Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §16-02

(GMT+08:00) 2018-08-07 08:40:47     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§16

§16-02

En siaj senklereco kaj simpleco la antikvuloj ĉiuj estis kvietaj kaj trankvilaj. Tiutempe la jino kaj la jango estis en harmonio kaj ekvilibro, la fantomoj kaj spiritoj faris nenian malordon, la kvar sezonoj sin sekvis regule, neniu el la estaĵoj ricevis malutilon, ĉiuj vivuloj vivis sian plenan vivdaŭron, kaj la homoj, kvankam naturdotitaj per inteligenteco, tamen havis nenian okazon por ĝin uzi. Tio estis la epoko de perfekta unueco inter la homoj kaj la naturo. Tiutempe la homoj faris nenion krom sekvi la naturan evoluon de la estaĵoj.

古之人,在混芒之中,与一世而得淡漠焉。当是时也,阴阳和静,鬼神不扰,四时得节,万物不伤,群生不夭,人虽有知,无所用之,此之谓至一。当是时也,莫之为而常自然

Kun la tempo la virto iom post iom degeneris kaj dekadencis. Kiam la suverenoj Suiren kaj Fuxi komencis regi super la mondo, ili sekvis la volon kaj la sentojn de la popolo kaj tiel ne plu konservis la perfektan unuecon inter la homoj kaj la naturo. Kiam la suvereno Shennong kaj Flava Imperiestro komencis regi super la mondo, ili atingis la stabilecon sed ne plu sekvis la volon kaj la sentojn de la popolo.

逮德下衰,乃燧人、伏羲始为天下,是故顺而不一,德又下衰,及神农、黄帝始为天下,是故安而不顺。

La virto plu degeneris kaj dekadencis. Kiam la reĝo Yao kaj la reĝo Shun komencis regi super la mondo, ili enkondukis sistemojn de regado kaj klerigado kun la rezulto, ke la pureco estis makulita kaj la simpleco estis difektita. Ili forlasis la Taŭon por instigi la popolon al bonfaroj, kaj neglektis la virton por instigi al bonkondutado, tiel ke la popolo ignoris sian denaskan naturon kaj sekvis nur siajn proprajn dezirojn. Kiam la homoj komencis sondi al si la koron reciproke, la mondo ne plu povis esti tenata en ordo. Pli poste la ritoj estis enkondukitaj kaj la vulgaraj studoj estis akcelataj. La antaŭa superbrilis la denaskan naturon kaj la lasta dronigis la menson. Rezulte de tio, la popolo komencis konfuziĝi kaj estiĝis malordo, tiel ke neniu povis retrovi sian denaskan naturon kaj reakiri siajn originajn purecon kaj simplecon.

德又下衰,及唐、虞始为天下,兴治化之流,泄淳散朴。离道以善,险德以行,然后去性而从于心。心与心识,知而不足以定天下,然后附之以文,益之以博。文灭质,博溺心,然后民始惑乱,无以反其性情而复其初。

El la ĉi-supra ni povas vidi, ke la mondo ne plu sekvas la Taŭon, kaj la Taŭo ne plu regas en la mondo. Kiam la mondo kaj la Taŭo sin perdis reciproke, la Taŭo ne povas revenigi la mondon al sia origina naturo, nek la mondo povas sin revigligi per la Taŭo. Tiuokaze la saĝulo, eĉ se li ne vivas en la monta arbaro, ne plu havas influon sur la mondo, ĉar lia virto estas kovrita kaj dronas jam en forgeso.

由是观之,世丧道矣,道丧世矣,世与道交相丧也。道之人何由兴乎世,世亦何由兴乎道哉?道无以兴乎世,世无以兴乎道,虽圣人不在山林之中,其德隐矣。隐故不自隐。

La tiel nomataj ermitoj en la antikveco ne izolis sin por apartiĝi de la mondo; ili ne fermis sian buŝon por gardi silenton; ili ne kaŝis sian saĝecon por ĝin konservi en si. Ili faris sin ermitoj, ĉar ili vivis en malfavora tempo. Kiam la tempo estis favora kaj ili povis fari grandajn agojn, ili revenis al la stato de la perfekta unueco sen lasi postsignojn percepteblajn. Kiam la tempo estis malfavora por ili kaj ili trovis sin en malfacila situacio, ili kaŝiĝis kaj vivis kun atendo en perfekta kvieteco. Tio estas la maniero por sinkonservo.

古之所谓隐士者,非伏其身而弗见也,非闭其言而不出也,非藏其知而不发也,时命大谬也。当时命而大行乎天下,则反一无迹;不当时命而大穷乎天下,则深根宁极而待:此存身之道也。

Tiuj, kiuj sciis konservi sin en la antikveco, ne ornamis sian inteligentecon per elokventeco; ili ne embarasis la mondon per sia inteligenteco, nek penis perfektigi sian inteligentecon. Unuvorte, ili vivis en siaj konvenaj lokoj kaj revenis al sia denaska naturo. Tiuokaze, kio alia do estis por ili farenda? La Taŭo ne signifas tiajn etajn aferojn, kiaj estas la humaneco kaj la justeco, nek la virto signifas tiajn etajn sciojn, kia estas la distingo de pravo kaj malpravo. Etaj scioj difektas la virton kaj etaj agoj difektas la Taŭon. Jen kial oni diras: "La sinkorektado estas ĉio, kion vi devas fari."

古之行身者,不以辩饰知,不以知穷天下,不以知穷德,危然处其所而反其性已,又何为哉?道固不小行,德固不小识。小识伤德,小行伤道。故曰:正己而已矣。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin