Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §16-01

(GMT+08:00) 2018-08-06 16:45:40     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§16

§16-01

Tiuj, kiuj kulturas sian denaskan naturon per vulgaraj studoj, kun la vana espero revenigi ĝin al la origina stato, kaj tiuj, kiuj reguligas siajn dezirojn per vulgaraj konceptoj, kun la vana espero perfektigi per tio sian inteligentecon, povas esti nomataj homoj blindaj kaj malkleraj.

缮性于俗俗学,以求复其初;滑欲于俗思,以求致其明;谓之蔽蒙之民。

La antikvuloj, kiuj sekvis la Taŭon, nutris sian inteligentecon per kvieteco. Ili estis inteligentaj, sed ili sin detenis uzi sian inteligentecon. Ili povas esti nomataj homoj, kiuj kulturas sian kvietecon per sia inteligenteco. Kiam la inteligenteco kaj la kvieteco nutras unu la alian, la harmonio kaj la ordo eliĝas el ilia naturo. La virto estas la enkorpiĝo de la harmonio, kaj la Taŭo estas la enkorpiĝo de la ordo. El la virto en perfekta harmonio venas la humaneco; el la Taŭo en perfekta ordo venas la justeco; el la justeco en perfekta juĝo kaj el la sincereco venas la lojaleco; tio, kio venas el la simpla kaj honesta koro reflektanta la denaskan naturon, estas la muziko; tio, kio venas el la bonfido kaj la deca konduto, estas la rito. Kiam la muziko kaj la rito estas disvastigataj en malĝusta maniero, ĉio en la mondo falos en malordon. Se ĉiu homo korektas sin mem kaj tenas sian virton en si mem, lia virto ne etendiĝos al aliaj; alie, ĝi ofendos aliajn kaj ĉio en la mondo perdos sian propran naturon.

古之治道者,以恬养知。知生而无以知为也,谓之以知养恬。知与恬交相养,而和理出其性。夫德,和也;道,理也。德无不容,仁也;道无不理,义也;义明而物亲,忠也;中纯实而反乎情,乐也;信行容体而顺乎文,礼也。礼乐偏行,则天下乱矣。彼正而蒙己德,德则不冒。冒则物必失其性也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin