Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §13-07

(GMT+08:00) 2018-07-12 14:12:25     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§13

§13-07

Iun tagon, la duko Huan de la regno Qi legis librojn en salonego, dume la ĉaroriparisto Bian riparis radon en la korto. Demetinte sian martelon kaj ĉizilon, la ĉaroriparisto venis en la salonegon kaj demandis la dukon, dirante:

桓公读书于堂上,轮扁斫轮于堂下,释椎凿而上,问桓公曰:

"Pardonon, ĉu mi povus demandi, kion vi legas?"

"敢问公之所读者,何言邪?"

"La vortojn de la saĝuloj," respondis la duko.

公曰:"圣人之言也。"

"Ĉu la saĝuloj ankoraŭ vivas?" demandis la ĉaroriparisto.

曰:"圣人在乎?"

"Ili ĉiuj mortis," respondis la duko.

公曰:"已死矣。"

"Tiuokaze ĉio, kion vi nun legas, estas senvaloraĵoj postlasitaj de la antikvuloj!" diris la ĉaroriparisto.

曰:"然则君之所读者,古人之糟魄已矣!"

"Kiel vi, ĉaroriparisto, aŭdacas doni vian opinion pri tio, kion mi legas? Mi tamen permesas al vi fari klarigon. Se via klarigo plaĉos al mi, mi vin pardonos; alie, vi estos mortigita."

桓公曰:"寡人读书,轮人安得议乎!有说则可,无说则死!"

"Mi observas aferojn el la vidpunkto de mia metio. Kiam mi faras radon, se mi hakas malrapide, la spokoj ne estos strikte alĝustigitaj kaj la rado ne estos solida. Se mi hakas rapide, la spokoj estos tro striktaj kaj ne adaptiĝos al la rado. Se mi hakas nek tro malrapide, nek tro rapide, la lerto manifestiĝas per miaj manoj kaj sentiĝas en mia koro. En tio certe troviĝas io neesprimebla per la vortoj. Mi ne povas diri al mia filo, kio tio estas, kaj mia filo ne povas lerni tion de mi. Jen kial mi ankoraŭ laboras kiel ĉaroriparisto eĉ en la aĝo de sepdek jaroj. La antikvuloj mortis kaj foriris kun ĉio, kion ili ne povis transdonis per vortoj, kaj sekve ĉio, kion vi nun legas, estas senvaloraĵoj postlasitaj de la antikvuloj."

轮扁曰:"臣也以臣之事观之。斫轮,徐则甘而不固,疾则苦而不入,不徐不疾,得之于手而应于心,口不能言,有数存焉于其间。臣不能以喻臣之子,臣之子亦不能受之于臣,是以行年七十而老斫轮。古之人与其不可传也死矣,然则君之所读者,古人之糟魄已夫!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin