Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §14-07

(GMT+08:00) 2018-07-30 10:01:56     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§14

§14-07

Post tiu ĉi vizito al Laŭzi, Konfuceo restis sen parolo dum tri tagoj. Unu el liaj disĉiploj lin demandis:

孔子见老聃,三日不谈。弟子问曰:

"Majstro, kiam vi vizitis Laŭzi, kian admonon vi donis al li?"

"夫子见老聃,亦将何规哉?"

"Tiam mi ja vidis la drakon en li!" diris Konfuceo. "La drako alprenas fizikan formon tiam, kiam ĝi sin kuntiras; ĝi fariĝas buntkolora desegnaĵo tiam, kiam ĝi sin etendas. Ĝi rajdas sur nuboj kaj nutras sin per la vitala energio de la jino kaj la jango. Gapante, kiel mi povus diri ion admonan al li?"

孔子曰:"吾乃今于是乎见龙。龙,合而成体,散而成章,乘云气而养乎阴阳,予口张而不能协。予又何规老聃哉?"

"Ĉu do vere ekzistas homo," diris Zigong. "kiu restas tiel senmove, kiel kadavro, moviĝas tiel rapide, kiel drako, parolas tiel laŭte, kiel tondro, kaj tenas sin tiel silente, kiel profunda abismo, kaj kies movoj estas kiel tiuj de la ĉielo kaj la tero? Ĉu ankaŭ mi povus lin viziti?" Li do iris vidi Laŭzi kun rekomendo de Konfuceo.

子贡曰:"然则人固有尸居而龙见,雷声而渊默,发动如天地者乎?赐亦可得而观乎?"遂以孔子声见老聃。

Laŭzi senzorge sidis en sia salono tiam, kiam li akceptis Zigong kaj diris mallaŭte:

老聃方将倨堂应,微曰:

"Mi estas maljuna," diris Laŭzi. "Kion vi havas por min admoni?"

"予年运而往矣,子将何以戒我乎?"

"La tri imperiestroj kaj kvin reĝoj akiris al si egale grandan famon malgraŭ ke la manieroj de ilia regado de la mondo diferencis inter si. Kial do vi sola rifuzas konsideri ilin kiel saĝulojn?"

子贡曰:"夫三王五帝之治天下不同,其系声名一也,而先生独以为非圣人,如何哉?"

"Alproksimiĝu, junulo!" diris Laŭzi. "Kial do vi opinias, ke la manieroj de ilia regado diferencis inter si?"

老聃曰:"小子少进!予何以谓不同?"

"La reĝo Yao transdonis sian tronon al la reĝo Shun, kaj la reĝo Shun transdonis sian tronon al la reĝo Yu. La reĝo Yu penis bridi la inundon kaj la reĝoTang uzis militajn fortojn kaj renversis la regadon de la reĝo Jie. La reĝo Wen estis obeema al la tirano Zhou kaj ne kuraĝis kontraŭstari al li, kaj la reĝo Wu kontraŭstaris al la reĝo Zhou kaj sendis armeon kontraŭ li. Jen kial mi diris, ke la manieroj de ilia regado diferencis inter si."

对曰:"尧授舜,舜授禹。禹用力而汤用兵,文王顺纣而不敢逆,武王逆纣而不肯顺,故曰不同。"

"Ankoraŭ iom pliproksimiĝu, junulo!" diris Laŭzi. "Mi diros al vi, kiel la tri imperiestroj kaj la kvin reĝoj regis super la mondo. Kiam la Flava Imperiestro regis super la mondo, li sukcesis revenigi la popolon al sia denaska naturo. Se iu ne ploris ĉe la morto de sia patro aŭ patrino, oni lin ne riproĉis. Kiam la reĝo regis super la mondo, li instigis sian popolon al la amo al siaj gepatroj. Se ies patro aŭ patrino mortis kaj la parencoj observis malsaman formon de funebrado, tio provokis nenian kritikon. Kiam la reĝo Shun regis super la mondo, li kuraĝigis la popolon al konkurado. Tiam infanetoj naskiĝis post dekmonata gravedo kaj iuj el ili jam povis ekparoli en la aĝo de kvin monatoj kaj povis rekoni homojn antaŭ ol scii rideti. Rezulte de tio, homoj komencis morti junaj. Kiam la reĝo Yu regis super la mondo, la popolo ruziĝis kaj ekhavis malamon en la koro, sekve la buĉado fariĝis pravigebla — mortigi ŝteliston aŭ rabiston ne estis konsiderata kiel hom-mortigo. Kun diversaj pretekstoj homoj kolektiĝis kaj batalis inter si por la trono. Rezulte de tio, la popolo de la tuta mondo estis ĵetita en grandan panikon, kaj pro tio aperis konfuceismo kaj moismo. Komence en iliaj doktrinoj ŝajne estis io pravigebla, sed, nun ke la mondo degeneris ĝis tia grado, kion do vi havas por diri pri tio?

老聃曰:"小子少进,余语汝三皇五帝之治天下:黄帝之治天下,使民心一。民有其亲死不哭而民不非也。尧之治天下,使民心亲。民有为其亲杀其杀而民不非也。舜之治天下,使民心竞。民孕妇十月生子,子生五月而能言,不至乎孩而始谁,则人始有夭矣。禹之治天下,使民心变,人有心而兵有顺,杀盗非杀人。自为种而天下耳。是以天下大骇,儒墨皆起。其作始有伦,而今乎妇女,何言哉!

"Mi diros al vi, kiel la tri imperiestroj kaj la kvin reĝoj regis super la mondo. Kvankam oni diras, ke ili faris regadon, sed fakte ili alportis grandan malordon al la mondo. Pro ilia saĝeco la brilo de la suno kaj la luno supre estis malheligata, la energio de la montoj kaj riveroj malsupre estis konsumata, kaj la alternado de la kvar sezonoj inter la ĉielo kaj la tero estis malordigata. Pro ilia saĝeco, kiu estis pli venena ol la vosto de skorpio, eĉ la plej malgrandaj insektoj ne povis pace vivi konforme al sia vera naturo kaj al siaj originaj inklinoj. Anstataŭ honti, tiuj suverenoj eĉ konsideris sin saĝuloj. Kiel senhontaj ili estis!"

余语汝:三皇五帝之治天下,名曰治之,而乱莫甚焉。三皇之知,上悖日月之明,下睽山川之精,中堕四时之施。其知瓒于历万之尾,鲜规之兽,莫得安其性命之情者,而犹自以为圣人,不可耻乎?其无耻也!"

Tre konfuzita, Zigong staris en granda ĝenateco.

子贡蹴蹴然立不安。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin