Odo al kamelifloroj (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-09-10 09:14:31     Redaktoro:Li

Odo al kamelifloroj

Verkis Yang Shuo

Tradukis Vejdo

Dum longa restado en fremdlando mi neeviteble naskas sopiremon al la patrio. Kiam min kaptis forta sopiremo, mi ekhavis ideon: kiel bona estos tio, se mi bildigos la fizionomion kaj trajtojn de la patrio kaj prezentos ĝin antaŭ miaj okuloj ĉiumomente! Mi konsiliĝis pri tia ideo kun kamaradino, kiu lertas en pentrado de ĉinaj tradiciaj pentraĵoj, kaj petis ŝin fari tian pentraĵon por mi. Ŝi tamen diris: "Tio estas malfacila. Kion mi pentru? Ne taŭgus, se mi nur pentrus fragmentojn de montoj kaj riveroj. Kaj plie estus malfacile disponigi diversajn kolorojn. Eĉ se oni elfarus diversajn kolorojn kaj utiligus ilin ĉiujn, ĉu oni povus per ili bone prezenti la fizionomion de la patrio?" Pensante, ke ŝi estas prava, mi flankenmetis la ideon.

Februare de la kuranta jaro mi revenis de fremdlando. Kiam mi surpaŝis la teron de Kunming, mi sentis min ebria. Mi estas nordano. Laŭ sezono, tiam la nordo eble dronas en flirtanta neĝado kaj ĝiaj riveroj kaj montoj aspektas mizere malgrasaj, dum en Yunnan la printempo rapidigas siajn paŝojn kaj urĝas disfloradon, kiel akuŝakcelistino.

La loko en la plej prospera disflorado estas la templo Huating sur la okcidenta monto. Ankoraŭ ne atinginte la pordon de la templo, mi jam flaris strion da delikata bonodoro, kiu rekte penetris en mian internon. Ili estas umefloroj, kiuj konsistas el ruĝaj, blankaj, verdaj kaj cinabraj umefloroj, plenigante ĉiujn arbojn. Ĉiu arbo plena je umefloroj elspiras poezian etoson. Blankaj magnolifloroj aspektas iome velkintaj, kaj helflavaj floroj de vintraj jasmenoj ĝuste troviĝas en pompeco. La printempa pejzaĝo estas multoble pli bela ol la sorĉa akvo en la lago Dianchi.

Fakte ĝi ne estas la plejbelaĵo de la printempo. Jen vidu la arbon, kiu altas ĝis la ĉirkaŭrando de la tegmento de la templo Huating. El inter ĝiaj oleecaj junverdaj folioj elŝoviĝas centoj da floregoj kun grasaj petaloj, tiel brile ruĝaj, kiel ardantaj fajroj. Ili estas famkonataj kamelifloroj. Sen vidi tiujn florojn vi ne komprenus la belecon de la verso "Printempo profundas kiel maro".

Estis ĝusta tempo aprezi kameliflorojn. Mi vizitis la templon Huating kaj vojaĝis al la lago Heilong spite al delikata pluveto. Tiuj du lokoj estas la pitoreskejoj kun pompantaj kamelifloroj. Mi pensis, ke kamelifloroj certe videblas rare, sed dum mia vojaĝo mi vidis de tempo al tempo skarlatajn florojn apud bambubariloj aŭ pajlokabanoj. Amiko diris al mi: "Tio ne estas mirinda. En Dali preskaŭ ĉiuj familioj kultivas kameliflorojn. Kiam la sezono de disflorado alvenas, la floroj de diversaj specoj konkuras inter si per sia ĉarmeco. Jen vere bela pejzaĝo!"

Mi nevole enpensiĝis vizaĝe al la kamelifloroj. Jes, ili estas belaj. Ĉiuj belaj aferoj en la vivo estas elkreitaj per laboro. Kiuj akvumas tiujn florojn per sia ŝvito kaj flegas florplantidojn kiel siajn infanojn, tagnokte kaj de jaro al jaro, tiel ke ili elkulturas tiom belajn florojn? Ni devas ŝuldi nian dankemon al tiuj, kiuj beligas nian vivon.

Pu Zhiren estas unu el tiuj lertaj majstroj, kiun mi renkontis ĉe la bordo de la lago Verda, kie multas kamelifloroj en prospero kaj ruĝe kovras vastaĵon, kvazaŭ kolorriĉa nubo falanta sur la lagbordon. Li kondukis min tra kamelifloroj kaj konigis al mi la alinomojn de tiuj floroj, kiaj Granda Agato, Neĝa Leono, Papilia Flugilo, Purpura Robego... kaj multaj similaj. Poste tirklinante trunketon de kameliarbo, li diris: "Tiu ĉi estas nomata Infana Vizaĝo, kiu havas malfruan disfloradon kaj ekportas florburĝonojn antaŭ nelonge. Ĝiaj floroj estas helruĝaj, la plej belaj el kamelifloroj."

Mi demandis: "Kiel antikvuloj diris, facilas spekti florojn, sed malfacilas kultivi florojn. Certe tre malfacilas kultivi kameliflorojn, ĉu ne?"

Li respondis: "Ne tre malfacile, nek facile. Kamelifloroj havas siajn karakterizojn. Oni devas doni grandan atentemon al la grundo kaj klimato, en kiuj ili kreskas. Ili timas ventblovojn kaj sunumadon. Ili tre ŝatas la medion duonmalluman kaj duonluman. La plej abomenindaj estas insektoj. Troviĝas speco de insektoj, kiuj povas enŝoviĝi en la koron de floroj. Se tia insekto entrudiĝos, la floroj mortos. Oni devas pene trakti multajn ĝenaĵojn dum la tuta jaro."

"Kameliarbo ne povas vivi longe, ĉu?" mi metis alian demandon.

Li respondis: "Tre longe. Ĉe la templo Huating staras kameliarbo nomata Pina Skvamo, kiu jam vivas pli ol kvin cent jarojn ekde la Ming-dinastio. Kiam ĝi disfloras, ĝi povas doni pli ol mil florojn."

Mi aŭtomate eligis surprizitan ekkrion. Mi vere ne imagis, ke la kameliarbo, kiun mi vidis ĉe la templo Huating, havas tiel longan historion.

Miskomprenante, kion mi pensas, li tuj klarigis: "Ĉu vi ne kredas? En la tereno de Dali kreskas pli maljuna arbo de pli ol mil jaroj, laŭ eldiro de maljunuloj. Kiam ĝi disfloras, ĝi portas sennombrajn florojn. Pro tio oni nomas ĝin Kameliarbo kun Dek Mil Floroj. Ĝia trunko tiom dikas, ke kelkaj homoj ne povas kune ĉirkaŭpreni ĝin." Dirante, li faris la pozon de ĉirkaŭpreno per ambaŭ brakoj.

Mi entuziasme rigardis liajn manojn kaloplenajn kaj algluitajn per freŝa grundo. Poste mi direktis mian rigardon al lia vizaĝo. Ĉe liaj okulanguloj ĉiziĝis profundaj faltoj, de kio, sen demandi, oni facile divenas, ke li estas spertoriĉa kaj sufertravivinta mezaĝulo. Se li foriros de vi kaj eniros en homamason, li tuj malaperos senspure kaj oni neniel facile trovos lin. Jen li estas tiel ordinara laborulo. Tamen ĝuste tiuspecaj laboruloj penadas kultivi florojn kaj arbojn per ĉiuj siaj energioj dum la tuta jaro por beligi nian vivon. Beleco estas elkreita tiamaniere.

Ĝuste tiam grupo da infanoj venis spekti kameliflorojn. Levante la ruĝetan vizaĝeton, ili dolĉe ridis kaj senĉese pepadis.

"La floroj de Infana Vizaĝo ekdisfloras," mi diris.

Post iom da stuporiĝo li tuj venis al la kompreno kaj li ridetante diris: "Ja vere. Neniaj floroj estas pli okulplaĉaj ol tiuj ĉi floroj de Infana Vizaĝo."

Ideo subite saltis en mian cerbon kaj prezentis skizon de bildo. Se oni pentros grandan floron de Infana Vizaĝo ĵus disflorantan kun roseroj per la plej densa kaj plej freŝa cinabra ruĝo, ĉu ĝi simbolos la fizionomion de la patrio? Se mi surpaperigos tiun ĉi simplan skizon kaj sendos ĝin al la pentristino en fremdlando, eble ŝi volontos fari konsideron kaj elbaki tiun ĉi pentraĵon, ĉu ne?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin