Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §14-01

(GMT+08:00) 2018-07-17 09:57:54     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§14

§14-01

"Ĉu la ĉielo moviĝas? Ĉu la tero staras kvieta? Ĉu la suno konkuras kun la luno por sia pozicio en la ĉielo? Kiu regas ĉion ĉi tion? Kiu aranĝas ĉion ĉi tion? Kiu do, sen agado, ilin puŝas kaj funkciigas? Aŭ ĉu ekzistas ia mekanismo, kiu ilin pelas, ke ili ne povas ekhalti? Aŭ ili moviĝas per si mem, ke ili ne volas ekhalti? Ĉu la nuboj kaŭzas la pluvon? Aŭ la pluvo kaŭzas la nubojn? Kiu kolektas la nubojn kaj faligas la pluvon? Kiu do, sen agado, serĉas al si tian plezuron kaŭzi ĉion ĉi tion? La vento venas de la nordo, blovante jen orienten, jen okcidenten, aŭ kirliĝante supre. Kiu faras tiajn en- kaj elspirojn? Kiu do, sen agado, faras tiajn ventumadojn. Jen la demandoj, kiujn mi permesas al mi meti al vi."

"天其运乎?地其外乎?日月其争于所乎?孰主张是?孰纲维是?孰居无事推而行是?意者其有机缄而不得已邪?意者其运转而不能自止邪?云者为雨乎?雨者为云乎?孰隆施是?孰居无事淫乐而劝是?风起北方,一西一东,有上彷徨。孰嘘吸是?孰居无事而披拂是?敢问何故?"

"Venu," diris la aŭguristo Xian Shao, "kaj mi diros al vi. La ĉielo havas ses polusojn (t.e. nordo, sudo, oriento, okcidento, supro kaj malsupro — trad.) kaj kvin elementojn (t.e. metalo, ligno, akvo, fajro kaj tero — trad.). Kiam la imperiestroj kaj la reĝoj sekvas la ĉielon, la mondo estas en ordo. Kiam la imperiestroj kaj la reĝoj malobeas la ĉielon, la mondo estas en malordo. Kiam en la naŭ regionoj (t.e. la tuta teritorio de Ĉinio en la praantikveco — trad.) regas perfekta ordo, la virto kompletiĝas. Tiam la imperiestroj kaj la reĝoj verŝas sian lumon suben kaj ili estas respektataj de la popolo de la tuta mondo. Ili estas nomataj 'superaj regantoj'."

巫咸召曰:"来,吾语女。天有六极五常,帝王顺之则治,逆之则凶。九洛之事,治成德备,监照下土,天下戴之,此谓上皇。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin