroj lamentis pri mia magra rikolto, dum mi ridegis frenezule. En ridsonoj mi konceptis, ke mi jam maturiĝis kaj mi ekposedis specialan mezurilon, kiu ne mezuras grenon, sed senton. Miaj najbaroj ne scias, ke samtempe kiam oni rikoltas grenon, oni ankaŭ rikoltas la homan vivsperton. Mi jam amis, malamis, ĝojis, ploris, spertis, iluminiĝis... Zorgeme pripensinte, mi trovis, ke serenaj tagoj pli multas ol pluvaj tagoj, kaj rikoltoj pli multas ol penaj laboroj. Se nur mi vivus seriozan vivon kaj senpente oferus miajn penojn, oni ne rajtas primoki min kiel malsaĝulo, kiu ne povas kovri elspezojn per enspezoj, nek prijuĝi min per ilia mezurilo, ĉu mi estas inda aŭ malinda.

En la vintraj tagoj, la vesperkrepusko de la homa vivo, ĉu mi havos neniajn aferojn por fari? Ĉu nur spekti flirtantajn neĝflokojn tra la fenestro kaj dezertecajn kampojn, aŭ ĉu kalkuli monedojn en frosto sur la kalvaj branĉoj? Ne, mi povos aldoni kelkajn lignopecojn en stovon por pli varmigi la ĉambron, kaj sobre ekzameni min mem: kial mi malsukcesis? kion eraran mi faris? kion mi ŝuldas al la aliaj?... Mi deziras, ke la aliaj ŝuldu ion al mi, tiel ke mi pli multe trankviliĝos en la lastaj tagoj de mia vivo!

Ne plu eblus korekti la erarojn, kiuj jam fariĝis pasintaĵoj. Por unu vivo ne eblus travivi alian kvar-sezonon. La venontaj kvar sezonoj apartenos al alia nova vivo.

Tamen mi havos aferon por fari: mi registru ĉion ĉi tion por tiuj, kiuj povos moderigi sian enuon per legado, kiam ili sentos sin seninteresaj. Tiuj, kiuj malamas min, ĝojos pri mia malfeliĉo kaj sakros: "Jen vi meritas tion!" Tiuj saĝuloj eble asertos, ke tio estas superflua. Tiuj ĉikanemuloj elfaros akran tranĉilon el tio kaj tranĉos min pecon post peco. Sed mi kredas, ke plimultaj homoj komprenos min kaj juste juĝos pri ĉio, kion mi jam faris.

Certe mi ne estos inter tiuj, kiuj eligos lamentojn kaj sentos sin solecaj en la vesperkrepusko de la vivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin