Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §19-04

(GMT+08:00) 2018-09-11 09:17:43     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKOKA

Perfekta ĝojo

至乐

 

§19

§19-04

Yan Hui demandis Konfuceon, dirante:

颜渊问仲尼曰:

"Kiam mi transpasis la abismon Shangshen, la pramisto manipulis sian boaton kun mirinda lerteco. Mi demandis lin: 'Ĉu tia lerteco estas lernebla?' Li respondis: 'Jes. Bona naĝanto povas ellerni ĝin tre baldaŭ. Bona plonĝanto povas ellerni ĝin eĉ se li neniam antaŭe vidis boaton.' Mi petis pluan klarigon, sed li diris nenion pli. Ĉu vi povus diri al mi, kion signifas la parolo de la pramisto?"

"吾尝济乎觞深之渊,津人操舟若神。吾问焉曰:'操舟可学邪?'曰:'可。善游者数能。若乃夫没人,则未尝见舟而便操之也。'吾问焉而不吾告,敢问何谓也?"

"Bona naĝanto," respondis Konfuceo, "povas ellerni ĝin tre baldaŭ, ĉar li jam forgesis la akvon kaj ĝian danĝeron. Bona plonĝanto povas ellerni ĝin eĉ se li neniam antaŭe vidis boaton, ĉar li rigardas la abismon kiel monteton kaj la renversiĝon de la pramo kiel la retroiro de ĉaro. Dekmiloj da tiaj scenoj lin tute ne influas, nek ĝenas. Kien ajn li iras, li restas en trankvileco. Tiu, kiu vetas per tegoloj, ludas kun lerteco; tiu, kiu vetas per arĝentaj bukoj, ludas kun maltrankvilo; tiu, kiu vetas per oro, ludas kun konfuziteco. Lia lerteco estas la sama, sed lia maltrankvilo kreskas kun la plivaloriĝo de la vetaĵo. Konsideroj pri eksteraj aferoj ĉiam mallertigas la homon en lia interno."

仲尼曰:"善游者数能,忘水也;若乃夫没人之未尝见舟而便操之也,彼视渊若陵,视舟之覆,犹其车却也。覆却万方陈乎前而不得入其舍,恶往而不暇!以瓦注者巧,以钩注者惮,以黄金注者昏。其巧一也,而有所矜,则重外也。凡外重者内拙。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin