Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §18-03

(GMT+08:00) 2018-08-21 13:42:31     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKOKA

Perfekta ĝojo

至乐

 

§18

§18-03

Zhili Shu kaj Gujie Shu faris turisman vojaĝon al la monteto Mingbo sur la ebenaĵo proksime de la montaro Kunlun, kie estis la tombo de la Flava Imperiestro. Subite aperis tumoro sur la maldekstra kubuto de Gujie Shu. Li estis kaptita de timo kaj ekhavis abomenon.

支离叔与滑介叔观于冥伯之丘,昆仑之虚,黄帝之所休。俄而柳生其左肘,其意蹶蹶然恶之。

"Ĉu vi abomenas tiun ĉi tumoron?" demandis Zhili Shu.

支离叔曰:"子恶之乎?

"Tute ne. Kial mi devus ĝin abomeni? La vivo estas nur pruntaĵo; dank' al la depruntado oni naskiĝas. La vivo estas nur la ariĝo de polveroj kaj malpuraĵoj. Tiu ĉi tumoro, kiu kreskas sur mia pruntaĵo, estas nenio alia ol polvero. La vivo kaj la morto sin sekvas kiel la tago kaj la nokto. Plie, vi kaj mi venis ĉi tien por observi la transformiĝadon de estaĵoj. Nun ke transformiĝo trafis min, kial do mi devus ĝin abomeni?"

"滑介叔曰:"亡,予何恶!生者,假借也。假之而生生者,尘垢也。死生为昼夜。且吾与子观化而化及我,我又何恶焉!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin