La sunluma odoro (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-07-30 14:38:40     Redaktoro:Li

La sunluma odoro

Verkis Lin Qingxuan

Tradukis Vejdo

La tumulta bruego de la homa mondo forgesigas al ni la odoron de la sunlumo, la saman odoron, kiu subtile kaj delikate penetras en niajn koron kaj pulmojn, tiom dolĉan, aroman kaj plaĉan. La sunlumo elspiras tre puran kaj estetikan odoron, tiel travideblan, koncizan kaj rafinitan, kiel la noveloj verkitaj de Kawabata Yasunari. En la mondo, kie ni vivas, multaj celobjektoj atendas nin, ke ni penos trafi ilin per la sagoj el la streĉita pafarko. Se nia koro tro pleniĝas je pasintaj travivaĵoj kaj ĉagrenoj, la loko sur la korfundo por feliĉo fariĝos malgranda aŭ humila eĉ ĝis neglektebleco.

Mi tre sopiras al la vintraj tagoj post la jarfino, dum kiuj mi min sunumis, kun libro en la brakumo, kuŝante sur la herboj sude de la digego de la Flava Rivero. Vastaj herbejoj etendiĝis kaj disvolviĝis ĝis la profundo de la nuba maro. Kelkaj ŝafpaŝtistoj kuŝis en la herboj, tute ne sentante malvarmon. Mi haltigis miajn paŝojn, montrante amemon al tiu ĉi vasta herbejo kaj la specifa sunlumo sur ĝi. Tio estis la suno dum vintro, kiu senbrue ellasis sian energion.

Mi elektis vakan spacon kun densaj herboj kaj kuŝiĝis. La vento el la Flava Rivero alportis iom da malvarmo. Sidante kun miaj genuoj brakumataj per brakoj, mi ĝuis la sunlumon, kun kapo levita. Miajn firme fermitajn okulojn vualis ruĝa koloro. Laŭgrade mi sentis varman lumon, ne svage varman, sed kvietan, kiu kalme kaj milde trankviligis mian tumultantan koron.

El la herboj verdiĝontaj fluis malrapide la sunluma odoro aroma, varma, delikata kaj milda, kaj drive densiĝis inter miaj harradikoj, super miaj ŝultroj kaj vestoj, kaj super poploj sur la digo en mia vidkampo. En la tereno de mia koro leviĝis la printempece serena kaj milda elspiro kaj mi eksentis dolĉan malsekiĝemon. En knabeco mi tiamaniere kviete sekvadis la sunlumon kaj flaradis la sunluman odoron sur ili en varma kaj feliĉa sento.

La suno en la vintro estis tiom bela. Ĉio sub la sunlumo aspektis tiom orbrile, varme kaj langvore. Finfine mi demetis la polvecan lacecon, min montris langvora kaj stuporiĝis kaj ridis kune kun la ondetoj en la rivero.

Proksime al la tagmezo mi subite trovis, ke la sunlumo fariĝis blindige brila kaj bruleta. La tagmeza sunlumo des pli varmiĝis, orkoloraj rebriloj glimis sur la blankiĝintaj herbpintoj, kaj en la aero kirliĝas tepidaj elspiroj. La densaĵo el la sunlumo estis la plej forta odoro de la vilaĝo kaj tiu de la nostalgio al la vilaĝo, kiuj donis la odoron de viaj karuloj, kiuj ligiĝas kun vi per sango.

Krom tiuj superfluaj gestoj de stuporiĝo vi eĉ trovis tion tiom bela kaj simpla. Nur estas tiom simple sterniĝi sub la vintra suno por varmiĝo aŭ nature legi kelkajn paĝojn de libro langvore kiel kato kuntiriĝinta. Origine la animaloj diferencaj de la homoj kelktempe povas pli bone ĝui la vivon ol ni. Multeokupite, ni devas elspezi kelkan tempon ĝui la puran kaj simplan vivon, tiel ke ni povas kompreni alispecan feliĉon.

Kvankam la vintra sunlumo nur daŭras mallongan sezonon, tamen vi devas eble ŝuldi vian dankemon al ĝia hardado al vi aŭ eble danki ĝin, pro tio, ke ĝi igas vin trovi vian malfortan flankon. La odoro de la sunlumo estas odoro de hardado kaj odoro de la homa vivo. La printempa sunlumo degeligas vian flegman animon, la somera sunlumo provas la profundecon de via persistemo, la aŭtuna sunlumo reflektas la koloron de via vivo, kaj la vintra sunlumo informas vin pri denova entreprenado.

Dum la daŭro de jaroj mi ne povas pasumi en la ĝojo de sukceso, sed gardi la mizeron de malsukceso en la koro. Mi ne povas vidi la belan prosperon kaj pompon de pirarbaj floroj post vesperkrepusko, sed la tristan scenon post malvarma pluvo; mi ne povas vidi ebriiĝan zefiron ĉe matena sunleviĝo, sed flirtantajn falfoliojn en la sonĝo. La aŭtuno de la homa vivo estas la sezono de dekoloriĝo, sed kiom da aĵoj, kiuj tenas la originajn formon kaj koloron, vi ankoraŭ vidas en viaj okuloj? Poste mi finfine ellernis sperti la sunluman odoron en ĉiu sunbrila tago kaj ekkomprenis, ke tiu odoro fakte estas la sento de memfortiĝo, modesteco kaj toleremo.

Mi ŝatas la odoron de la sunlumo kaj ankaŭ amon kaj amatecon, ĉar la odoro de la sunlumo kaj amo estas same travideblaj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin