Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §17-01

(GMT+08:00) 2018-08-09 09:14:16     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§17

§17-01

Kiam venas la tempo de la aŭtuna riverŝvelo, centoj da riveretoj enverŝas sian akvon en la Flavan Riveron, kies torenta fluo estas tiel plivastigita kaj potenca, ke disigite de la rivero, oni ne povas distingi bovon disde ĉevalo sur la alia bordo.

秋水时至,百川灌河。泾流之大,两泗渚崖之间,不辩牛马。

Tiam la dio de la Flava Rivero ŝvelis de ĝojego pensante, ke ĉiuj belaĵoj en la mondo kolektiĝas en li. Li do vojaĝis orienten sekvante la fluon ĝis la Norda Maro. Direktante la okulojn orienten al la senlima akvomaso, li ŝanĝis sian mienon kaj diris kun suspiroj al la Mara Dio:

于是焉河伯欣然自喜,以天下之美为尽在己。顺流而东行,至于北海,东面而视,不见水端。于是焉河伯始旋其面目,望洋向若而叹曰:

"Proverbo diras: 'Ekzistas homoj, kiuj aŭdis multon pri la Taŭo kaj sekve pensas, ke neniu povas esti egala al ili.' Mi estas unu el tiaj homoj. Mi aŭdis, ke iuj subtaksis la erudicion de Konfuceo kaj malestimis la justecon de Bo Yi. Komence mi tion ne kredis. Nun ke mi vidas vian senlimecon, mi ekkonscias, ke mi estus en danĝero, se mi ne venus al vi. Tiuokaze mi farus min ĉiama mokindaĵo antaŭ tiuj, kiuj bone konas la Taŭon."

"野语有之曰:闻道百,以为莫己若者。我之谓也。且夫我尝闻少仲尼之闻而轻伯夷之义者,始吾弗信。今我睹子之难穷也,吾非至于子之门则殆矣,吾长见笑于大方之家。"

La Mara Dio respondis:

北海若曰:

"Vi ne povas diskuti pri la maro kun la rano sur la fundo de puto, ĉar ĝi vivas en spaco tro limigita; vi ne povas diskuti pri la glacio kun somera insekto, ĉar ĝi estas limigita al unu somero; vi ne povas diskuti pri la Taŭo kun pedanto, ĉar li estas limigita al libraj scioj.

"井蛙不可以语于海者,拘于虚也;夏虫不可以语于冰者,笃于时也;曲士不可以语于道者,束于教也。

"Nun ke vi, forlasinte viajn riverbordojn, ekvidis la vastan maron kaj sekve konscias vian mezvalorecon, mi povas paroli kun vi pri la Taŭo. El la akvoj sub la ĉielo neniu estas pli granda ol la maro. Ĝi ricevas la senfinan fluon de dek mil riveroj, sed ĝi neniam pleniĝas. Ĝi senfine likas, sed ĝi neniam malpleniĝas. Ĝi restas same vasta kiel en printempo, tiel ankaŭ en aŭtuno. Ĝi ne konas la inundon, nek la sekecon. Ĝi entenas en si nemezureble pli multe da akvo, ol la rivero Jangzi kaj la Flava Rivero.

"今尔出于崖泗,观于大海,乃知尔丑,尔将可与语大理矣。天下之水,莫大于海:万川归之,不知何时止而不盈;尾闾泄之,不知何时已而不虚;春秋不变,水旱不知。此其过江河之流,不可为量数。

"Kaj tamen mi neniam fieras pri mia vasteco. Mi supozas, ke mia formo devenas de la ĉielo kaj la tero, kaj mia energio akumuliĝas el la jino kaj la jango. Mi restas ĉi tie, inter la ĉielo kaj la tero, nur kiel ŝtoneto aŭ arbeto sur kolosa montego. Kiel do mi povus trotaksi min kiam mi bone scias, ke mi estas tiel sensignifa! Ĉu la kvar maroj inter la ĉielo kaj la tero ne similas malgrandajn truojn en granda marĉejo? Ĉu la centraj regnoj inter la kvar maroj ne similas grajnojn de mileo en granda grenejo? Ekzistas centoj kaj miloj da estaĵoj en la mondo; la homo estas nur unu el ili. La homoj vivas en la regionoj, kie kreskas grenplantoj kaj kie veturas ŝipoj kaj ĉaroj, kaj individua homo estas nur unu el ili. Kompare kun la centoj kaj miloj da estaĵoj en la mondo, ĉu la individua homo ne estas nur hareto sur ĉevalo? La sinsekvado de la Kvin Reĝoj, la interbatalado inter la Tri Imperiestroj, la zorgoj de la humanaj kleruloj, la klopodoj de la kapablaj regnoficistoj — ĉio ĉi ja estas ne pli ol tio! Bo Yi akiris al si la famon per rifuzo de la trono; Konfuceo paradis per sia erudicio. Ĉu tia memlaŭdo ne tre multe similas vian ĵusan fanfaronadon pri via akvo?"

"而吾未尝以此自多者,自以比形于天地,而受气于阴阳,吾在于天地之间,犹小石小木之在大山也。方存乎见少,又奚以子多!计四海之在天地之间也,不似垒空之在大泽乎?计中国之在海内,不似睇米之在大仓乎?号物之数谓之万,人处一焉;人卒九州谷食之所生,舟车之所通,人处一焉。此其比万物也,不似豪末之在于马体乎?五帝之所连,三王之所争,仁人之所忧,任士之所劳,尽此矣!伯夷辞之以为多,仲尼语之以为博。此其自多也,不似尔向之自多于水乎?"

La dio de la Flava Rivero diris:

河伯曰:

"Tiuokaze, ĉu do mi povas preni la ĉielon kaj la teron kiel ion grandan kaj la maldikegan hareton kiel ion malgrandan?"

"然则吾大天地而小毫末,可乎?"

"Ne, vi ne povas," diris la Mara Dio. "Ĉar la mezuroj de la estaĵoj estas senfinaj; la tempo estas senlima; la akiro kaj la perdo estas neregulaj; la komenco kaj la fino estas hazardaj. Tial, kun akra observo al la estaĵoj de proksime kaj de malproksime, homoj de granda inteligenteco ne rigardas la malgrandan kiel malgravan, nek la grandan kiel gravan, ĉar ili scias, ke ĉia mezuro estas senfina. Kun profunda kono de aferoj pasintaj kaj nuntempaj, ili ne zorgas pri la malproksima pasinteco, nek provas kapti la tujan nunon, ĉar ili scias, ke la tempo estas senlima. Kun akravideco al akiroj kaj perdoj, ili ne ĝojas pro akiroj, nek malĝojas pro perdoj, ĉar ili scias, ke ekzistas neniaj reguloj por akiroj kaj perdoj. Kun klara kompreno pri la glata vojo de la vivo kaj morto, ili ne prenas la vivon kiel plezuron, nek la morton kiel katastrofon, ĉar ili scias, ke la komenco kaj la fino estas hazardaj.

北海若曰:"否。夫物,量无穷,时无止,分无常,终始无故。是故大知观于远近,故小而不寡,大而不多:知量无穷。证向今故,故遥而不闷,掇而不岐:知时无止。察乎盈虚,故得而不喜,失而不忧:知分之无常也。明乎坦途,故生而不悦,死而不祸:知终始之不可故也。

"Se vi faras kalkuladon, vi trovos, ke tio, kion la homo scias, estas multe malpli ol tio, kion li ne scias, kaj la tempo, dum kiu la homo vivas, estas multe pli mallonga ol tiu, dum kiu li malvivas. Se vi penas serĉi la senliman grandecon per via limigita vivo, vi nur konfuziĝos kaj atingos nenion. El tiu ĉi vidpunkto, kiel do vi povus preni la maldikegan hareton kiel ion malgrandan kaj preni la ĉielon kaj la teron kiel ion grandan?"

"计人之所知,不若其所不知;其生之时,不若未生之时;以其至小,求穷其至大之域,是故迷乱而不能自得也。由此观之,又何以知毫末之足以定至细之倪,又何以知天地之足以穷至大之域!"

La dio de la Flava Rivero demandis:

河伯曰:

"La vulgaraj homoj ĉiuj opinias, ke la ekstreme malgranda aĵo havas nenian formon kaj la ekstreme granda aĵo havas nenian limon. Ĉu tio estas vera?"

"世之议者皆曰:'至精无形,至大不可围。'是信情乎?"

La Mara Dio respondis:

北海若曰:

"El la vidpunkto de tio, kio estas malgranda, vi ne povas havi kompletan bildon pri tio, kio estas granda; el la vidpunkto de tio, kio estas granda, vi ne povas havi klaran vidon de tio, kio estas malgranda. La ekstrema subtilo estas la eco de tio, kio estas la plej malgranda el la malgrandaj; la ekstrema grandego estas la eco de tio, kio estas la plej granda el la grandaj. La grandeco kaj la malgrandeco havas sian respektivan avantaĝon, dependante de la cirkonstancoj. La malgrandeco kaj grandeco estas limigitaj al tio, kio havas formon, dum la senforma estas nedividebla, kaj la senlima estas neelĉerpebla. Tio, kio povas esti esprimebla per paroloj estas io granda; tio, kio povas esti imagata nur en la menso, estas io malgranda; tio, kio povas esti nek esprimebla per paroloj, nek imagata en la menso, ne koncernas malgrandecon aŭ grandecon.

"夫自细视大者不尽,自大视细者不明。失精,小之微也;俘,大之殷也:故异便。此势之有也。夫精粗者,期于有形者也;无形者,数之所不能分也;不可围者,数之所不能穷也。可以言论者,物之粗也;可以意致者,物之精也;言之所不能论,意之所不能察致者,不期精粗焉。

"Tial la vera granda homo ne malutilas aliajn en sia konduto, nek fanfaronas pri siaj humaneco kaj justeco. Li ne ĉasas profiton, nek malestimas la profitoĉasantojn. Li ne penas akiri al si riĉaĵojn, nek fieras pri sia rifuzo de ili. Li ne petas alies helpon, nek laŭdas sian vivtenadon per sia forto, nek malŝatas la avarecon. Li ne sekvas la vulgaran mondon, nek distingiĝas per sia strangeco. Li ne agas alie ol la aliaj, nek trovas malindaj la flatulojn. Li prenas nek la altan postenon kaj la altan salajron kiel stimulaĵojn, nek la punon kaj humiligon kiel malhonorojn. Li scias, ke la pravo kaj la malpravo ne estas distingeblaj unu de la alia, kaj ke la malgrandeco kaj grandeco ne estas difineblaj. Mi aŭdis la diron: "La homo, kiu atingis la Taŭon, ne ĉasas la famon; la homo, kiu posedas la virton, ne ĉasas la profiton; la vera granda homo estas sen si mem.' Tio estas rezignemo en la plej alta formo."

是故大人之行:不出乎害人,不多仁恩;动不为利,不贱门隶;货财弗争,不多辞让;事焉不借人,不多食乎力,不贱贪污;行殊乎俗,不多辟异;为在从众,不贱佞谄;世之爵禄不足以为劝,戮耻不足以为辱;知是非之不可为分,细大之不可为倪。闻曰:道人不闻,至德不得。大人无己。约分之至也。"

La dio de la Flava Rivero demandis:

河伯曰:

"Kiel do oni faras la distingon inter la nobleco kaj la malnobleco, kaj inter la grandeco kaj la malgrandeco, kiel ekstere, tiel ankaŭ interne?"

"若物之外,若物之内,恶至而倪贵贱?恶至而倪小大?"

La Mara Dio respondis:

北海若曰:

"El la vidpunkto de la Taŭo la estaĵoj en la mondo ne posedas en si noblecon, nek malnoblecon; el la vidpunkto de la estaĵoj ĉiu el la estaĵoj inklinas rigardi sin kiel noblan kaj subtaksi la aliajn; el la vidpunkto de la vulgaraj homoj la distingo kuŝas ekster la estaĵoj mem. El la vidpunkto de la distingo, se ni opinias, ke iu estaĵo estas granda pro tio, ke ĝi estas relative granda, tiam ekzistas neniu estaĵo, kiu ne estus granda. Se ni opinias, ke iu estaĵo estas malgranda pro tio, ke ĝi estas relative malgranda, tiam ekzistas neniu estaĵo, kiu ne estus malgranda. Ĉar vi scias, kial la ĉielo kaj la tero estas kiel grajnoj de mileo kaj kial la maldikega hareto estas kiel monto, vi komprenas la distingon inter la grandeco kaj la malgrandeco. El la vidpunkto de la funkcioj, se ni opinias, ke iu estaĵo estas utila pro tio, ke ĝi estas utila en unu rilato, tiam ekzistas neniu estaĵo, kiu ne estus utila. Se ni opinias, ke iu estaĵo estas senutila en alia rilato, tiam ekzistas neniu estaĵo, kiu ne estus senutila. Ĉar vi scias, ke la oriento kaj la okcidento estas kontraŭaj kaj interdependaj, vi komprenas la funkciojn kaj la utilojn de la estaĵoj. El la vidpunkto de la prefero, se ni opinias, ke iu estaĵo estas ĝusta pro tio, ke ĝi estas ĝusta en unu senco, tiam ekzistas neniu estaĵo, kiu ne estus ĝusta. Se ni opinias, ke iu estaĵo estas malĝusta pro tio, ke ĝi estas malĝusta en alia senco, tiam ekzistas neniu estaĵo, kiu ne estus malĝusta. Ĉar vi scias, ke la reĝo Yao kaj la reĝo Jie egale alte ŝatis sin kaj kondamnis unu la alian, vi komprenas la preferojn de la estaĵoj.

"以道观之,物无贵贱;以物观之,自贵而相贱;以俗观之,贵贱不在己。以差观之,因其所大而大之,则万物莫不大;因其所小而小之,则万物莫不小。知天地之为绨米也,知毫末之为丘山也,则差数睹矣。以功观之,因其所有而有之,则万物莫不有;因其所无而无之,则万物莫不无。知东西之相反而不可以相无,则功分定矣。以趣观之。因其所然而然之,则万物莫不然;因其所非而非之,则万物莫不非。知尧、桀之自然而相非,则趣操睹矣。

"En la pasinteco, kiam la reĝo Yao abdikis sian tronon al Shun kaj tiu fariĝis la reĝo; kiam la princo Kuai en la regno Yan abdikis sian tronon al Zizhi kaj tiu estis mortigita. La reĝo Tang kaj la reĝo Wu kaptis la tronon per militaj fortoj, dum Baigong Sheng malsukcesis en la batalo por la sama celo. El la kapto kaj abdiko de la trono, kaj el la agoj de la reĝo Yao kaj de la reĝo Jie, oni povas vidi, ke la nobleco kaj la malnobleco estas nur afero de tempo: ekzistas nenia fiksa regulo por tio. La murrompilo povas esti uzata rompi muregon de urbo, sed ne povas esti uzata por ŝtopi truon, ĉar la uzeblecoj de la iloj estas malsamaj. La bona ĉevalo povas galopi mil liojn en unu tago, sed ĝi ne povas esti egala al kato aŭ mustelo en la kaptado de musoj, ĉar la lertecoj de la bestoj estas malsamaj. La strigo povas kapti pulojn kaj vidi la maldikegan hareton en la nokto sed ne povas vidi per siaj okuloj larĝe malfermitaj en la luma tago, ĉar la denaskaj naturoj de la birdoj estas malsamaj.

"昔者尧、舜让而帝,之、哙让而绝;汤、武争而王,白公争而灭。由此观之,争让之礼,尧、桀之行,贵贱有时,未可以为常也。梁丽可以冲城而不可以窒穴,言殊器也;骐骥骅骝一日而驰千里,捕鼠不如狸猩,言殊技也;鸱枭夜撮蚤,察毫末,昼出瞠目而不见丘山,言殊性也。

"Oni ofte diras: 'Kial vi ne adoptas la ĝustan kaj forĵetas la malĝustan? Kial vi ne adoptas la ordon kaj forĵetas la malordon?'. Oni diras tion, ĉar oni ne konas la leĝojn de la ĉielo kaj la tero, nek la naturon de la estaĵoj en la mondo. Tio estas kiel la diro: 'Adoptu la ĉielon kaj forĵetu la teron; adoptu la jinon kaj forĵetu la jangon', kio estas evidente neebla. Se iu obstinas en sia senĉesa babilado pri tio ĉi, li aŭ estas stulta aŭ intence diras absurdaĵon. La Tri Imperiestroj kaj la Kvin Reĝoj abdikis sian tronon en malsamaj formoj; la tri dinastioj Xia, Shang kaj Zhou sin sekvis en malsamaj manieroj. Tiuj, kiuj ne estas konformaj al la tempo kaj agas kontraŭ la volo de la popolo, estas nomataj uzurpantoj; tiuj, kiuj estas konformaj al la tempo kaj agas laŭ la volo de la popolo, estas nomataj homoj de humaneco kaj justeco. Fermu vian buŝon kaj silentu! Kiel do vi povus koni la distingon inter la nobleco kaj la malnobleco, kaj inter la grandeco kaj la malgrandeco?"

故曰:盖师是而无非,师治而无乱乎?是未明天地之理,万物之情者也。是犹师天而无地,师阴而无阳,其不可行明矣!然且语而不舍,非愚则诬也!帝王殊禅,三代殊继。差其时,逆其俗者,谓之篡天;当其时,顺其俗者,谓之义徒。默默乎河伯,女恶知贵贱之门,小大之家!"

"Tiuokaze," demandis la dio de la Flava Rivero, "kion do mi devas fari kaj kion do mi ne devas fari? Kiel do mi devas ion akcepti aŭ rifuzi, adopti aŭ forĵeti?"

河伯曰:"然则我何为乎?何不为乎?吾辞受趣舍,吾终奈何?"

"El la vidpunkto de la Taŭo," respondis la Mara Dio, "nenio povas esti nomata nobla aŭ malnobla, ĉar la nobleco kaj la malnobleco estas la du kontraŭaj ekstremoj de la mezo kaj ili senfine sin sekvas reciproke. Ne obstine alkroĉiĝu al unu el viaj ideoj, por ke vi ne foriĝu de la Taŭo. Nenio povas esti nomata tro malmulta aŭ tro multa, ĉar la malmulta kaj la multa transformiĝas unu en la alian. Ne obstine algluiĝu al unu el viaj kondutmanieroj, por ke vi ne iru kontraŭ la Taŭo. Estu tiel solena, kiel la reganto de regno, kiu estas justa kaj senegoisma. Estu tiel senzorga, kiel la loka terdio, kiu senpartie donacas benojn al ĉiuj oferantoj. Estu tiel vastaspirita, kiel la akvo, kiu estas ĉien-penetranta kaj senlima. Se via menso estas ĉio-ampleksa, tiam vi montras al neniu vian apartan favoron. Tio estas nomata senpartieco.

北海若曰:"以道观之,何贵何贱,是谓反衍;无拘而志,与道大蹇。何少何多,是谓谢施;无一而行,与道参差。严乎若国之有君,其无私德;繇繇乎若祭之有社,其无私福;泛泛乎其若四方之无穷,其无所畛域。兼怀万物,其孰承翼?是谓无方。

"Ĉiuj estaĵoj estas egalaj; do kiuj el ili estas mallongaj kaj kiuj estas longaj? Dum la Taŭo ne havas la finon, nek la komencon, ĉiuj aliaj estaĵoj havas siajn vivon kaj morton, sekve ĉio, kion vi atingis, estas nur portempa kaj nefidinda. Jen malplenaj, jen plenaj, ili neniam restas en la sama stato. La pasintaj jaroj ne estas revenigeblaj; la fluanta tempo ne estas haltigebla. Ili kreskas kaj kadukiĝas. Ili pleniĝas kaj malpleniĝas. Kiam ili finiĝas, ili rekomenciĝas. Jen kia estas la ĝenerala tendenco de la Taŭo kaj kia estas la universala vero de la estaĵoj. La vivo de la estaĵoj forpasas tiel rapide, kiel ĉevala galopo, ŝanĝiĝante en ĉiu moviĝo kaj moviĝante en ĉiu momento. Kion vi devas fari? Kion vi ne devas fari? — Nur lasu al ĉiuj estaĵoj sekvi sian naturan evoluon."

"万物一齐,孰短孰长?道无终始,物有死生,不恃其成。一虚一满,不位乎其形。年不可举,时不可止。消息盈虚,终则有始。是所以语大义之方,论万物之理也。物之生也,若骤若驰。无动而不变,无时而不移。何为乎,何不为乎?夫固将自化。"

"Tiuokaze," demandis la dio de la Flava Rivero, "kia do estas la valoro de la Taŭo?"

河伯曰:"然则何贵乎道邪?"

"Tiuj, kiuj konas la Taŭon," respondis la Mara Dio, "nepre komprenas la universalan veron de la estaĵoj; tiuj, kiuj komprenas la universalan veron de la estaĵoj, scias adapti sin al la cirkonstancoj; tiuj, kiuj scias adapti sin al la cirkonstancoj, lertas eviti malbonon, kiu povus fari al ili malutilon. Tiuj, kiuj estas dotitaj per perfekta virto, ne povas esti brulmortigitaj de la fajro, nek dronigitaj en la akvo, ne povas esti vunditaj de la varmego, nek de la frosto. Ili ne timas la atakojn de la rabobirdoj, nek de la rabobestoj. Tio ne signifas, ke ili estas imunaj kontraŭ tiuj malbonoj, sed ke ili scias distingi la sekurecon disde la danĝero, gardi sian malvarman sangon antaŭ malfeliĉo kaj feliĉo, kaj fari sian elekton aŭ decidon kun singardemo, kaj tial nenio en la mondo povas fari al ili malbonon.

北海若曰;"知道者必达于理,达于理者必明于权,明于权者不以物害己。至德者,火弗能热,水弗能溺,寒暑弗能害,禽兽弗能贼。非谓其薄之也,言察乎安危,宁于祸福,谨于去就,莫之能害也。

"Tial, estas dirite: 'La denaska homa naturo loĝas en la interno, kaj la altrudita homa konduto loĝas en la ekstero, dum la perfekta virto kuŝas en la denaska naturo.' Tiu, kiu konas la denaskan naturon kaj la altruditan konduton, scias adapti sin al la cirkonstancoj kaj fari ĝustan elekton aŭ decidon, kaj tiel povas reveni al sia denaska naturo kaj atingi la perfektecon tian, kia estas neesprimebla per la vortoj."

故曰:天在内,人在外,德在乎天。知天人之行,本乎天,位乎得,踯躅而屈伸,反要而语极。"

"Kio do estas la denaska naturo kaj kio do estas la altrudita konduto?" demandis la dio de la Flava Rivero.

曰:"何谓天?何谓人?"

"La bovo kaj la ĉevalo havas kvar piedojn," respondis la Mara Dio, "jen la denaska naturo. Oni bridas la kapon de la ĉevalo kaj oni metas ringon en la naztruojn de la bovo por kondukado, jen la altrudita konduto. Tial, estas dirite: 'Ne detruu la denaskan naturon per la altrudita konduto; ne detruu la denaskan dispozicion per afektaĵoj; ne oferu vian bonecon pro la famo.' Strikte observi tiujn ĉi principojn — jen kio estas nomata reveno al la denaska naturo."

北海若曰:"牛马四足,是谓天;落马首,穿牛鼻,是谓人。故曰:无以人灭天,无以故灭命,无以得殉名。谨守而勿失,是谓反其真。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin