Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §18-01

(GMT+08:00) 2018-08-17 14:44:33     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKOKA

Perfekta ĝojo

至乐

 

§18

§18-01

Ĉu efektive troviĝas perfekta ĝojo en la mondo? Ĉu efektive troviĝas iaj manieroj, en kiuj ni povas ĝui la vivon kun perfekta ĝojo? Se troviĝas iaj, kion do ni, por plenĝoje ĝui la vivon, devas fari kaj sur kio ni nin devas apogi? Kion ni devas eviti kaj kion ni devas adopti? Kion ni devas sekvi kaj kion ni devas forlasi? Kion ni devas ŝati kaj kion ni devas malŝati?

天下有至乐无有哉?有可以活身者无有哉?今奚为奚据?奚避奚处?奚就奚去?奚乐奚恶?

Tio, kion la tuta mondo respektas, estas la riĉaĵoj, la honoroj, la longviveco kaj la bona famo. Tio, kion la tuta mondo amas ĝui, estas la komforta vivo, la abunda nutraĵo, la luksaj vestoj, la belaj koloroj kaj la dolĉa muziko. Tio, kion la tuta mondo abomenas, estas la malriĉeco, la malnobleco, la antaŭmatura morto kaj la malbona famo. Tio, kion la tuta mondo prizorgas, estas la manko de komforta vivo, de abunda nutraĵo, de luksaj vestoj, de belaj koloroj kaj de dolĉa muziko. Se oni estas en manko de tiuj ĉi plezuroj de la vivo, oni maltrankviliĝas kaj ĉagreniĝas. Ho, kiel stulta oni estas en tia maniero bonfartigi sian korpon!

夫天下之所尊者,富贵寿善也;所乐者,身安厚味美服好色音声也;所下者,贫贱夭恶也;所苦者,身不得安逸,口不得厚味,形不得美服,目不得好色,耳不得音声。若不得者,则大忧以惧,其为形也亦愚哉!

La riĉuloj lacigas sin per intensa laboro, por amasigi pli da riĉaĵoj, ol kiom ili mem povos konsumi. Kiel superfluaj estas iliaj agoj en sia bonfartigo! La distingiĝuloj pensas kaj repensas tage kaj nokte pri la ĝusteco kaj malĝusteco de siaj agoj kaj paroloj. Kiel neglektemaj ili estas pri sia bonfartigo!

夫富者,苦身疾作,多积财而不得尽用,其为形也亦外矣!夫贵者,夜以继日,思虑善否,其为形也亦疏矣!

La homo naskiĝas en tiun ĉi mondon kune kun maltrankvilo kaj zorgoj. En la mensa konfuziteco la longvivuloj vivas sian longan vivon de maltrankvilo kaj zorgoj. Kiel mizeraj ili estas! Kiel fore ili sin distancigas de la bonfartigo! La herooj de martireco estas laŭdataj de la homoj en la mondo sed ili malsukcesis en la konservo de la vivo. Mi ne scias, ĉu iliaj meritoj estas bonaj aŭ ne. Eble mi devus pensi, ke iliaj meritoj estas bonaj, sed ili ja ne povis konservi sian vivon; eble mi devus pensi, ke iliaj meritoj ne estas bonaj, sed ili ja konservis la vivon de aliaj homoj.

人之生也,与忧俱生。寿者昏昏,久忧不死,何苦也!其为形也亦远矣!烈士为天下见善矣,未足以活身;以为不善矣,足以活人。

Tial proverbo diras, ke "kiam via lojala admono ne estas akceptita, vi devas ĝin retiri kaj deteni vin de plua disputo." Wu Zixu siatempe disputis kun la reĝo kaj estis mortigita; se li ne argumentus kun la reĝo, li ne akirus sian bonan famon. Nu, se tiel estas, ĉu do efektive troviĝas io, kio povus esti rigardata kiel bono?

故曰:"忠谏不听,蹲循勿争。"故夫子胥争之,以残其形;不争,名亦不成。诚有善吾有哉?

Koncerne tion, por kio la nunaj vulgaruloj klopodadas kaj en kio ili trovas ĝojon, mi ne scias, ĉu ilia feliĉo estas vera aŭ ne. Koncerne tion, en kio la vulgaruloj trovas ĝojon — tion, kion la homoj en la mondo ĉasas amase kaj konkure per ĉiuj siaj fortoj kaj kion ili universale nomas ĝojo — mi ne scias, ĉu ilia ĝojo estas vera aŭ ne. Ĉu do efektive troviĝas io, kio povus esti rigardata kiel ĝojo? Laŭ mi, la vera ĝojo kuŝas en la sindeteno disde la agado, dum la vulgaruloj rigardas ĝin kiel la plej grandan malĝojon. Tial proverbo diras: "La plej granda ĝojo estas sen ĝojo; la plej granda famo estas sen famo."

今俗之所为与其所乐,吾又未知乐之果乐邪?果不乐邪?吾观夫俗之所乐,举群趣者,径径然如将不得已,而皆曰乐者,吾未之乐也,亦未之不乐也,果有乐无有哉?吾以无为诚乐矣,又俗之所大苦也。故曰:"至乐无乐,至誉无誉。"

En tiu ĉi nia mondo la ĝusta kaj la malĝusta estas nedifineblaj, sed malgraŭe la sindeteno disde la agado povas helpi solvi tiun ĉi embarason. Detenante nin de la agado ni plej proksimiĝas al la perfekta ĝojo kaj la bonfarto. Permesu al mi provi fari eksplikon. La ĉielo estas klara pro tio, ke ĝi faras nenion; la tero estas kvieta pro tio, ke ĝi faras nenion. Ĉar la ĉielo kaj la tero ambaŭ faras nenion, ĉiuj estaĵoj en la mondo naskiĝas el ilia harmonia kuniĝo. Obskuraj kaj maldiafanaj, ili ŝajnas veni de nenie. Maldiafanaj kaj obskuraj, ili ŝajnas lasi nenian postesignojn. Ĉiuj estaĵoj en la mondo, malgraŭ sia granda diverseco, naskiĝas egale en tia maniero. Tial, kiel estas dirite, "La ĉielo kaj la tero faras nenion kaj nenio ne naskiĝas el ili." Kaj tamen kiuj el la homoj do povus sin deteni de sia agado?

天下是非果未可定也。虽然,无为可以定是非。至乐活身,唯无为几存。请尝试言之:天无为以之清,地无为以之宁。故两无为相合,万物皆化。芒乎忽乎,而无从出乎!忽乎芒乎,而无要象乎!万物职职,皆从无为殖。故曰:"天地无为也而无不为也。"人也孰能得无为哉!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin