ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO DEKOKA
Perfekta ĝojo
至乐
§18
§18-06
Iam Liezi faris vojaĝon. Li hazarde vidis centjaran kranion tiam, kiam li ripozis kaj manĝis sur la vojrando. Li eltiris el la tero herbon kaj direktis ĝin al la kranio, dirante:
列子行食于道从,见百岁骷髅,攘蓬而指之曰:
"Nur vi kaj mi scias, ke vi ne mortis, nek vivis. Ĉu vi vere malĝojas? Ĉu mi vere ĝojas?" (El la vidpunkto de Liezi, la kranio estis mortinta, dum li estas vivanta; sed el la vidpunkto de la kranio, Liezi estas mortinta, dum ĝi mem estas vivanta. La morto kaj la vivo estas en senfina transformiĝado unu en la alian, kaj tial, en la lasta analizo, ekzistas ja nek vera morto, nek vera vivo — trad.)
"唯予与汝,知而未尝死、未尝生也。汝果养乎?予果欢乎?"