Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §13-05

(GMT+08:00) 2018-07-12 14:12:10     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§13

§13-05

La majstro diris, ke la Taŭo ekzistas en estaĵoj kiel grandaj, tiel ankaŭ malgrandaj, tial ĝi ekzistas en ĉiuj estaĵoj en la mondo. La Taŭo estas tiel vasta, ke ĝi ĉion ampleksas; ĝi estas tiel profunda, ke ĝi estas nesondebla. La puno kaj la rekompenco, la humaneco kaj la justeco estas la plej altaj formoj en la morala mondo. Kiu escepte de la perfekta homo povus doni al ĝi signifon? Ĉu ne estas granda la perfekta homo, kiam li regas super la mondo? Kaj tamen nenio povas fariĝi por li ŝarĝo. La homoj en la mondo batalas inter si por la potenco, sed li ne implikiĝas en tio. Li sin tenas je sia denaska naturo kaj la avantaĝoj de la materialoj havas nenian influon sur lin. Li klare vidas la propran naturon de ĉiuj estaĵoj en la mondo kaj kroĉiĝas al la komuna radiko de ĉiuj estaĵoj. Rezulte de tio, li povas forgesi la ĉielon kaj la teron kaj neglekti ĉion en la mondo, kaj lia menso estas neniel perturbita. Li bone komprenas la Taŭon kaj identigas sin kun la virto; li apartigas sin de la humaneco kaj la justeco; li forĵetas la ritojn kaj la muzikon. Tiel agante li havas la menson en paco.

夫子曰:"夫道,于大不终,于小不遗,故万物备。广广乎其无不容也,渊乎其不可测也。形德仁义,神之末也,非至人孰能定之!夫至人有世,不亦大乎,而不足以为之累;天下奋栋而不与之偕;审乎无假而不与利迁;极物之真,能守其本。故外天地,遗万物,而神未尝有所困也。通乎道,合乎德,退仁义,宾礼乐,至人之心有所定矣!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin