Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §19-01

(GMT+08:00) 2018-09-05 15:26:38     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKOKA

Perfekta ĝojo

至乐

 

§19

§19-01

Tiu, kiu havas plenan komprenon pri la esenco de la vivo, ne serĉas tion, kion lia vivo ne povas atingi; tiu, kiu havas plenan komprenon pri la esenco de la Destino, ne serĉas tion, kion lia inteligenteco ne povas atingi. Por nutri la fizikan formon necesas sin provizi per materialoj; tamen ekzistas iuj, kies fizika formo ne estas bone nutrata, kvankam abundo da materialoj estas en ilia posedo. Por la konservado de la vivo plej gravas malebligi, ke la vivo apartiĝu de la fizika formo; tamen ekzistas iuj, kies vivo jam ne ekzistas, kvankam ilia fizika formo ankoraŭ ekzistas. La veno de la vivo ne povas esti rifuzita, kaj la foriro de la vivo ne povas esti malhelpata. Ho ve!

达生之情者,不务生之所外以为;达命之情者,不务知之所无奈何。养形必先之以物,物有余而形不养者有之矣。有生必先无离形,形不离而生亡者有之矣。生之来不能却,其去不能止。悲夫!

Oni kredas, ke la vivo povas esti konservata per nutrado de la fizika formo, sed se la nutrado de la fizika formo ne estas sufiĉa por la konservo de la vivo, kio alia do tiam estas farinda en tiu ĉi mondo? La nutrado de la fizika formo ja ne meritas esti farata, kaj tamen oni ne povas ne tion fari, ĉar tio estas neevitebla.

世之人以为养形足以存生,而养形果不足以存生,则世奚足为哉!

Tiu, kiu volas liberigi sin de la ŝarĝo nutri sian fizikan formon, prefere forlasas la mondajn aferojn. Forlasinte la mondajn aferojn li povas esti libera de tiuj aferoj; estante libera de mondaj aferoj li povas teni sian koron pura kaj kvieta; tenante sian koron pura kaj kvieta li povas akordiĝi kun la naturo; akordiĝante kun la naturo li povas proksimiĝi al la Taŭo. Kial la mondaj aferoj devas esti forlasitaj? Kial la vivo devas esti forgesita? Forlasinte la mondajn aferojn li ne plu penigas sian fizikan formon; forgesinte sian vivon, li ne plu malŝparas sian vitalan energion. Sana fizika formo kaj sufiĉa vitala energio ebligas al li konformiĝi kun la naturo. La ĉielo kaj la tero naskas ĉiujn estaĵojn en la mondo. La kombino de la jino kaj la jango donas formon al la estaĵoj; ilia apartiĝo estigas novan komencon. La perfekta stato de la fizika formo kaj la vitala energio siavice helpas al la naturo ŝanĝiĝi.

虽不足为而不可不为者,其为不免矣!夫欲免为形者,莫如弃世。弃世则无累,无累则正平,正平则与彼更生,更生则几矣!事奚足弃而生奚足遗?弃事则形不劳,遗生则精不亏。夫形全精复,与天为一。天地者,万物之父母也。合则成体,散则成始。形精不亏,是谓能移。精而又精,反以相天。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin