Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §17-02

(GMT+08:00) 2018-08-10 08:51:35     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§17

§17-02

La unukrura monstro envias la miriapodon, ke tiu havas tiom da piedoj; la miriapodo envias la serpenton, ke tiu moviĝas sen piedoj; la serpento envias la venton, ke tiu flugas sen formo; la vento envias la okulon, ke tiu povas vidi; la okulo envias la menson, ke tiu povas pensi.

夔怜铉,铉怜蛇,蛇怜风,风怜目,目怜心。

La unukrura monstro diris al la miriapodo:

夔谓铉曰:

"Mi hopas per unu piedo; tio estas simpla kaj oportuna. Mi scivolas, kiel vi povas marŝi per tiom multe da piedoj."

"吾以一足跳踯而行,予无如矣。今子之使万足,独奈何?"

"Ne trafa estas via diro!" respondis la miriapodo. "Ĉu vi ne iam vidis iun, kiu kraĉas? Kiam la salivo estas elĵetita, la grandaj gutoj estas kiel perloj kaj la malgrandaj estas kiel eretoj de nebulo. Ili mikskonfuze falis en nekalkulebla nombro. Nun ke mi moviĝas laŭ mia denaska naturo, mi vere ne scias, kiel kaj kial mi agas tiamaniere."

铉曰:"不然。子不见夫唾者乎?喷则大者如珠,小者如雾,杂而下者不可胜数也。今予动吾天机,而不知其所以然。"

Post iom da tempo la miriapodo diris al la serpento:

铉谓蛇曰:

"Mi havas tiom multe da piedoj, dum vi havas neniun. Kial mi ne povas moviĝi tiel libere kiel vi?"

"吾以众足行,而不及子之无足,何也?"

"Kiel mi povus ŝanĝi la funkciojn de mia denaska naturo?" respondis la serpento. "Kial mi devus havi piedojn?"

蛇曰:"夫天机之所动,何可易邪?吾安用足哉!"

Poste la serpento demandis la venton:

蛇谓风曰:

"Kiam mi tordiĝadas antaŭen movante miajn spinon kaj flankojn, miaj movoj estas videblaj. Kaj tamen, kiam vi impete leviĝas de la Norda Maro kaj brue blovas dum la tuta vojo al la Suda Maro, viaj movoj estas nevideblaj. Kiel do tio fariĝas?"

"予动吾脊胁而行,则有似也。今子蓬蓬然起于北海,蓬蓬然入于南海,而似无有,何也?"

"Estas vere," respondis la vento, "ke mi impete leviĝas de la Norda Maro kaj brue blovas dum la tuta vojo al la Suda Maro, sed kiam oni montras fingrojn al mi, oni povas venkas min, kaj kiam oni premas min per la piedoj, mi povas fari nenion kontraŭ tio. Kaj tamen mi estas la sola, kiu povas rompi kolosajn arbegojn kaj detrui gigantajn domegojn. Jen kiel mi atingas grandan venkon suferante multenombrajn etajn malvenkojn. Neniu krom la saĝulo povas atingi tiajn grandajn venkojn."

风曰:"然,予蓬蓬然起于北海而入于南海也,然而指我则胜我,蝤我亦胜我。虽然夫折大木,蜚大屋者,唯我能也。故以众小不胜为大胜也。为大胜者,唯圣人能之。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin