LULKANTO POR GALANTO
Verkis Luiza CAROL
Dormu kara beb-galanto,
dormu dum la venta kanto.
Dormu sub la neĝ-kovrilo,
dormu en glaci-lulilo.
Dormu beb' de vent' vartita,
beb' kun verda ĉapo pinta,
bebo kun petal-suĉilo,
bebo kun foli-mantilo.
Nokta frost' kun aĉa dento,
Rampas kiel fi-serpento,
volus ĝi vin aĉe mordi,
volus ĝi vin aĉe tordi.
Kaŝu vin sub neĝ-kovrilo,
sidu en glaci-lulilo.
Frumatene varmo venos,
tuj la froston sun' forpelos.
Beb' kun ĉapo pinta punta,
venas la printempo bunta,
venas ĝi kun sun-radioj,
venas ĝi kun gajaj krioj.
Dormu beb' de vent' vartita,
beb' kun verda ĉapo pinta,
bebo kun petal-suĉilo,
bebo kun foli-mantilo.