Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §19-06

(GMT+08:00) 2018-09-13 08:50:05     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKOKA

Perfekta ĝojo

至乐

 

§19

§19-06

Vestita en nigra robo, la oficisto, kiu plenumis oferajn ritojn, iris al la porkostalo kaj diris al la porkoj:

祝宗人玄端以临牢荚说彘,曰:

"Kial vi devas timi la morton? Mi nutre grasigos vin dum tri monatoj. Poste, post dek tagoj da abstinado kaj tri tagoj da fastado, mi sternos por vi blankajn stipojn kaj metos viajn ŝultrojn kaj postaĵon sur skulptitan ofervazon. Ĉu vi konsentas pri tio?"

"汝奚恶死!吾将三月豢汝,十日戒,三日齐,藉白茅,加汝肩尻乎雕俎之上,则汝为之乎?"

Se li pensis por la bono de la porkoj, li preferu nutri ilin per grenŝelo kaj rekremento kaj lasi ilin en la stalo. Se li pensis por si mem, li devus diri, ke li deziras vivi en honoro kaj eminenteco kaj, post la morto, kuŝi en luksa ĉerko sur ornamita ĉerkoveturilo. Kiam li pensis por la porkoj, li devus forlasi la blankajn stipojn kaj la skulptitan vazon; kiam li pensis por si, li devus alpreni, kion la porkoj rifuzus. Kia do estas la diferenco inter la "por la porkoj" kaj la "por si"?

为彘谋曰:"不如食以糠糟而错之牢荚之中。"自为谋,则苟生有轩冕之尊,死得于喙遁之上,聚偻之中,则为之。为彘谋则去之,自为谋则取之,所异彘者何也!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin