Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §14-02

(GMT+08:00) 2018-07-19 09:40:22     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§14

§14-02

Kiam Dang, la ĉefministro de la regno Song, demandis Zhuangzi pri la humaneco, tiu respondis:

商太宰荡问仁于庄子。庄子曰:

"La tigro kaj lupo havas sufiĉan humanecon."

"虎狼,仁也。"

"Kiel vi povas diri tion?" demandis Dang.

曰:"何谓也?"

"Se la bestoj kaj iliaj idoj sin amas reciproke, kial do oni ne povas diri, ke ili ne havas la humanecon?" respondis Zhuangzi.

庄子曰:"夫子相亲,何为不仁!"

"Ĉu vi povus diri al mi ion pri la perfekta humaneco?" demandis Dang.

曰:"请问至仁。"

"La perfekta humaneco implicas nenian korinklinon por iu ajn aparta persono," respondis Zhuangzi.

庄子曰:"至仁无亲。"

"Mi aŭdis, ke tiu, kiu havas korinklinon por neniu, ne havas amon por iu ajn kaj sekve ne povas havi filan sindonemon al siaj gepatroj. Ĉu ni povas diri, ke la perfekta humaneco ne inkludas la virton de sindona filo?"

太宰曰:"荡闻之,无亲则不爱,不爱则不孝。谓至仁不孝,可乎?"

"Ne," diris Zhuangzi. "La perfekta humaneco estas la supera stato de la virto, kaj tial la virto de la sindona filo tute ne estas sufiĉa por priskribi ĝin. Tio ne signifas, ke la perfekta humaneco superas la filan devon, sed ke ĝi havas nenian rilaton al la lasta.

庄子曰:"不然,夫至仁尚矣,孝固不足以言之。此非过孝之言也,不及孝之言也。

"Kiam iu vojaĝas suden ĝis la urbo Ying kaj ĵetas rigardon norden, li neniel povas vidi la monton Ming. Kial do? Ĉar li estas tro fore de ĝi. Tial, kiel oni diras, plenumi la filan devon el respekto estas facile, dum plenumi ĝin el amo estas malfacile; plenumi la filan devon el amo estas facile, dum forgesi la gepatrojn estas malfacile; forgesi la gepatrojn estas facile, dum igi la gepatrojn forgesi la filon estas malfacile; igi la gepatrojn forgesi la filon estas facile, dum igi ilin forgesi ĉiujn homojn en la mondo estas malfacile; igi ilin forgesi ĉiujn homojn en la mondo estas facile, dum igi ĉiujn homojn forgesi sin mem estas malfacile. Kun la virto postlasita, la reĝoj Yao kaj Shun lasis ĉiujn homojn en la mondo agi laŭ sia natura inklino, kaj ilia bonfara influo kaj graco daŭras dum dek mil generacioj sen ke la mondo tion konscius.

"夫南行者至于郢,北面而不见冥山,是何也?则去之远也。故曰:以敬孝易,以爱孝难;以爱孝易,以忘亲难;忘亲易,使亲忘我难;使亲忘我易,兼忘天下难;兼忘天下易,使天下兼忘我难。夫德遗尧、舜而不为也,利泽施于万世,天下莫知也。

"Kial do ni devus profunde suspiri kaj abunde paroli pri la humaneco kaj la justeco? La fila devo, la homamo, la humaneco, la justeco, la lojaleco, la bonfido, la ĉasteco kaj la honesteco — ĉiuj ĉi tiuj ja estas ne pli ol tio, kio servas por konduki la homojn al sinkulturado; ili distordas la homan denaskan naturon kaj sekve tute ne indas esti laŭdataj. Tial, kiel oni diras, 'tiuj, kiuj posedas la plej altan honoron, forĵetas siajn titolojn ricevitajn en la regno; tiuj, kiuj havas la plej grandan riĉecon, forĵetas la tutan posedaĵon de la regno; tiuj, kiuj havas la plej altan aspiron, forĵetas la famojn kaj la laŭdojn. Jen kial la Taŭo neniam ŝanĝas sian naturon.'"

岂直大息而言仁孝乎哉?夫孝悌仁义,忠信贞廉,此皆自勉以役其德者也,不足多也。故曰:至贵,国爵并焉;至富,国财并焉;至愿,名誉并焉。是以道不渝。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin