Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §19-07

(GMT+08:00) 2018-09-17 09:39:30     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKOKA

Perfekta ĝojo

至乐

 

§19

§19-07

Kiam la duko Huan de la regno Qi faris ĉasadon en marĉejo, Guan Zhong, lia ministro, estis lia ĉarokondukanto. La duko ekvidis fantomon. Li metis sian manon sur tiun de Guan Zhong, dirante:

桓公田于泽,管仲御,见鬼焉。公抚管仲之手曰:

"Kion vi vidis?"

"仲父何见?"

"Nenion," diris la ministro.

对曰:"臣无所见。"

Reveninte al sia palaco, la duko falis en malsanon kaj ne aperis en la kortego dum pluraj tagoj. La kortegano Huangzi Gao'ao lin vidis kaj diris:

公反,诶诒为病数日不出。齐士有皇子告敖者,曰:

"La malsano de via duka moŝto ja venis el vi mem. Kiel fantomo povus fari malbonon al vi? Kiam la spiro, kiu estas retenata en la korpo, disiĝas kaj ne revenas, oni suferas nesufiĉecon de spiro kaj energio. Kiam la spiro iras nur supren kaj ne iras malsupren, oni fariĝas kolerema. Kiam la spiro iras nur malsupren kaj ne iras supren, oni fariĝas forgesema. Kiam la spiro iras nek supren, nek malsupren, oni povas fali en malsanon."

"公则自伤,鬼恶能伤公!夫忿滀之气,散而不反,则为不足;上而不下,则使人善怒;下而不上,则使人善忘;不上不下,中身当心,则为病。"

"Sed," demandis la duko, "ĉu do vere ekzistas fantomoj?"

桓公曰:"然则有鬼乎?"

"Certe," respondis Huangzi Gao'ao. "Ekzistas la Lü en la koto kaj la Ji en la kuirforno. Ekzistas la Lejting en la ejo por forĵetaĵoj en la domo, la Bei'a ĉe la murangulo nordorienta, kaj la Yiyang ĉe la murangulo nordokcidenta. Ekzistas la Wangxiang en la akvoj kaj la Shen sur la montetoj. Ekzistas la Kui sur la montoj, la Panghuang sur la ebenaĵoj kaj la Weiyi en la marĉejoj."

曰:"有。沈有履。灶有髻。户内之烦壤,雷霆处之;东北方之下者倍阿,鲑蠪跃之;西北方之下者,则泆阳处之。水有罔象,丘有峷,山有夔,野有彷徨,泽有委蛇。"

"Ĉu mi povus demandi," demandis la duko, "sub kia formo prezentiĝas la Weiyi?"

公曰:"请问委蛇之状何如?"

"La Weiyi estas granda, kiel nabo de rado, kaj longa, kiel timono de ĉaro. Ĝi portas purpuran veston kaj skarlatan ĉapon. Tiu ĉi estaĵo timas la rulbruon de la tondro aŭ ĉaro. Kiam ĝi aŭdas tiajn rulbruojn, ĝi haltas kun la kapo en siaj manoj. Tiu, kiu vidas ĝin, povas fariĝi la ĉefo de ĉiuj aliaj princoj."

皇子曰:"委蛇,其大如彀,其长如辕,紫衣而朱冠。其为物也恶,闻雷车之声则捧其首而立。见之者殆乎霸。"

La duko ekridis el la tuta koro, dirante:

桓公振然而笑曰:

"Tio estas ĝuste la fantomo, kiun mi vidis."

"此寡人之所见者也。"

Poste li reĝustigis siajn vestojn kaj ĉapon kaj denove sidiĝis por daŭrigi la paroladon kun Huangzi Gao'ao. Kaj li ne plu sentis sin malbone antaŭ ol la tago forpasis.

于是正衣冠与之坐,不终日而不知病之去也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin