Lulkanto por galanto | Luiza CAROL | Israelo

(GMT+08:00) 2018-07-31 14:29:36     Redaktoro:Li

LULKANTO POR GALANTO

Verkis Luiza CAROL

 

Dormu kara beb-galanto,

dormu dum la venta kanto.

Dormu sub la neĝ-kovrilo,

dormu en glaci-lulilo.

Dormu beb' de vent' vartita,

beb' kun verda ĉapo pinta,

bebo kun petal-suĉilo,

bebo kun foli-mantilo.

 

Nokta frost' kun aĉa dento,

Rampas kiel fi-serpento,

volus ĝi vin aĉe mordi,

volus ĝi vin aĉe tordi.

Kaŝu vin sub neĝ-kovrilo,

sidu en glaci-lulilo.

Frumatene varmo venos,

tuj la froston sun' forpelos.

 

Beb' kun ĉapo pinta punta,

venas la printempo bunta,

venas ĝi kun sun-radioj,

venas ĝi kun gajaj krioj.

Dormu beb' de vent' vartita,

beb' kun verda ĉapo pinta,

bebo kun petal-suĉilo,

bebo kun foli-mantilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin