Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §16-03

(GMT+08:00) 2018-08-08 09:26:33     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§16

§16-03

Tiu, kiu trovas plezuron en la gardado de sia denaska naturo, estas feliĉa. Tia feliĉo estas nomata "plenumo de ambicio". La "plenumo de ambicio" de la antikvuloj ne signifis akiri altajn regnoficistajn rangojn, sed ĝui senfinan plezuron. La "plenumo de ambicio" de la nuntempuloj signifas akiri altajn regnoficistajn rangojn. La alta posteno estas ne parto de via denaska naturo, sed io ekstera, kio hazarde venas kaj estas portempe deponita ĉe vi. Vi ne povas vin gardi kontraŭ ĝia veno, nek malebligi ĝian foriron. Tial ne ŝvelu de fiero tiam, kiam vi ekhavas altan postenon, nek deprimiĝu kaj egaligu vin al la vulgara mondo tiam, kiam vi estas en mizero. Se vi trovas la saman plezuron en la du situacioj, vi estos libera de zorgoj kaj maltrankvilo. Se vi sentas malplezuron tiam, kiam vi perdas ion, kion vi akiris al vi, tio signifas, ke la plezuro, kiun vi havis, venis el via malordigita koro. Tial, kiel oni diras, "Tiuj, kiuj perdas sin mem en sia ĉasado de io, kaj tiuj, kiuj perdas sian denaskan naturon sub la influo de la vulgara mondo, povas esti nomataj homoj, kiuj jungas la bovon malantaŭ la plugilon."

乐全之谓得志。古之所谓得志者,非轩冕之谓也,谓其无以益其乐而已矣。今之所谓得志者,轩冕之谓也。轩冕在身,非性命也,物之傥来,寄者也。寄之,其来不可圉,其去不可止。故不为轩冕肆志,不为穷约趋俗,其乐彼与此同,故无忧而已矣!今寄去则不乐。由之观之,虽乐,未尝不荒也。故曰:丧己于物,失性于俗者,谓之倒置之民。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin