Yan Ying komisie vizitas la regnon Chu (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-08-08 09:46:38     Redaktoro:Li

Yan Ying komisie vizitas la regnon Chu

Verkis: Liu Xiang (ĉ. 77 – 6 a.K.)

Tradukis: Minosun

Kiel sendito, Yan Ying estis vizitonta la regnon Chu. La reĝo de la regno Chu aŭdis pri tio kaj diris al siaj ministroj servopretaj: "Yan Ying estas elokventulo de la regno Qi. Nun li estas alvenanta, kaj mi volas lin hontigi. Ĉu estas ĉe vi bona ideo?" Unu el la ministroj proponis: "Kiam li ĉeestos, mi petas, ni irigos homon ŝnurligitan antaŭ via reĝa moŝto. Tiam via moŝto demandu: 'Kio li estas?' Oni respondos: 'Li estas homo de Qi.' Kaj via moŝto metu demandon ankoraŭfoje: 'Pri kio li estas kulpa?' Oni respondos: 'Li kulpas pri ŝtelo.'"

Yan Ying atingis. La reĝo de Chu regalis lin per bankedo. Kiam ili drinkis en tre gaja humoro, du provosoj aleskortis ligitan homon antaŭ ili. La reĝo demandis: "Kio estas tiu ligita homo?" Unu el la provosoj respondis: "Li estas homo de Qi kaj kulpas en ŝtelo." La reĝo rigardis al Yan Ying, demandante: "Ĉu la regnano de Qi estas origine ema pri ŝtelo?" Yan Ying leviĝis de sia sidkuseno kaj diris: "Mi aŭdis, ke estas iu speco de fruktarbo, kiun, se ĝi kreskas sude de la rivero Huai, oni nomas mandarinarbo; kiun, se ĝi kreskas norde de la rivero Huai, oni nomas trifolia oranĝarbo. La folioj de ili ambaŭ tre similas unuj la aliajn, sed la fruktoj gustas diference. Kial fariĝas tiel? Tial ke la klimataj kondiĉoj ne estas samaj. Nu, tiu homo, kiu vivas en la regno Qi, ne ŝtelas, sed nun ke li estas en la regno Chu, li faras ŝtelon, ĉu tio ne estus, ke la medio de Chu emigas lin ŝteli?" La reĝo de Chu ridis embarasite. Li diris: "Pri saĝulo oni ne ŝercu, nu, mi faris al mi mem malagrablaĵon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin