Ĉe la ponteto (trad.) | Liu Hongyuan | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-08-29 14:49:34     Redaktoro:Li

ĈE LA PONTETO

 

Verkis Xu Dishan

Elĉinigis Liu Hongyuan

 

Nia loĝejo troviĝas ĝuste apud la Persik-rivereto. Laŭlonge de ambaŭ bordoj videblas amaso da persik-arboj, kies fruktoj kaj folioj speguliĝas en la akvo, kaj tio des pli montriĝas la kvieteco kaj trankvileco sur la bordoj de la rivereto. Tute neatendite, tiuj, kiuj haste fuĝis, povas eĉ ĝui tian pitoreskan vidaĵon! Ĉiutage ni ludas en la arbaro, kaj kelkfoje lante paŝas trans la ponteto por serĉi la nove kreskantajn sukerkanojn en la ĝardeno de iu nia amiko.

Tiutage ni volis denove iri al la sukerkan-ĝardeno. Apenaŭ ni transpaŝis la ponteton, ni trovis A-Fang, posedanteton de la ĝardeno, sidanta sub la ponteto kun sombra mieno.

"Leviĝu, Fraĉjo A-Fang, kaj konduku nin en vian ĝardenon." Li levis la kapon, ĵetis al ni rigardon, sed nenion diris.

Mia frato diris, "A-Fang, ĉu vi ne diris, ke vi forlavos ĉiajn viajn ĉagrenojn tuj kiam vi estas ĉe la akvo? Ĉu vi ne diris ankaŭ, ke vi estus kiel ĉe-akva libelo? Vidu do, kiel tiu libelo sur la plumeca amaranto povus kompari kun vi?"

"Nu, jes! Tamen la hodiaŭa tago estas por mi unuafoje ĉagrena."

Ni ĉiuj iris malsupren al la bordo kaj staris ĉirkaŭ li por informiĝi pri tio. Li diris, "Hong'er ĵus falis en la akvon!" De antaŭ sia naskiĝo Hong'er jam fariĝis lia fianĉino kaj ili kune ludis preskaŭ ĉiutage. Aŭdinte kion li diris, ni ĉiuj estis mirigitaj. Fraĉjo diris, "Se tiel, ĉu vi povus eĉ plu sidi silente ĉi tie? Kial ne iun venigi senprokraste?"

"Sed mi timas, ke, se mi hejmeniros, ĉagrenoj tuj venos en la koron de mia panjo unu post alia, kiel persikoj kreskas sur la arbo. Mi preferas sola ĉagreniĝi ĉi tie, ol informi ŝin pri tio."

Antaŭ ol mi finis miajn vortojn, fraĉjo jam sage kuris al la hejmo de Hong'er. Dum A-Fang kunŝovis la brovojn, mi senhelpe rigardis lin kaj nenion diris.

"Kiu falis en la akvon?"

Mi rekonis, ke tio estas la voĉo de Hong'er. Turniĝinte mi ekrigardis, ke vere venis fraĉjo kune kun Hong'er. Ŝi ridetante venis antaŭ Fraĉjon Fang, kiu ŝajne mirigite rigardis ŝin. Post longa silento li diris, "Ĉu ne plenumiĝus viaj vortoj? Ĵus mi rapidis al la bordo por rigardi mian figuron en la akvo. Mi metis Hong'er sur la arbo kaj, tute nerimarkite, la venteto svingis ĝin en la akvon. Tuj ĝi fordrivis laŭ la fluanta akvo. Kiam mi turniĝis por ĝin brakumi, ĝi jam forestis."

Nur tiam Hong'er eksciis, ke tio, kio falis en la akvon, estas nenio alia ol la de ŝi donacita pupo-knabineto. Ŝi iam diris al A-Fang, ke tiu pupo ankaŭ nomiĝas Hong'er. Se li perdus ĝin, li egale perdus ŝin. Estis ne mirinde, ke Fraĉjo Fang tiel singarde ĝin prizorgas.

Efektive, Fraĉjo Fang kredis, ke la vortoj de Hong'er devus esti absolute veraj, sed li estis en dubo pri la hodiaŭa okazaĵo. Li diris, "Ej, kion vi diris ne estas vera! Nur nun mi eklernis, ke perdi vian donacon ne signifus perdi vin, kaj ke, nur se vi vere perdiĝus, tio kalkuliĝus al perdo."

Mia frato diris al Hong'er, "Hazardaj vortoj estas ja konvinkaj. La firma konvinko al vi de Fraĉjo Fang estas senatende rompita de vi por la unua fojo!"

Hong'er tamen ne maltrankviliĝis kaj nur senzorge diris, "Konvinko estas nenio, nur la vero utilas! … Nu, bone, pere de tio mi povis ekscii pri li. Do kial ni ne iru al la sukerkan-ĝardeno?"

Ni kune iris al la sukerkan-ĝardeno. Kaj Fraĉjo Fang englutis la ĵusan ĉagrenon kune kun la dolĉa suko.

(El Noveloj Monate, nro 8, volumo 13, aŭguste 1922)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin