Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §14-08

(GMT+08:00) 2018-07-31 09:15:10     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§14

§14-08

Konfuceo diris al Laŭzi:

孔子谓老聃曰:

"Longatempe mi kompilis la ses klasikaĵojn — Libron de Poezio, Libron de Historiaj Dokumentoj, Libron de Ritoj, Libron de Muziko, Libron de Ŝanĝiĝoj kaj Analojn de Printempo kaj Aŭtuno, kaj mi konsideras min kiel perfektan konanton de ili, sed, kiam mi penis persvadi la sepdek du princojn diskutante kun ili pri la manieroj de la regado fare de la antikvaj reĝoj kaj eksplikante al ili la brilajn atingojn de la dukoj Zhou kaj Shao, neniu el ili akceptis miajn proponojn. Kiel malfacile estis! Ĉu la malfacilo kuŝas en la konvinkado de la homoj aŭ en la eksplikado de la Taŭo?"

"丘治《诗》、《书》、《礼》、《乐》、《易》、《春秋》六经,自以为久矣,孰知其故矣,以奸者七十二君,论先王之道而明周、召之迹,一君无所钩用。甚矣!夫人之难说也?道之难明邪?"

"Kiel bonŝanca vi estas!" diris Laŭzi. "Feliĉe vi ne renkontis princon, kiu regus en bona ordo. La ses klasikaĵoj estas piedsignoj lasitaj de la antikvaj suverenoj. Ili tute ne eksplikas la devenon de tiuj piedsignoj. Tio, kion vi ĵus diris, estas kiel piedsignoj. La piedsignoj estas lasitaj de ŝuoj, sed kiel oni povus diri, ke la piedsignoj estas la ŝuoj mem? Paro da blankaj ardeoj fikse rigardas unu la alian per senmovaj okuloj kaj tiel gravediĝo povas okazi. Unu virseksa insekto ĉirpas alvente kaj unu inseksa respondas al li subvente kaj same okazas gravediĝo. La hermafrodito estas samtempe vir- kaj virinseksa kaj povas mem gravediĝi. La denaska naturo ne povas esti modifita, nek la destino povas esti ŝanĝita. La tempo ne povas esti haltigita, nek la Taŭo povas esti obstrukcita. Se la Taŭo estas kun vi, ĉio estas ebla por vi; se la Taŭo ne estas kun vi, nenio estas ebla por vi."

老子曰:"幸矣,子之不遇治世之君也!夫六经,先王之陈迹也,岂其所以迹哉!今子之所言,犹迹也。夫迹,履之所出,而迹岂履哉!夫白猊之相视,眸子不运而风化;虫,雄鸣于上风,雌应于下风而风化。类自为雌雄,故风化。性不可易,命不可变,时不可止,道不可壅。苟得于道,无自而不可;失焉者,无自而可。"

Konfuceo sin izolis hejme dum tri monatoj. Poste li ree vizitis Laŭzi kaj diris:

孔子不出三月,复见,曰:

"Mi nun ekkomprenis! La birdoj kovas; la fiŝoj frajas; la vespo generas per transformiĝo; kiam pli juna bebo naskiĝas, la pli aĝa frato ploras pro tio, ke li perdos favoron. Tre longatempe mi ne sekvas la naturan evoluon de la estaĵoj. En tia okazo, kiel mi povus helpi la aliajn?"

"丘得之矣。乌鹊孺,鱼传沫,细要者化,有弟而兄啼。久矣,夫丘不与化为人!不与化为人,安能化人。"

"Bonege! Vi jam atingis la Taŭon."

老子曰:"可,丘得之矣!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin