Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §19-03

(GMT+08:00) 2018-09-10 14:39:52     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKOKA

Perfekta ĝojo

至乐

 

§19

§19-03

Kiam Konfuceo vojaĝis al la regno Chu, li vidis en arbaro maljunan ĝibulon, kiu kaptadis cikadojn per stango kun glueca ekstremaĵo tiel lerte, kvazaŭ li kolektus ilin per la mano.

仲尼适楚,出于林中,见佝偻者承蜩,犹掇之也。

"Vere lerta vi estas," diris al li Konfuceo. "Ĉu vi havas specialan metodon?"

仲尼曰:"子巧乎,有道邪?"

"Mi havas ian," respondis la ĝibulo. "Jen la metodo: post kvin aŭ ses monatoj da ekzerciĝado, se mi metis du buletojn sur la pinton de la stango kaj ili ne falis, mi sciis, ke mi povas maltrafi ne multajn cikadojn. Se mi metis tri buletojn sur la pinton de la stango kaj ili ne falis, mi sciis, ke mi povas maltrafi ne pli ol unu el dek cikadoj. Se mi metis kvin buletojn sur la pinton de la stango kaj ili ne falis, mi sciis, ke mi povas kapti cikadojn tiel facile, kvazaŭ mi kolektus ilin per mia mano. Mi nun staras tiel firme, kiel arba trunko, kaj tenas mian brakon tiel senmove, kiel branĉo sekiĝinta. Meze de la senlima vasteco de la ĉielo kaj la tero, kun la multego da estaĵoj ĉirkaŭe, mi pensas pri nenio alia ol la cikadaj flugiloj. Mi estas tiel koncentrita, ke nenio povas deturni mian menson de sur la cikadaj flugiloj. Kiel do mi povus malsukcesi en kaptado de la cikadoj?"

曰:"我有道也。五六月累丸二而不坠,则失者锱铢;累三而不坠,则失者十一;累五而不坠,犹掇之也。吾处身也,若橛株拘;吾执臂也,若槁木之枝。虽天地之大,万物之多,而唯蜩翼之知。吾不反不侧,不以万物易蜩之翼,何为而不得!"

Konfuceo sin turnis al siaj disĉiploj kaj diris:

孔子顾谓弟子曰:

"'La nedistriĝo nutras la sinkoncentradon.' Ĉu tio ne estas dirata pri tiu ĉi maljuna ĝibulo?"

"'用志不分,乃凝于神'。其佝偻丈人之谓乎!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin