Amo de patrino (trad.) | Pej Piaŭ | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-08-20 09:34:53     Redaktoro:Ema

Amo de patrino

Verkis: Bing Xin (1900 - 1999)

Tradukis: Pej Piaŭ

Iafoje, kiam mi estis juneta, subite mi iris al mia patrino kaj, levante la vizaĝon, diris: "Panjo, por kio ekzakte vi amas min?" La patrino ĉesigis sian kudradon. Kun sia vango, kiu kontraŭpremis mian frunton, milde kaj senhezite ŝi respondis: "Por nenio, - nur ĉar vi estas mia filino!"

Amiketoj! Mi ne kredas, ke en la mondo ankoraŭ estus tia homo, kia povus diri tian frazon! "Por nenio" - tiuj ĉi du vortoj, kiom rezolutis, kiom senturniĝemis, dum ili diriĝis el ŝia buŝo! Ŝi amas min ne ĉar mi havas la nomon "Bing Xin" aŭ iun alian nomon niamondan; ŝia amo estas sen iu ajn kondiĉo, sed kun nur unu sola kaŭzo: mi estas ŝia filino. Unuvorte, ŝia amo ĉion ekskluzivas, ĉion esceptas, kaj ĉion, kio min ĉirkaŭas, malkovras popece. Ĝi estas elemento el kiu mi fariĝis kaj kiu amas min mem!

Eĉ se mi nun kaŝus min post la kulisoj, ŝanĝus mian dudek-jaran historion kaj mian ĉion, kaj tiam irus al ŝi – kvankam neniu min rekonus en la mondo – ŝi ankoraŭ ĉirkaŭus min per la forta, senlima amo. Ŝi amas mian korpon, mian animon, mian ĉirkaŭon kaj mian ĉion el la paseo, futuro kaj nuno.

La ĉielaj steloj furioze pluvus sur maron, susurante; la marondoj kiel montoj kolerege impetus; ĉiaj domoj sur la tero turniĝus; la ĉielo, kiel blua papero, envolviĝus; la arbofolioj dancus ĉie en la aero, la birdoj reflugus en sian neston, kaj la kvarpieduloj kaŝiĝus en la groton: en la tumulto de ĉio, nur se mi povus trovi ŝin kaj ĵeti min en ŝian sinon, ĉio de la mondo kredus je ŝi! Ŝia amo al mi ne aliiĝus, eĉ ĉio pereus!

Ŝia amo ĉirkaŭas ne nur min, sed ankaŭ, ĝenerale, ĉiujn kiuj min amas; kaj pro tio, ke ŝi min amas, ŝi amas ankaŭ ĉiujn gefilojn, kaj eĉ ĉiujn patrinojn, sub la ĉielo. Amiketoj! Mi diras al vi unu frazon, kiun la infanoj trovas tre simpla, sed la plenkreskuloj ege mistera: "La mondo kreiĝis ĝuste tiel!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin