Infanoj en militfajro | Eto | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-08-08 09:44:53     Redaktoro:Li

Infanoj en militfajro

—laŭ ĉinesko Busuanzi*

Ja furiozas

krima milito

minace en la mondo

jen sen invito.

 

Domoj disfalas

kun tera glito.

Nur ruinoj diable

kuŝas kun spito.

 

Infanoj sen hejm'

malsate kun kri'

ĝemas kaj ploras triste

en mort-agoni'.

 

Ĉion jam perdis

eĉ sen famili',

kompatindaj idoj, ve,

vivas en Siri'.

 

*Busuanzi:ĉina fiksforma poemo konsistanta el du strofoj same el versoj de 55, 75 silaboj kun duona rimo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin