Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §18-07

(GMT+08:00) 2018-08-31 09:50:50     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKOKA

Perfekta ĝojo

至乐

 

§18

§18-07

Inter la diversaj specioj estas mikroorganismo, kiu propagiĝas en la akvo. Ĝi fariĝas musko sur la akvomarĝeno kaj ĝi fariĝas plantago sur la altaĵoj. La plantago fariĝas akvoplantago, kies radiko fariĝas la larvo de la sterkoskarabo kaj kies folio fariĝas la papilio. Baldaŭ poste la papilio fariĝas insekto en formo de deĵetita haŭto. Tiu insekto, kiu estas nomata quduo, vivas sub la kuirforno. Post mil tagoj la quduo fariĝas birdo nomata ganyugu, kies salivo siavice fariĝas insekto nomata simi, kiu siavice fariĝas ankoraŭ alia insekto nomata shixi, el kiu naskiĝas la insekto nomata yilu. La insekto nomata huangkuang naskiĝas el la insekto nomata jiuyou; la insekto nomata maorui naskiĝas el la insekto nomata fuquan. La herbo yangxi vivas kun la bambuo, kiu jam ne ŝosas, kio naskas insekton nomatan qingning, kiu siavice naskas la leopardon. La leopardo siavice naskas la ĉevalon, kiu ree siavice naskas la homon. La homo, siavice, revenas al la mikroorganismo. Ĉiuj estaĵoj en la mondo venas el mikroorganismo kaj revenas al ĝi.

种有几,得水则为绝,得水土之际,死为蛙嫔之衣,生于陵屯,则为陵泻,陵泻得郁栖则为乌足,乌足之根为挤螬,其叶为蝴蝶。蝴蝶胥也,化而为虫,生于灶下,其状若脱,其名为煦掇。煦掇千日为鸟,其名为乾余骨。乾余骨之沫为斯弥,斯弥为食醢。颐辂生乎食醢,黄祝生乎九猷,瞀芮生乎腐螺,羊奚比乎不荀,久竹生青宁,青宁生程,程生马,马生人,人又反入于机。万物皆出于机,皆入于机。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin