Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §17-03

(GMT+08:00) 2018-08-13 17:01:05     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKSEPA

Aŭtuna riverŝvelo

秋水

 

§17

§17-03

Kiam Konfuceo estis plurvice sieĝata de la trupoj de la regno Song dum sia vojaĝo en la urbo Kuang, li senĉese kantis kun akompano de sia liuto. Zilu, lia disĉiplo, venis lin vidi dirante:

孔子游于匡,宋人围之,数匝,而弦歌不辍。子路入见,曰:

"Majstro, kial vi estas tiel gaja en la nunaj cirkonstancoj?"

"何夫子之娱也?"

"Alproksimiĝu kaj mi diros al vi la kialon. Jam de longe mi penas min elturni el mia malfeliĉo, sed vane. Tio estas destinita de mia sorto. Jam de longe mi penas atingi sukceson, sed vane. Tio estas ŝuldata al la malfavoreco de la tempo. Dum la regado de la reĝo Yao kaj la reĝo Shun ekzistis neniu el la popolanoj, kiu vivus en malfeliĉo, sed tio ne estis ŝuldata al ilia klereco; dum la regado de la reĝo Jie kaj la reĝo Zhou ekzistis neniu el la popolanoj, kiu vivus en feliĉo, sed tio ne estis ŝuldata al ilia malklereco. Tio estis ŝuldata al la tempo kaj la cirkonstancoj! Ne timi inundajn drakojn en la akvo, jen la kuraĝo de la fiŝistoj; ne timi rinocerojn, nek tigrojn sur la tero, jen la kuraĝo de la ĉasistoj; alfronti glavan klingon spite al la morto, jen la kuraĝo de la militistoj; scii, ke la feliĉo kaj la malfeliĉo estas deciditaj de la tempoj aŭ de la sorto, kaj brave maltimi la danĝerojn, jen la kuraĝo de la saĝuloj. Nu, vi do ne zorgu pri mi! Mia sorto jam estas antaŭdestinita de la Ĉielo."

孔子曰:"来,吾语汝。我讳穷久矣,而不免,命也;求通久矣,而不得,时也。当尧、舜而天下无穷人,非知得也;当桀、纣而天下无通人,非知失也;时势适然。夫水行不避蛟龙者,渔父之勇也;陆行不避兕虎者,猎夫之勇也;白刃交于前,视死若生者,烈士之勇也;知穷之有命,知通之有时,临大难而不惧者,圣人之勇也。由,处矣!吾命有所制矣!"

Post iom da tempo iu oficiro de la trupoj envenis kaj petis pardonon, dirante:

无几何,将甲者进,辞曰:

"Ni ĉirkaŭis vin pro tio, ke ni prenis vin por iu Yang Hu. Nun ni konfesas nian eraron kaj petas vian pardonon." Kaj ili retiriĝis.

"以为阳虎也,故围之;今非也。请辞而退。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin