Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §13-06

(GMT+08:00) 2018-07-12 14:12:14     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§13

§13-06

La Taŭo, kiun la popolo alte ŝatas, estas en la libroj. Tio, kio estas skribita en la libroj, estas ne pli ol vortoj, kaj la vortoj estas valoraj. La valoro de la vortoj estas la ideo, sed tio, kio estas pli valora, kuŝas en la signifo, kiu estas legata inter la linioj. Tio, kio povas legata inter la linioj, estas ekster vortoj, kaj tamen oni ŝatas la vortojn kaj transdonas ilin per la libroj. Kvankam ĉiuj homoj en la mondo alte taksas la librojn, mi tamen trovas ilin ne multe valoraj, ĉar tio, kion oni alte taksas, ne estas vere ŝatinda. Tial, tio, kio povas esti vidata de mi tiam, kiam mi rigardas, estas nur la formoj kaj koloroj, kaj tio, kio povas esti aŭdata de mi tiam, kiam mi aŭskultas, estas nur la nomoj kaj la sonoj. Ho ve! Ĉiuj homoj en la mondo bedaŭrinde opinias, ke pere de la formoj, la koloroj, la nomoj kaj la sonoj oni povas ekkoni la esencon de la Taŭo! Kaj tamen ili ja ne estas sufiĉaj por ekkoni la esencon. Tiuj, kiuj scias, ne parolas, dum tiuj, kiuj ne scias, parolas. Kiel do la homoj en la mondo povus kompreni tiun ĉi simplan veron?

世之所贵道者,书也。书不过语,语有贵也。语之所贵者,意也,意有所随。意之所随者,不可以言传也,而世因贵言传书。世虽贵之我犹不足贵也,为其贵非其贵也。故视而可见者,形与色也;听而可闻者,名与声也。悲夫!世人以形色名声为足以得彼之情。夫形色名声,果不足以德彼之情,则知者不言,言者不知,而世岂知之哉!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin