Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §18-05

(GMT+08:00) 2018-08-28 09:07:33     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKOKA

Perfekta ĝojo

至乐

 

§18

§18-05

Kiam Yan Hui, disĉiplo de Konfuceo, ekvojaĝis orienten al la regno Qi, Konfuceo havis maltrankvilan mienon. Zigong, alia disĉiplo de Konfuceo, stariĝis de sur sia sidmato kaj demandis: "Ĉu mi povus permesi al mi demandi, kial la vojaĝo de Yan Hui vin maltrankviligas?"

颜渊东之齐,孔子有忧色。子贡下席而问曰:"小子敢问:回东之齐,夫子有忧色,何邪?"

"Bonan demandon vi metis! Iam mi aŭdis diron de Guanzi, kiun mi ĉiam trovas vera. Li diris: 'La malgranda sako ne povas enteni grandan objekton; ŝnuro tro mallonga ne povas atingi la fundon de puto.' Tiu ĉi diro signifas, ke la Destino antaŭdecidas ĉiujn aferojn kaj ke ĉiu el tiuj aferoj havas sian propran antaŭdeciditecon, kiu estas neniel ŝanĝebla. Mi timas, ke Yan Hui parolos kun la regnestro de Qi pri la manieroj de la regado de la reĝo Yao, la reĝo Shun kaj la Flava Imperiestro kaj la instruoj de Suiren kaj Shennong. La regnestro de Qi ekzamenos sin mem en siaj pensoj kaj trovos la vortojn de Yan Hui super sia kompreno. Li estos en duboj pri tio, kion li ne komprenos, kaj sekve povos mortigi Yan Hui pro malfido.

孔子曰:"善哉汝问。昔者管子有言,丘甚善之,曰:'褚小者不可以怀大,绠短者不可以汲深。'夫若是者,以为命有所成而形有所适也,夫不可损益。吾恐回与齐侯言尧、舜、黄帝之道,而重以燧人、神农之言。彼将内求于己而不得,不得则惑,人惑则死。

"Ĉu vi neniam aŭdis pri la rakonto pri mara birdo, kiu sidiĝis ie proksime de la ĉefurbo de la regno Lu? La suvereno iris persone por bonvenigi ĝin kaj proponi al ĝi bonan vinon. Ĝi estis portita en la Prapatran Templon, kie la muziko Jiushao estis ludata por amuzi ĝin, kaj porkaĵo, bovaĵo kaj ŝafaĵo estis preparitaj por nutri ĝin. Konfuzita kaj malgaja, la mara birdo ne kuraĝis manĝi eĉ unu pecon da viando, nek trinki eĉ unu guton da vino; kaj ĝi mortis en la tria tago.

"且汝独不闻邪?昔者海鸟止于鲁郊,鲁侯御而觞之于庙,奏《九韶》以为乐,具太牢以为膳。鸟乃眩视忧悲,不敢食一脔,不敢饮一杯,三日而死。

"La suvereno provis prizorgi la birdon kvazaŭ li prizorgus sin mem. Por prizorgi la birdon en ĝia propra maniero, necesus lasi al ĝi sidi en profunda arbaro, libere flugi super insuletoj, flosi en la riveroj kaj lagoj, nutri sin per angiloj kaj aliaj fiŝetoj, flugi kaj ripozi kun aliaj birdoj de sia speco kaj vivi laŭ sia plaĉo. Kial fari tian laŭtan bruon al la birdo, kiu forte abomenas la homan voĉon? Se la famaj muzikaĵoj Xianchi kaj Jiushao estus ludataj sur la sovaĝejo, la birdoj forflugus, la kvarpieduloj forkurus, kaj la fiŝoj profundiĝus al la akvofundo. Nur homoj venus kaj kolektiĝus por aŭskulti la muzikon. La fiŝoj gaje vivas en akvo, dum la homoj mortas en la akvo. Ĉar la diferencoj ekzistas inter la homoj kaj la fiŝoj, ili devas havi ankaŭ diferencajn ŝatojn kaj malŝatojn. Jen kial la antikvaj saĝuloj ne esperis, ke ĉiu havos la saman talenton aŭ plenumos la saman aferon. La nomoj devas konformi al la efektiveco, kaj la deco devas konformi al la cirkonstancoj. Tio estas nomata "la kompreno de la universala leĝo de la naturo kaj la ĝuado de la eterna beno".

"此以己养养鸟也,非以鸟养养鸟也。夫以鸟养养鸟者,宜栖之深林,游之坛陆,浮之江湖,食之鳅攸,随行列而止,委迤而处。彼唯人言之恶闻,奚以夫哓哓为乎!咸池九韶之乐,张之洞庭之野,鸟闻之而飞,兽闻之而走,鱼闻之而下入,人卒闻之,相与还而观之。鱼处水而生,人处水而死。彼必相与异其好恶,故异也。故先圣不一其能,不同其事。名止于实,义设于适,是之谓条达而福持。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin